Ĉio en la ĉambro estis bela kaj delikata. Neniuj valoraĵoj, tamen nenio sengusta aŭ povra. Mi tuj ekŝatis malnovan spegulkomodon kun du kandeloj en mallarĝaj bronzaj ingoj ambaŭflanke de pendolhorloĝo. Kelkaj etaj porcelanaĵoj sur verda marmora tabulo, bukedo da violoj en glaso, kaj eta fotografaĵo en kadro. Mi silente rigardis tion kiel malnovan pentraĵon pri muta naturo. Ĝuste dum mi staris tie, subite klariĝis ekster la fenestro, kaj mallarĝa lumfasko, pala kiel antikva arĝento, falis sur la komodon kaj la spegulon kaj la verdan ŝtontabulon kun kandeloj kaj portreto kaj cetero. La portreto… Hazarde mi pli proksime ekzamenis ĝin, kaj mi koncedas, ke subite aperis stranga sento enkape. Estis mi! Estis mia malnova abiturienta portreto kun la blanka kaskedo surgenue… Kiel ĝi staras tie ĉi? Kiu ĝin metis tien ĉi?”
”Gärda, mi proponis.”
”Certe. Sed nun atendu. Dum mi staris tie kun vertiĝo gapante al la malnova portreto, pordo malfermiĝis, kaj envenis Gärda. Mi ne tuj rekonis ŝin…”
”Pardonu”, mi diris, ”sed kiu do efektive estis Gärda? Via unua amatino?”
”La unua, ne. Sed ni kisis nin dum somero, arbare, mare en boato, kaj pleje sub kelkaj malnovaj balzamaj poploj en ĝardenangulo… Ĉion ĉi mi jam antaŭlonge rakontis al vi, kaj vi ĝuis tion preskaŭ same kiel se vi mem travivus ĝin, kaj nun vi ĝin forgesis.”
Mia memoro vekiĝis, malrapide, obtuze.
”Mi memoras la balzamajn poplojn”, mi diris. ”Jes, kaj nun mi memoras ankaŭ Gärda’n. Ŝi estis blonda kaj fragila. Ŝi estis blanka kaj roza, sed ŝi havis malhelajn okulojn. Ĉu ŝi ne havis malhelajn okulojn? Aŭ ĉu eble estis iu alia…”
”Ŝi havis malhelajn okulojn.”
”Kaj nun — ?”
Mia amiko dum momento silentis. Lia voĉo iomete tremis, kiam li daŭrigis:
”Nu, ŝi maljuniĝis. Tiam ni estis samaĝaj. Nun ŝi estis maljunulino, mordita de malsano, konsumita de ĉagrenoj… Sed vi aŭdos ion strangan. Kiam pasis nia unua surprizo kaj embaraso, ŝi montris al la portreto dirante: ’Via portreto ne ĉiam staras tie. Ĝi ne staris tie ĝis hodiaŭ, mi hodiaŭ pensis pri vi, kaj tiam mi elserĉis ĝin. Kaj ĝuste hodiaŭ vi venas…’”
Je tiuj vortoj mi ne povis malhelpi al mi tamburi perfingran marŝon surtable.
”Kara amiko”, mi diris, ”bonvolu ne regalu min per fabeloj!”
Li ne ekkoleris.
”Nu”, li diris, ”jen ĉio. Finiĝis la fabelo.”
Ĉirkaŭ ni jam krepuskiĝis. Li sidis silente; ankaŭ mi ne parolis. Li rigardis tra la fenestro, trans la skribtablon, eksteren en la bluon. Sed nun la bluo malheliĝis kaj estis grize viola.
”Aŭdu”, li fine diris, ”nun mi vidas, de kie venas tiu postpluva etoso de la ĉielo. La lada tegmento vid-al-vide estas novpentrita kaj lumas malseke kaj brile reflektante la bluon. Tio kaŭzis la etoson.”
”Verŝajne”, mi diris.
La brulanta urbo (1905)
Tra ambaŭ fenestroj de la ĉambro kun iliaj helaj, krade kvadratitaj kurtenoj brilas la malalta suno de vintra mateno kreante du oblikvajn, oblongajn kvarangulojn sur la mola verda tapiŝo, kaj en ĉi varmaj sunmakuloj saltas kaj dancas knabeto. Li ankoraŭ ne scias multe pri la mondo. Li scias ke li estas malgranda kaj ke li grandiĝos, sed li ne scias ke li estas naskita nek ke li mortos. Li scias ke li havas kvar jarojn kaj baldaŭ havos kvin, sed li ne scias kion signifas jaro: ankoraŭ li mezuras la tempon nur per ”hieraŭ”, ”hodiaŭ” kaj ”morgaŭ”.
”Paĉjo”, li subite diras al la patro, kiu ĵus finis sian matenmanĝon kaj bruligis la unuan cigaron de la tago — ĉar li mezuras la tempon per cigaroj — ”Paĉjo, mi sonĝis tiel multe ĉinokte! Mi sonĝis pri la tuta salono! Mi sonĝis pri la seĝoj kaj la verda tapiŝo kaj la spegulo kaj la horloĝo kaj la kahelforno kaj la lukoj kaj la niĉo!”
Kaj li saltas al la kahelforno, kie la matena fajro flamas kaj knaras, kaj faras transkapiĝon antaŭ ĝi. Li konsideras la kahelfornon kaj la lokon antaŭ ĝi kiel la plej gravan kaj noblan en la ĉambro.
La patro kapjesas ridante pri li super la rando de sia ĵurnalo. Kaj la knabo denove ridas, ridegas senbride. Li estas en tiu aĝo, kiam rido ankoraŭ esprimas nur ĝojon, ne emon al io amuza. Kiam li iuvespere staris ĉe la fenestro ridegante pri la luno, tio ne estis ĉar li trovas la lunon amuza, sed ĉar ĝi ĝojigis lin per sia ronda, brila vizaĝo.
Kiam li finridis, li genuas sur seĝon montrante al unu el la bildoj sur la muro:
”Kaj plej multe mi sonĝis pri tiu bildo”, li diras.
La bildo estas fotografaĵo pri pentraĵo de malnova nederlandano: ’Brulanta urbo’.
”Nu, kion vi do sonĝis?” demandas la patro.
”Mi ne scias.”
”Pripensu do!”
”Bone, mi sonĝis ke brulas kaj ke mi karesas hundon.”
”Sed aliokaze vi ja kutime timas hundojn?”
”Jes, sed en bildoj mi tamen kuraĝas karesi hundojn singarde.”
Kaj li ridas kaj saltas kaj dancas.
Poste li venas al la patro dirante:
”Kara Paĉjo, prenu la bildon. Mi volas ke vi montru al mi la bildon kiel hieraŭ.”