Li fulmrapide ridetis per siaj blankaj dentoj, sed baldaŭ serioziĝis.
”De Gärda”, li respondis.
Kaj ne atendante pliajn demandojn li daŭrigis:
”Ĉu vi memoras, ke mi iam parolis al vi pri knabino nomata Gärda?”
Mi kapneis.
”Ĉu okazis antaŭlonge?” mi demandis.
Li iom pripensis.
”Ni vidu — kiom ni nun aĝas? Tridek ses jarojn. Do, sendube okazis antaŭ dek kvin, dek ses jaroj. Mi tiam estis dudekjara.”
Mi enpensiĝis. Antaŭ dek ses jaroj. La jaroj kuris, kuradis, kuregis. Ideoj dum tiu tempo malsaniĝis kaj mortis, kaj aliaj ideoj levis la flugilojn por ekflugi. La mapo de Eŭropo kaj de la mondo ŝanĝis aspekton. La tondroj de milito ie-tie muĝis, princoj kaj potenculoj iris el lumo en ombron, kaj mi mem laŭiris almenaŭ parton de tiu vojo. Ne, Gärdan mi ne memoris.
La memoro estas gluaĵo, kiu kuntenas nian estadon; fadeno tredata tra niaj tagoj kiel tra diverskoloraj bidoj; naskiĝatesto, kiu permesas al ni ĉiumatene konstati nian identecon. Kaj kun la forta bezono fidi sian memoron, kiun oni ekhavas rimarkante ke ĝi jam foje nesufiĉas, mi respondis kun plej granda firmeco:
”Neniam en ĉi mondo vi parolis al mi pri iu Gärda. Tion vi sonĝis.”
”Nu”, li diris, ”vi forgesis tion, kaj tio estas ne tre stranga. Cetere, ŝia nomo ne estis Gärda, tio estis pseŭdonimo, kiun mi kreis rakontante pri ŝi, por ke vi ne eksciu, kiu ŝi estas, kaj krome ĉar ŝia vera nomo ne plaĉis al mi… Sed nun vi aŭdu, kiel mi pasigis mian tagon.”
Li ekstaris de la seĝo kaj ekpaŝis tien-reen en la ĉambro, kiel ĉiam, kiam li fervoriĝis. Kaj nun, kiel ĉiam, la ĉambro ŝajnis tro malgranda por liaj longaj paŝoj.
”Vi scias”, li komencis, ”ke kiam alvenas printempo, mankas trankvilo al mia animo. Dum tagoj mi vagadas eksterdome. Kiam estas al mi tiel, foje la decido povas pendi de haro, ĉu mi aĉetos bileton al Jokohamo aŭ Singapuro aŭ nur saltos sur tramon por iri al iu urborando. La lastan mi hodiaŭ faris. Vi memoras, kiel estis ĉi-matene: aero sonoranta kaj kantanta, furioze blankega lumo sur ĉiuj muroj kaj stratoj, blindaj almozuloj en ĉiu angulo, italoj kun balonoj, gurdo sub ĉiu volbo, mallonge dirite: printempo. Mi prenis tramon de Stureplan kaj veturis tiel longe kiel eblis en Kungsholmen, kie mi infanaĝe tiom da fojoj sidadis sur skabelo en eta klostra ĉelo, kun portreto de pastoro Beskow surmure kaj geranio enfenestre, tenante lanfadenon por mia praavino… Sed jen alia historio… Mi vagis eksteren laŭ la vojo de Drottningholm. Jen ŝanĝo de sceno. Kien eskapis la printempo? Jam la centan fojon mi eltrovis, ke ’kampara printempo’ estas la plej kruda blago ekzistanta. Ĉie malnova kaduka neĝo, kaj la vojo estis kotejo. Kampara printempo, tio simple estas vintro kadukiĝanta kun felo malpura kaj makulita. Al kukolo! Kaj kompreneble krome aperis granda nubaĉo, nigra kiel lado, kaj la bluaj pecoj, kiuj ankoraŭ restis, gapis al mi kun tia terura, malplena, glacie malvarma kadavra koloro, kiun la ĉielbluo ekhavas, kiam eknubiĝas. Mi kuspis la kolumon kaj turnis min. Mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo. Ĝi komenciĝis per grajlo, kiu vipis la vizaĝon kvazaŭ ĝi estus komisiita veki surdan konsciencon, kaj tion ĝi eble sukcesus, se ne, kiel dirite, troviĝus la volbo. Estis malriĉa domo kies volbo kaj ŝtuparo plenis de malpuraj idoj kaj kies muroj plenis de literoj kaj simbolaj bildoj… Sed la grajlo tie ekstere transformiĝis en ordinaran malsekan neĝon, kaj la neĝo fariĝis pluvo, kaj mi komencis tediĝi. Studante la murajn piktogramojn mi ekvidis afiŝeton: apartamento luebla, tri ĉambroj kaj kuirejo, kvara etaĝo. Mi ne bezonis la apartamenton, sed mi ja povus rigardi ĝin kaj iom diskuti kun la loĝantoj pri humido kaj fiinsektoj kaj tiel plu, dum pasas la pluvo. Mi supreniris kaj sonorigis. La nomo sur la pordo estis ordinara kaj nenion signifis al mi. Sufiĉe ĉarma servistino enlasis min kaj donis al mi impreson, ke la familio staras iom super la nivelo de tiu domo. Knabeto, tute nigre vestita, tenis firme ŝian juprandon. Infanetojn oni ja ne vestas nigre krom je profunda funebro — sekve estis funebra domo, eble la familiestro ĵus mortis… Mi jam hontis pro mia kaprico kaj sentis, ke mi nevole alprenas mienon kaj teniĝon de kondolvizitanto, kaj ke mia voĉo fariĝas softa kaj diskreta, kiam mi demandas pri la luo. Ŝi menciis sumon kaj malfermis pordon de antaŭĉambro. La salono, en kiun mi unue envenis, impresis povre. Sed la eta antaŭĉambro estis tute alia; mi surprizite haltis sursojle kaj hezite faris kelkajn paŝojn en la ĉambron. La servistino restis salone.