La knabinoj revenis el la lago, sed la instruistino hazarde surteriĝis iomete pli fore, kompreneble ĝuste kie kuŝis miaj vestaĵoj. Ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo: ’Kuŝas vestoj de viro tie for, iu viro banas sin tute apude, sed kie li perdiĝis, li sendube naĝis longe for!’ Ili vestas sin urĝe, ili staras aŭskultante. Nenio aŭdeblas, kaj neniu videblas en la lago. Espereble li ne dronis, kaj kiu li povas esti? Oni devas pli zorge rigardi la vestaĵojn. La plej juna estas plej kuraĝa, ŝi ŝteliras tien kaj revenas raportante: ’Estas la paroĥestro! Imagu se li dronis!’ ’Kiel tiam estos pri lia animo?’ demandas la instruistino. ’Ho, ne zorgu pri la animo’, respondas la plej juna knabino, samtempe kolera kaj plorvoĉa, ’mi lernis ĉe li por la konfirmacio antaŭ tri jaroj, kaj mi tre bone ŝatis lin, kvankam li ne havas la ĝustan kredon. Sed nia sinjoro certe ne estas tiel malica kiel vi!’
Subite ili tuj silentas kaj ekgapas kvazaŭ sorĉitaj supren al la arbo. Poste trivoĉa ŝriko, kaj en la sekvanta momento ili estis kvazaŭ forviŝitaj de vento.
Mi fine venis malsupren el la arbo kaj vestis min. Mi estis relative trankvila. Kaj vi devas konsenti, ke mi verdire ne plu havis multon por perdi. Sendube neniam iu humila servanto de la Sinjoro estis tiel senkulpe en tiel duba situacio! Ne daŭris longe ĝis la tajloro venis al la loko kun du aliaj kredantoj. Ili ĉiuj tri aspektis sufiĉe malgaje, sed en la okuloj de la tajloro brilis sekreta fajro. Vi povas imagi la kontentecon de tiu fripono je la penso ke li ekzorcos diablon el neniu malpli ol lia leĝa animzorganto, la paroĥestro! Mi tamen feliĉe jam vestis min, kaj per tio reakiris tiun dignon, kiu nun povis tre utili al mi. Antaŭ ol la tajloro eĉ povis malfermi la buŝon mi diris al li, ke mi vizitos lin posttagmeze por ĉion klarigi, post kio mi per gesto adiaŭis ilin kaj foriris kun firma teniĝo.
Posttagmeze mi feliĉe renkontis unue la knabinon. Ŝi staris ĉe arbedo en la ĝardeno manĝante nematurajn grosojn. La patro fakte havis bonan bienon kun ĉarma ĝardeno; li estis benita ankaŭ pri mondaĵoj kaj ŝparadis kaj aĉetis tiun ĉi bienon. Mi klarigis la tuton al ŝi, kaj la aminda infano tuj kredis min. Ŝi estis la sola prudenta el ili ĉiuj. Unue ŝi pensis ke mi freneziĝis, ĉar mi nuda grimpis sur arbon; sed nun aŭdante min paroli kaj vidante ke mi ankoraŭ havas mian prudenton, ŝi tuj kredis min. Ŝi estis simpla kaj senafekta knabino, kaj tio kio pasis tute ne ŝajnis al ŝi tiel terura kiel mi pensis. Verŝajne estas vere, kiel iu diris, ke la virino estas pli proksima al la naturo ol la viro, kaj pri naturaj aferoj ŝi ĝenerale sentas malpli da honto ol ni, kvankam ni ĉiam pensas la kontraŭon kiam ni estas junaj kaj ne konas ilin.”
”Nu, sed la tajloro?”
”Li neniam kredis min. Sed tio kompreneble ne malhelpas ke li estis flatita, kiam mi post kelkaj monatoj svatiĝis al lia filino. Sendube vi jam komprenis ke estas ŝi, kiu nun estas mia edzino. Sed mia bopatro ankoraŭ kredas ke mi grimpis nuda sur arbon por vidi la knabinojn bani sin. Pro la boparenceco li tamen rigardas tion kiel tre naturan kaj pardonindan pekon de malforta karaktero, kiun mi krom tio poste komplete rekompencis. Sed inter liaj samkredanoj lia indulgo al mi vekis surprizon kaj malkontenton, kaj pro tio la kunvenoj en la sekta kapelo, kiun posedas li kaj liaj parencoj, ne plu estas tiel multnombre vizitataj kiel antaŭe.”
Jam estis malfrue, kaj ni foriris. Kiam ni disiĝis ni kore premis la manon unu de la alia, kaj mi deziris al li ĉian feliĉon, kaj pri la venko de la ĝusta eklezio, kaj pri la bona elturniĝo kiun li mem trovis en la afero.
”Dankon”, li diris, ”mi jam estas feliĉa. Ja estas vere ke mia edzino ne staras sur la sama nivelo de klereco kiel mi; sed ŝi havas klerecon de la koro. Kaj krome certagrade impresis min ke ŝi metis siajn vestaĵojn tiel orde, dum la aliaj ĵetis la siajn pelmele.
La kiso (1903)
Estis iam juna knabino kaj tre juna viro. Ili sidis sur ŝtono ĉe terpinto kiu elstaris en lagon, kaj la ondoj plaŭdante atingis ĝis iliaj piedoj. Ili sidis silentaj, ĉiu en siaj pensoj, rigardante la sunon subiri.
Li pensis, ke li volonte kisus ŝin. Kiam li rigardis ŝian buŝon, ŝajnis al li ke ĝuste tio estas ĝia celo. Sendube li jam vidis knabinojn pli belajn ol ŝi, kaj efektive li enamiĝis al alia, sed tiun li certe neniam rajtos kisi, ĉar ŝi estas idealo kaj stelo, kaj
Ŝi pensis, ke ŝi volonte spertus ke li kisu ŝin, ĉar tio donus al ŝi okazon vere koleri al li kaj montri kiel profunde ŝi malestimas lin. Ŝi ekstarus kaj zorge kunigus la jupojn ĉirkaŭ sin, ĵetus al li rigardon plenan de glacia moko kaj forirus, neklinita kaj trankvila kaj sen superflua urĝo. Sed por malhelpi al li diveni ŝiajn pensojn, ŝi diris mallaŭte kaj malrapide:
”Ĉu vi kredas ke troviĝas vivo post tiu ĉi?”