La friponeto plenkreskis kaj fariĝis granda trampo. Mi mem venis al la lernejo kaj lernis multon; sed mi neniam ricevis kontentigan eksplikon pri la kialo, ke oni ne povas movi sin antaŭen per sledeto frapante al si la dorson. Foje ankoraŭ okazas, ke mi nokte kuŝas sendorma cerbumante pri tiu ĉi enigmo. Kaj se mi iutage havos filon, kaj li demandos min pri tiu ĉi afero, mia firma intenco estas ridi pri li kaj diri, ke li estas stulta.
La bovinoj de la paroĥestro (1901)
Dum dek jaroj mi ne vidis mian iaman studamikon, la pastron Torelius en Lerkila, ĝis ni en iu varma kaj bela somera vespero antaŭ nelonge renkontiĝis sur la trotuaro ekster la hotelo ’Grand’. Ni manĝadis en la sama pensiono en Upsalo, kie mi studis por mi ne memoras kio — probable la prepara — sed li studis por la fina kaj estis tre serioza juna viro, krom sabatvespere. Ĉar li havis regulajn kutimojn kaj estis akurata pri ĉio, ankaŭ pri la junula petolado. Li cetere havis bonan kapon, kaj ĉar li krome venis el bona malnova pastra familio kaj havis pli ol unu episkopon, se ne kiel veran onklon, tamen kiel onklon laŭdiran, sekve ĉio okazis al li rapide, tiel ke li jam en sufiĉe juna aĝo posedis sufiĉe bonan paroĥon. Ĉio ĉi donis al li plejparte helan kaj harmonian opinion pri la kristanismo, kaj kiam mi nun vidis lin veni renkonte al mi laŭ la rando de la trotuaro kun la brakoj etenditaj, kvazaŭ pasus nura semajno post kiam ni disiĝis ekster Taddis, mi laŭ lia mieno povus kredi ke estas sabatvespero, se mi ne scius ke estas vendredo.
Ni sidiĝis ĉe tablo sub la granda sunŝirmilo de la kafejo kaj prezentigis al ni diversajn refreŝigaĵojn. Montriĝis ke pli rapide ol ni efektive atendis, ni atingis la fundon de niaj malnovaj rememoroj el la studado, kaj nia interparolo plejparte tuŝis la hodiaŭon. Mi eksciis, ke li jam estas duafoje edziĝinta, kaj ke lia dua edzeco ŝajnas fariĝi same feliĉa kiel la unua estus, se nia sinjoro tiel volus. Li parolis pri sia agrabla vivo en la kamparo, kiun li ne volus ŝanĝi kontraŭ io en la mondo. Li amis siajn paroĥanojn, kaj li ankaŭ supozis, ke ili estimas lin. Ni ankaŭ iomete tanĝis la religiajn movadojn de la nuntempo, kaj mi inter alie demandis, ĉu lin multe ĝenas sektuloj en lia paroĥo.
”Vi celas la disidentojn?” li diris. ”Ne, mi tiel ne povas diri. Estas vere, mi ne povas nei, ke ili komence kaŭzis al mi iom da zorgoj. Tio incitis min, kiam la ĉefepiskopo venis por inspekti kaj vidis, ke kolektiĝas pli da homoj ĉe la sekta kapelo ol ĉe la preĝejo. Sed mi estis nova en la loko, mia antaŭulo devis porti la kulpon, kaj poste la cirkonstancoj pliboniĝis. Nun regas pli paca etoso, kaj kvankam mi ne povas diri ke mi efektive havas pli da homoj en la preĝejo ol antaŭe, almenaŭ la nombro en la kapelo malkreskis, dankaldio. — Nu, tio cetere havas sian apartan kialon…”
Li interrompis sin kun iomete mistera aspekto, sed mi nenion plu demandis, kaj ni dum minuto silentis. Trotuare antaŭ ni promenis kelkaj maldikaj jankioj inter grasaj stokholmanoj, de Strömparterren sonis la lastaj taktoj el la himno de la Habsburga dinastio, ĝi lasis post si strangan kvieton, kaj tra la kvieto penetris blekado de bovino. Ĝi venis el unu el la insularaj ŝipoj kiuj ĵus albordiĝis ĉe la kajo; baldaŭ poste oni aŭdis la bovinon treti trans la ponteton, venis ankoraŭ unu, kaj oni vidis bienulon preterpasi, trenante la du bovinojn post si per ŝnurego.
”Jen belaj bovinoj”, diris la paroĥestro, ”kvankam ne tiel belaj kiel la miaj. Mi havas la plej grasajn kaj belajn en la tuta paroĥo. Sed bovinojn oni devas vidi en verda pejzaĝo por ilin kompreni. Troviĝas nenio kion mi pli multe ŝatas ol miajn bovinojn, el tio kio estas de tiu ĉi mondo, kompreneble. Cetere ankaŭ tio havas sian…”
”Apartan kialon?”
”Ĝuste. Mi devas rakonti al vi la tutan historion, pri la bovinoj kaj la disidentoj kaj mia edziĝo. Ĉio estas unu afero.
Jen aŭdu: