Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon, ”li diris, skuante sian kapon perplekse. “Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni a saĝan kontempladon de la Granda Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj. ”

“Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela, ”respondis la Birdotimigilo; “ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorĉisto. ”

“Jes, ”diris la verdulo; “kaj li regas a Smeraldan Urbon saĝe kaj bone. Sed al tiuj kiu estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn. ”

“Kial? ”demandis Doroteo.

“Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn a brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Eĉ a loĝantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas sur fiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas a solan ŝlosilon kiu povas malŝlosi ilin. ” Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson de

ŝia kapo. kie ili estis kun fiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis sur fiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion. Post tio a verdulo metis okulvitrojn sur a Birdotimigilon kaj a Stanan Lignohakiston kaj a Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis fiksitaj per la ŝlosilo. Post tio a Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.

Ĉapitro XI

La Mirinda Smeralda Urbo de OZ

Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj. Multaj personoj —viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdĉ etajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krakmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj. Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera. La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.

“Jen fremduloj, ”diris al li la Pordogardisto, “kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon. ”

“Enpaŝu, ”respondis la soldato, “kaj mi portos vian mesaĝon al ili. ” Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile,

“Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de de la trono ĉambro kaj diros al Ozo ke vi ĉeestas. ” Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis,

“Ĉu vi vidis Ozon? ”

“Ho, ne, ”respondis la soldato; “mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги