Ni ne povas esti tre for la vojo el flavaj brikoj, nun, ” komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud a knabino, “ĉar ni jam marŝis preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero. ” La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj)li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive, granda flava Linko, kaj a Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al a kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam
ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton. Do a Hakisto evis sian hakilon kaj dum a Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj. La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al a Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto:
“Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon. ”
“Ne menciu ĝin, mi petas, ”respondis la Hakisto,
“Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso. ”
“Nur muso! ”kriis la besteto, indigne; “mi ja estas Reĝino —la Reĝino de ĉiuj kampomusoj! ”
“Ĉu vere? ”diris la Hakisto, klinante sin riverence.
“Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon, ”diris la Reĝino. Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis:
“Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko? ”kaj ĉiuj klinis sin tiom malanten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ surkapiĝis.
“Ĉi tiu kurioza stanulo, ”ŝi respondis, “mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron. ”
“Jes! ”kriis ĉiuj musoj, per akra koruso. Kaj post tio ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago. Sed Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al a musoj:
“Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin. ” Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timida voĉo,
“Ĉu vi certas ke li ne mordos nin? ”
“Mi ne permesos tion, ”diris la Hakisto; “do ne timu. ” Unu post la alia a musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el a plej grandaj musoj parolis.
‘‘ “Ĉu ion ni povos fari, ”ĝi demandis, “por repagi vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino? ”
“Mi kredas ke ne, ”respondis la Hakisto; sed a Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide,
“Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la papavoj. ”
“Leonon! ”kriis la Reĝineto. “Sed, li manĝus nin ĉiujn! ”
“Ne, ”deklaris la Birdotimigilo, “ĉi tiu Leono estas malkuraĝa. ”
“Ĉu vere? ”demandis la Muso.
“Li mem agnoskas tion, ”respondis la Birdotimigilo, “kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin. ”
“Bone, ”diris la Reĝino, “ni fidos vin. Sed kion ni faru? ”
“Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin? ”
“Ho jes; miloj, ”ŝi respondis.
“Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro. ” La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.
“Nun, ”diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, “iru al tiuj arboj apud a rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon. ” Do a Hakisto tuj iris al a arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el a membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. Li kun fiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam a musoj komencis alveni a ĉareto jam estis tute preta por ili. Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia onga dormo kaj malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed a Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris,