“Ne mirigas min, ”respondis Doroteo. “Nepre ili estas timigaj bestoj. ” La Leono estis tuj respondonta, ed subite ili atingis alian abismon kiu transiras la vojon; ed ĉi tiu abismo estis tiom larĝa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti ĝin. Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la Birdotimigilo diris,
“Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la abismon, ni povos transmarŝi facile. ”
“Tiu estas bonega ideo, ”diris la Leono. “Oni preskaŭ suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataŭ pajlon. ” La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita. La Leono metis siajn fortajn antaŭajn krurojn kontraŭ la arbon kaj puŝegis, kaj malrapide la granda arbo kliniĝis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj branĉoj sur la alia flanko. Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra muĝo suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.
“Jen la Kolizuloj! ”diris la Malkuraĝa Leono, komencante tremadi.
“Rapide! ”kriis la Birdotimigilo. “Ni transiru. ”
Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana Lignohakisto ekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li muĝegis tiom laŭte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo urdorsen falis, kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite. Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antaŭen, kaj la Leono transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute en halti, la ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la Leono diris al Doroteo,
“Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva. ”
“Atendu! ”kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finaĵon de la arbo kuŝantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis preskaŭ transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ disfrakasiĝis pro la akraj rokoj sur la fundo.
“Nu, ”diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante denove, “ni ankoraŭ iom vivos, kaj tio plaĉas min, ĉar nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis min min tiom ke mia koro ankoraŭ bategas. ”
“Ha, ”diris la Stana Lignohakisto malgaje, “volonte mi havus koron povantan bati. ” Tiu aventuro des pli fervorigis la marŝantojn eliri el la arbaro, kaj ili tiom rapide marŝis ke Doroteo laciĝis, kaj devis rajdi sur la dorso de la Leono. Ĝojigis ilin kiam la arbaro malpli densiĝis ju pli ili antaŭeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan riveron, rapide fluantan antaŭ ili. Ili povis vidi ke ali flanke de la rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzaĝon, kun verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj ur kiuj pendas bongusgaj fruktoj. Ilin multe plaĉis vidi tiun belan pejzaĝon antaŭ si.
“Kiel ni transiros la riveron? ”demandis Doroteo.
“Estas facile, ”respondis la Birdotimigilo. “La Stana Lignohakisto konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko. Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio plaĉis al Doroteo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj ŝi ĝissate manĝis la maturajn fruktojn. Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas ĝin laborema kaj nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktiĝis la laboro ankoraŭ ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis ĝis la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia propra hejmo.
Ĉapitro VIII
La mortiga papavokampo