Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Nek stano nek pajlo. Li estas —estas —viandohundo. ” Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi, ”pludiris la Leono malgaje.

“Kio malkuraĝigis vin? ”demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, ĉar l estis granda kiel malgranda ĉevalo.

“Estas mistero, ”respondis la Leono.

“Mi supozas ke mi naskiĝis tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble supozas ke mi estas kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la Leono estas la Reĝo de Bestoj. Mi trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraŭ min, mi mem forkurus —tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj kiam ili aŭdas min muĝegi ili ĉiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion. ”

“Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu malkuraĝa, ”diris la Birdotimigilo.

“Mi scias tion, ”respondis la Leono, viŝante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto. “Tio multege malĝojigas min, kaj tre malfeliĉigas mian vivon. Sed kiam ajn estas danĝero, mia koro komencas rapide bati. ”

“Eble vi suferas pro kormalsano, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Eble, ”diris la Leono.

“Se tiel, ”pludiris la Stana Lignohakisto, “ĝoju, ĉar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano. ”

“Eble, ”diris la Leono penseme, “se mi ne havus koron al mi ne mankus kuraĝo. ”

“Ĉu vi havas cerbon? ”demandis la Birdotimigilo.

“Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informiĝi, ”respondis la Leono.

“Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon, ”komentis la Birdotimigilo, “ĉar mia kapo estas plena de pajlo. ”

“Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas, ”aldonis Doroteo.

“Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon? ” demandis la Malkuraĝa Leono.

“Egalfacile kiel doni al mi cerbon, ”diris la Birdotimigilo.

“Aŭ doni al mi koron, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Aŭ resendi min al Kansas, ”diris Doroteo.

“Do, se vi konsentos, mi akompanos vin, ”diris la Leono, “ĉar mia vivo estas netolerebla sen iom da kuraĝo. ”

“Vi estos tre bonvena, ”respondis Doroteo, “ĉar vi helpos forteni la aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuraĝaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin. ”

“Efektive tiel estas, ”diris la Leono; “sed tio ne plikuraĝigas min, kaj dum mi scios ke mi estas malkuraĝa mi restos malfeliĉa. ” Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marŝadon, la Leono marŝis elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar li ne povis forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviliĝis, kaj baldaŭ Toto kaj la Malkuraĝa Leono fariĝis bonaj amikoj. Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu ĝenis la pacon de la marŝado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kiu rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio multe multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam zorgoplene evitis damaĝi un ajn vivanton; kaj dum l marŝis li ploris plurajn larmojn pro malĝojo kaj bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizaĝo kaj trans la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustiĝis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la buŝon, ĉar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kompreni. La Leono ankaŭ estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto, kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antaŭe. Mi lernu per tio, ”diris li, “nepre rigardi kien mi paŝas. Ĉar se mi mortigus alian insekton aŭ skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli. ”

Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpaŝis por ne damaĝi ĝin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn.

“Vi, kiuj estas homoj kun koroj, ”li diris, “havas gvidilon, kaj tial ne necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi. ”

Ĉapitro VII

La vojo al la Granda Oz

Перейти на страницу:

Похожие книги