Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro ĝi, kaj nun ne gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar ĝi ne povas tranĉi min. Ekzistis nur unu danĝero —ke miaj artikoj rustos; sed mi gardis oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaŭ ol mi konceptis la danĝeron miaj artikoj jam rustis, kaj mi restis staranta en la arbaro ĝis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi havis su fiĉan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la perdiĝo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej feliĉa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi

firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj edziĝos kun ŝi. ” Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan koron.

“Tamen, ”diris la Birdotimigilo, “mi petos cerbon, ne koron; ĉar malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li havus ĝin. ”

“Mi prenos koron, ”respondis la Stana Lignohakisto, “ĉar cerbo ne feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava afero en la mondo. ” Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el ŝiaj du amikoj pravas, kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo koron, aŭ ĉu ĉiu el ili akiris sian deziraĵon. Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano estis preskaŭ plene manĝita, kaj nova manĝo por ŝi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis manĝi, sed ŝi ne konsistis el stano aŭ pajlo, kaj ne povis vivi sen manĝo.

Ĉapitro VI

La Malkuraĝa Leono

Ankoraŭ Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj marŝis tra la densa arbaro. La vojo ankoraŭ estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marŝado tute ne estis facila. Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje aŭdiĝis malaltatona muĝo de iu sovaĝa besto kaŝiĝinta nter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian kaŭzon; sed Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo kaj eĉ ne bojis responde.

“Kiom longe daŭros, ”la infano demandis al la Stana Lignohakisto, “ĝis ni estos ekster la arbaro? ”

“Mi ne scias, ”estis la respondo, “ĉar mi neniam estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj nenio povas damaĝi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona Sorĉistino, kaj tio protektos vin. ”

“Sed Toto! ”diris la knabino malkviete; “kio protektos lin? ”

“Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li, ” respondis la Stana Lignohakisto. Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li ĵetis la Birdotimigilon ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post tio l frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprize al si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj kuŝis senmove. Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis sian buŝon por mordi la hundon. Doroteo, timante ke

Toto mortos, kaj sen atento al danĝero, kuris antaŭen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum ŝ kriis:

“Vi ne aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto kia vi, mordi povran malgrandan hundon! ”

“Mi ne mordis lin, ”diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo.

“Ne, sed vi provis, ”ŝi respondis kolere. “Vi estas nur granda malkuraĝulo! ”

“Mi scias, ”diris la Leono, klinante la kapon pro honto. “Mi de ĉiam scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuraĝa”

“Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran Birdotimigilon! ”

“Ĉu li estas plenigita per pajlo? ”demandis la Leono surprizite, dum li rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj reĝustigi lian formon.

“Kompreneble li estas plena de pajlo, ”respondis Doroteo, kiu ankoraŭ koleris. “ Tial li renversiĝis tiom facile, ”komentis la Leono.

“Min mirigis vidi lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia estas pajloplena? ”

“Ne, ”diris Doroteo, “li konsistas el stano. ”Kaj ŝi helpis la Hakiston restariĝi.

“Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn, ”diris la Leono. “Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laŭ mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas? ”malgranda besto kiun vi tiom amas? ”

“Li estas mia hundo, Toto, ”respondis Doroteo.

“Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo? ” demandis la Leono.

Перейти на страницу:

Похожие книги