Nia malgranda grupo de arŝantoj vekiĝis la sekvan matenon refreŝigitaj kaj plenaj de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero. Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo. Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la ezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis granda kaj ultepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra la akvo. Ili sukcesis su fiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.
“Estas malbone, ”diris la Stana Lignohakisto, “ĉar se ni ne atingos la bordon ni portiĝos en la landon de la fia Sorĉistino de la Okcidento, kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin. ”
“Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon, ”diris la Birdotimigilo. Kaj mi ne ricevus kuraĝon, ”diris la Malkuraĝa Leono.
“Kaj mi ne ricevus koron, ”diris la Stana Lignohakisto.
“Kaj mi neniam reirus al Kansas, ”diris Doroteo.
“Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble, ” aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.
“Adiaŭ! ”li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin; efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo. Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.
“Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam i unuafoje renkontis Doroteon, ”li pensis.
“Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie i povis magi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la ezo de rivero. Mi timas ke mi vere neniam akiros cerbon! ” Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo fariĝis pli kaj pli for. Tiam la
Leono diris:
“Io estas farenda por savi nin. Mi kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto. Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la bordo. Estis tre alfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson al la tero. Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.
“Kion ni faru nun? ”demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.
“Ni devas iel reiri al la vojo, ”diris Doroteo.
“La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la vojon, ”komentis la Leono. Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj. Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis:
“Rigardu! ” Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.
“Kion ni povas fari por savi lin? ”demandis Doroteo. La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio al flugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.
“Kiuj vi estas kaj kien vi iras? ”demandis la Cikonio.
“Mi estas Doroteo, ”respondis la knabino, “kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo. ”
“Jen ne la vojo, ”diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.
“Mi scias, ”respondis Doroteo, “sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin. ”
“Kie li estas? ”demandis la Cikonio.
“Tie, en la rivero, ”respondis la knabino.
“Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi, ”komentis la Cikonio.