Читаем La Mirinda Sorĉisto de Oz полностью

“Jen! ”kriis la melkistino kolere. “Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon? ”

“Mi multe bedaŭras, ”respondis Doroteo, “bonvolu pardoni nin. ” Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan kubuton al sia flanko. Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.

“Ni devos esti zorgoplenaj, ”diris la bonkora Hakisto, “por ke ni ne damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos. ” Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino kriis,

“Ne ĉasu min! Ne ĉasu min! ” Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris,

“Sed kial? ”

“Ĉar, ”respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo, “se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos. ”

“Sed ĉu ne eblus ripari vin? ”diris la knabino.

“Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu, ”respondis la princino.

“Verŝajne ne, ”diris Doroteo.

“Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el iaj klaŭnoj, ”pludiris la porcelanulino. “Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem. ” Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita. La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

“Mia kara dam’, Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol fajrŝovil’ridiga! ”

“Silentu, sinjoro! ”diris la Princino; “jen fremduloj respektendaj! ”

“Mi venis ek’, do jen respekt’”deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen stariĝis.

“Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto, ”diris la Princino al Doroteo; “lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin. ”

“Li tute ne ĝenas min, ”diris Doroteo. “Sed vi estas belega, ”ŝi pludiris, “certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo. ”

“Tio tre malfeliĉigus min, ”respondis la porcelana Princino. “Sciu ke ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el i estas forprenita iaj artikoj tuj rigidiĝas, kaj i nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni e volas ion alian kiam i estas sur kamenbretoj kaj

ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando. ”

“Mi neniel volus malfeliĉigi vin! ”krietis Doroteo.

“Do mi nur diros adiaŭ. ”

“Adiaŭ”respondis la princino. Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron. Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.

“Domaĝe, ”diris Doroteo, “sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj! ”

“Tiel ja estas, ”diris la Birdotimigilo, “kaj mi dankemas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo. ”

Ĉapitro XXI

La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj

Atinginte la mal supron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.

“Jen arbaro vere belega, ”deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene; “neniam mi vidis pli belan lokon. ”

“Iom deprima, ”diris la Birdotimigilo.

“Tute ne, ”respondis la Leono; mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги