“Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, ed ni devas transiri vian monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi, ” kaj li aŭdace antaŭenmarŝis. Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pa fiĝis antaŭen kaj lia kolo etendiĝis ĝis la upro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la deklivo. Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro raŭke ridis dirante,
“Malpli facile ol vi supozas! ” Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj ur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton. Denove kapo rapide elpa fiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ tra fita de kanonobuso. Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris,
“Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pa fiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin. ”
“Kion do ni povas fari? ”
“Alvoku la Flugantajn Simiojn, ”proponis la Stana Lignohakisto; “vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli. ”
“Bone, ”ŝi respondis, kaj urmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.
“Kion vi ordonas? ”demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.
“Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj, ”respondis la knabino.
“Tiel estos, ”diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili trans flugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pa fis siajn kapojn altenaeren, ed ili ne povis tra fila Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj urterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.
“Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin, ”diris la estro al Doroteo; “do adiaŭ kaj bonfortunon al vi. ”
“Adiaŭ, kaj tre grandan dankon, ”respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo. La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta greno. La Simioj urterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar pecojn de dolĉaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.
“Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda, ”demandis la infano.
“Ne tre distanca, ”respondis la edzino de la kultivisto. “Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin. ” Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris al ŝi,
“Kial vi venis al la Suda Lando? ”
“Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie, ” ŝi respondis. “Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi? ”
“Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin. ”Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.
Ĉapitro XXIII
La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo
Bonvole antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn. Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.
Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. ŝia robo estis purablanka sed ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.
“Kion mi povas fari por vi, mia infano? ”Ŝi demandis. Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la irindaj aventuroj kiujn ili spertis.