Inter la verkoj inspiritaj de RAMATIS, kun la partopreno de la spirito ATANAGILDO, aperis en 1958-a la "Pretervivado de la Spirito", danke al la mediumeco de la brazilano Hercilio Maes.
La kvin ĉapitroj de tiu libro dediĉitaj al Esperanto, estas nun eldonitaj en la Internacia Lingvo.
INDEXO
La misio de esperanto antaŭparolo 6
Esperanto-akademio kaj ĝia modela organizado. 9
La misio de esperanto sur la tero 24 (klarigoj de Ramatis pri la temo pritraktita de Atanagildo)
La mantroj kaj la lingvo esperanto 40
La spirito de esperanto 45
Esperanto kaj spiritismo 51
Zamenhof kaj esperanto 54
LA MISIO DE ESPERANTO ANTAŬPAROLO.
Oni scias, ke en Brazilo la spiritisma movado forte kaj delonge subtenas la disvastigon de Esperanto.
Vi certe jam demandis vin kelkfoje, kial?
Jen nova kaj meditenda versio de la historio de Esperanto, ĝia deveno kaj misio en la mondo, la rolo de Zamenhof kaj la estonteco de la lingvo.
"KREDI AŬ NE KREDI" jen la dilemo de la modema pragmata homo!
Sed ĉiu vera esperantisto sentas intuicie, ke Esperanto ne havas nur radikojn en la materia mondo, ke ĝia disvastigado ne sekvas racian logikon, ke la persekutoj kaj skismoj ne sukcesis mortigi ĝin. Ĉu eble pro ia supernatura mistera interveno?
Kial la semoj de Esperanto estas tiel dise ĵetitaj sur la Teron? Ĉu veras la onidiro, ke esperantisto naskiĝas jam simpatia al la Internacia Lingvo? Kie li subite akiris tiun simpation? Kiel estos la sopirata fina venko de Esperanto?
Al ĉiuj ĉi demandoj klere respondas la aŭtoro, donante certecon kaj konsolon al niaj ofte "lacaj batalantoj", ke la "bela sonĝo de homaro por eterna ben' efektiviĝos !"
Braziljo, aprilo 2000 Licio de Almeida Castro
ESPERANTO-AKADEMIO KAJ ĜIA MODELA ORGANIZADO.
Atanagildo:
Sendube la studprogramo en nia medio estas pli grava kaj kompleksa ol kion vi imagas. Anstataŭ naskiĝi el "subitaj ideoj" aŭ "geniaj inspiroj" neatendite aperintaj en la homa cerbo, ĝi obeas sciencajn gvidliniojn, kiel okazas kun la inventoj kaj surteraj malkovroj, kiuj estas frukto de longdaŭra kaj heroa sindediĉo de la spiritoj en nevideblaj mondoj.Atanagildo:
En ĉiuj grandaj spiritaj komunumoj, kiuj astrale ĉirkaŭas la ĉefajn landojn de la Tero, ekzistas studrondoj de Esperanto, ĉar verdure temas pri lingvo, kiu devas interesi ĉiujn popolojn de la terglobo.En la metropolo de la Granda Koro ekzistas EsperantoAkademio, mirinda institucio, kiu sin dediĉas al la studado kaj disvastigo de la nobla kaj frata internacia lingvo. La spiritoj, kiuj atentigis vin pri la graveco de la lingvo Esperanto, meritas vian maksimuman respekton, ĉar ili klopodas por ke vi akiru la plej mirindan kaj dian rimedon por la kompreno kaj fratiĝo inter la homoj, perc de la parolo.