— Li diris: «Hm... tamen, mi pensas, eble al ci ŝajnis?» Sed mi vidis, kiel li vigle ekkuris supren, verŝajne por mem rigardi en la truon; kaj reen li malleviĝis kun vizaĝo trioble pli longa, ol ĝi estis.
Tiam ĉiuj komencis pridiskuti la konduton kaj la personon de la mistera loĝanto.
— Li malofte estas hejme, — diris la koridora servisto, kaj rememoris, ke Aisher preferis la numeron en la supra etaĝo, kvankam tiu ĉambro estas malpli bona ol liberaj numeroj de la etaĝoj pli malsupraj. Betsy kantis:
— Deca junulo, rare kvieta kaj ĝentila; neniu ankoraŭ aŭdis de li riproĉojn, eĉ kiam oni forgesas brosi la ĉambron aŭ, starante antaŭ spegulo, prokrastas veni al sonoro.
Neniu sciis, pri kio li okupiĝas, neniu vizitis lin. Oni fojfoje aŭdis, kiel li parolas kun si mem, aŭ, rigardante en libron, mallaŭte ridas. Estas senutile meti por li cindrujojn, ĉar cigaredstumpoj tutegale kuŝaĉas sur la planko.
Tiutempe la lakeo kvazaŭ ektrancis; ĉiam pli kontempla, serioza kaj distriĝema iĝadis lia vizaĝo, kaj ĉiam pli alte li levadis la okulojn al la plafono, kie vigle zumadis muŝoj. Probable, tiuj insektoj ludis por li la rolon de la legenda Neŭtona pomo, doninte al la disa akiraĵo de la menso kristalan ligon; levinte la manon, por altiri atenton, li celigis malserenan rigardon al la grizblua nazo de la kuiristo kaj per malforta voĉo, malantaŭ kiu en tiaj okazoj staras fiera certeco, ke la diraĵo sonos pli draste, ol tondraj ekkrioj, malrapide prononcis:
— Do ĉu vi scias, kiu estas la loĝanto de la 137-a numero, kiu estas tiu homo, trafanta hejmen sen ŝlosilo, kiu estas li, nomata Simeono Aisher? Jes, kiu estas li, — ĉu vi scias tion? Kaj se ne scias, do ĉu deziras scii aŭ ne deziras?
Evidentiĝis, ke deziras ĉiuj, sed ke kelkaj ne ŝatas, kiam homo grimacas, anstataŭ diri rekte.
— Ĉu rekte?! — ekkriis la lakeo. — Do jen! — Li ekstaris, afekte renversis la seĝon kaj, etendinte la dekstran manon al makaronia kribrilo, kriis: — La homo, trafanta sen ŝlosilo! La homo, postulanta, ke al li oni nepre donu supran ejon! La homo, pri kiu neniu scias, kiu li estas, — tiu homo estas tiu, kiu flugis en la cirko!
Aŭdiĝis virina «Aĥ!», kaj bruo de mirego superis koleran proteston de la kuiristo. Tiuminute enkuris maldika knabo, jam el malproksime permane alvokante al si Betsy-n kaj kriante: — «Iru tuj, vin postulas la administranto».
— Laŭ vi, ĉiuj estas friponoj! — ekkriis, forkurante kun la knabo, Betsy, trafita en siaj simpatioj. — Eble, estas vi, kiu flugas, sed ne Aisher!
VIII
En furiozo de homaj rilatoj transflugas rapida kaj maldika radio de malvarma lumo — la lanterno de polico. Kiam la koridora servisto denuncis al la administranto de la gastejo, ke interne de la numero 137 estis tirata la porda anso, — la radio de la lanterno atente haltis sur la vizaĝo de la administranto kaj, ordone ekbrilinte, vokis al la mano, kiu tenis la lanternon. La mano el malproksime ŝajnis ordinara mano, en manumo kun oficaj butonoj, sed proksime ĝi esprimis la tutan homon, kiu posedis ĝin. Ĝiaj fingroj estis malmolaj kaj plataj. Ĝi kuŝis, kiel ŝtona, sur angulo de granda tablo. La lanterno malaperis, ĝin anstataŭis lumo de hela verda lampo.
La nokto finiĝis; tiu lumo same malaperis, cedinte al brilo de la frua suno, en kiu Betsy ekstaris antaŭ la atentaj kaj indiferentaj okuloj de la gasteja administranto. Li prenis akran tonon de ekstrema malkontento:
— Vi priservas la supron kaj tiel maldiligente, ke pri vi komencis veni plendoj. Al mi tio ne plaĉas. Mi elaŭskultis malagrablajn aferojn. Manĝilaroj estis nepurigitaj, meblaro estis starigita malorde, vi donas malakrajn tranĉilojn, misverŝas kafon kaj teon; alportas ĉifitajn buŝtukojn. Ĝis nun mi ne faris al vi mallaŭdojn, opiniante tion simpla miso, sed hodiaŭ mi decidis finfine ĉesigi la pigron kaj fiaĵojn.
— Sinjoro, — diris la ŝokita junulino, — pardonu, mi ĵuras, ke mi tute nenion komprenas. Tio estas peko viaflanke, vi tiel min ofendas... — Ŝi levis la antaŭtukon, ŝovante ĝin en la okulojn. — Mi tiel klopodas, sen ripozo, ke ne havas por mi liberan minuton. Al vi oni, verŝajne, klaĉis kontraŭ mi. Kiu plendis al vi? Kiu? Kiu?
— Kiu ajn plendu, — al respektindaj loĝantoj mi fidas kaj viajn kriojn mi opinias histerio. Tamen, mi elpensis punon, kiu samempe instruos vin kaj ebligos al mi konvinkiĝi, ĉu la plendoj estas veraj. Ekde la nuna tempo, antaŭ ol disporti ion en la numerojn, bonvolu montri al mi manĝilarojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: mi mem rigardos, ĉu taŭge vi faras tion, kio estas farenda; kaj nun, finante nian interparolon, mi avertas, ke sekvafoje vi estos punita ne tiel malgrave.
La ĉambristino eliris kun peza koro, en larmoj kaj amara perplekso, siamaniere klarigante la ĉikanon.
«Li trudflirtis kun mi, — decidis ŝi, — pripinĉis tutajn miajn brakojn, sed vane, kaj nun venĝas; estu li, tamen, damnita, — mi portos al li por pririgardo ne nur manĝilarojn, sed ĉiujn tapiŝojn, kaj tiel skuos antaŭ lia nazo, ke li manĝos kvin funtojn da polvo».