— Mi ne komprenas — kio estas komprenenda? Interalie, ci ektimis, ŝajne, pli ol ĉiuj ceteraj. Sincere dirante, mi bedaŭras, ke mi estis en «Soleil». Al mi estas malagrable rememori la scenojn, kiujn mi ĉeestis. Rilate de la fakto mem, aŭ, kiel ci esprimas, — la «miraklo», mi diros: artifikoj de cirkaj magiistoj ne logas min analizi ilian esencon, krome en mia aĝo tio estas danĝera. Mi, finfine, povus pro tio antaŭ dormo eklegi Ŝarazadon. Ĉarma freŝeco de malnovaj libroj similas vinon. Sed kio estas tio? Ĉu ci iom maldikiĝis, mia kara?
Ŝi rememoris, kion ŝi travivis dum tiuj du tagoj, obsedata de deziro trovi la homon, kiu ekkantis sub la cirka kupolo. En la trinkaĵon, per kiu ŝi penis kontentigi la longan soifon, tiu ĉi maljunulo, ŝia onklo, ĵetis venenon. Tial la hipokrito de Daugovet indignigis ŝin; ŝirminte la koleron per rideto de distriĝemo, Runa diris:
— Mi maldikiĝis, sed ties kaŭzo estas vi. Mi eĉ pli maldikiĝus, se mi ne havus en la manoj tiun ĉi libron.
La ministro levis la brovojn.
— Kie estas ŝlosilo por la enigmoj? Klarigu. Mi jam iĝas duone serioza, ĉar ci maltrankviligas min.
La junulino ŝerce metis la ventumilon sur lian manon.
— Rigardu al miaj okuloj, oĉjo. Rigardu atente, ĝis vi rimarkos, ke en mi ne ekzistas deziro stultumi, ke mia humoro estas neordinara. — Vere ŝiaj okuloj koncentrite ekbrilis, kaj la duonmalfermita buŝo, tuŝita de rida ludo, tremeradis kun kvieta kaj loga esprimo. — Ĉu mi konvinke parolas? Ĉu vi vidas, ke mi bone fartas? Tiuokaze, bonvolu kontroli, ĉu vi kapablas elteni baton, ŝokon, fulmon? Ĝuste — fulmon, ne perdinte dormon kaj apetiton?
En ŝiaj vortoj, en sonora malglateco de ŝia voĉo ŝajnis jubilo de surdiga sekreto. Silente rigardis al ŝi la ministro, sekvante per nevola rideto ĉiujn fajnajn radiojn de ludo de la belega vizaĝo de Runa, kun antaŭsento, ke la antaŭvortoj kaŝas ion gravan. Finfine al li transdoniĝis ŝia emocio; li patrece kliniĝis al ŝi, retenante maltrankvilon.
— Sed, ho Dio, kio? Permesu al mi rekonsciiĝi! Mi ĉiam sufiĉe regas min.
— Tiuokaze, — gravmiene diris la junulino, — kion pensas vi pri la aĉetaĵo de Verfest? Ĉu ekzistas espero, ke la «Epitafoj» ekbrilos en via kolekto?
— Kara, se mi ne opiniu espero ciajn strangajn demandojn, cian ekzaltiĝon, — ne, ne, preskaŭ neniu. Kvankam mi interesigis unu tre lertan makleriston, ĝuste tiun, kiu interŝanĝigis al Gray la oran rulaĵon de Vedoj de la XI-a jarcento al kateĥismo kun notoj de Leono VI, krediginte la posedinton, ke la valorega manuskripto alportas malfeliĉon al ties proprulo, — jes, mi magnetigis tiun peranton per gravaj promesoj, sed Verfest, ŝajne, havas proponojn pli profitajn, ol la miaj. Mi konfesu, tiu ĉi konversacio profunde emocias min.
— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la «Epitafojn» vi devos forgesi?
— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!
— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la «Epitafoj»; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la sulkojn?
La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.
— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: «Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso» de Nostradamus, de la 1500-a jaro, propraĵo de Weis; «La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo» de Cervantes, Vieno, de la 1652-a jaro, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue...
Dum li estis parolanta, Runa, klininte la kapon, mediteme movadis la fingrojn laŭ la tranĉparto de sia libro. Ŝi interrompis:
— Kio, se oni al vi donacus la «Interpreton kaj ekzegezon de Apokalipso»? — senkulpe interesiĝis ŝi. — Ĉu al vi tio estus tre agrabla?
La ministro ekridis.
— Se ci, kiel en fabelo, iĝus feino? — respondis li, kaptante sin, tamen, en tio, ke li atente rigardas al la manoj de Runa, neglekte turnantaj sian libron, kun superstiĉa sento de pasiiĝinta ĉasisto, kiam en krepusko delikata desegnaĵo de arbusto ŝajnas branĉkorna kapo de kaŝiĝinta cervo. — Kaj ci meritas esti feino.
— Jes, pli ĝuste, — mi povus pace vivi kun ŝi. Sed ankaŭ vi meritas posedi la Nostradamus-on.
— Mi ne disputas. Donu ĝin al mi.
— Prenu.
Kaj ŝi etendis la raraĵon kun simpleco de homo, transdonanta al kunparolanto tedintan ĵurnalon.
La ministro ne komprenis. Li prenis kaj mallarĝiĝis la okulojn al la leda bindaĵo, poste ridetis al hela rideto de Runa.
— Ĉu? Do, ĉu ci tion legas? Ja vere, se momente tiu ĉi, supozeble, scienca verko fariĝus la oro de Nostradamus, mi, probable, ŝtoniĝus por sama tempo, por kiom, tiel malfeliĉe, ŝtoniĝis Lot.