Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de «ĝeneralaj konsideroj», lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.
— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ
Ŝia emocio transdoniĝis kaj kortuŝis la maljunulon.
— Sed, ho Dio, — diris li, — certe, mi elaŭskultos, en ajna okazo.
Ŝi silente dankis lin per ĉarma moviĝo de la ruĝiĝinta vizaĝo.
— Do, ne plu estas antaŭvortoj. Aŭskultu: hieraŭ mia ĉambristino Lizbet revenis kun interesa rakonto; ŝi tranoktis ĉe sia fratino, — sed eble, ĉe sia koramiko, — kion por ni ne decas esplori, — en gastejo «Romo»...
La ministro aŭskultis kun streĉita rideto de ekskluziva atento, liaj okuloj iĝis eĉ pli fremdaj: okuloj de ministro.
— Tiu gastejo, — daŭrigis la junulino, elparolante klare kaj nerve ĉiun vorton, kio donis al ili specialan personan sencon, — situas sur homplena strato, kie multaj preterpasantoj vidis, kiel oni elportis kaj haste forveturigis en kaleŝego nekonatan homon, deklaritan danĝere malsana; la vizaĝo de la malsanulo restis fermita. Tamen, Lizbet sciis de la fratino lian nomon; la nomo estas Simeono Aisher. La ĉambristino diris, ke Aisher, laŭ profunda konvinko de la oficistoj de la gastejo, estas kvazaŭe tiu sama enigma homo, kies elpaŝo trafis la spektantojn per teruro. Ne facile estis kompreni el ŝiaj klarigoj, kial Aisher-on oni opinias tiu homo. Tion koncernas malklara historio kun ŝlosilo. Mi rakontas pri tio tial, ke onidiroj inter la servistaro lige kun la enigma malsano de Aisher instigis en mi ekstreman scivolemon. Ĝi elkreskis, kiam mi eksciis, ke Aisher kvaronhoron antaŭ la forveturigo aŭ — ni interkonsentu pri tio — la forŝtelo estis gaja kaj sana. Matene li, kuŝante en la lito, trinkis kafon, ial anticipe esploritan de la administranto de la gastejo sub preteksto, ke la servistino estas malpurema, kaj li kontrolas, ĉu la manĝilaro estas pura.
Vespere hieraŭ al mi oni venigis homon, indikitan de unu konato kiel iun modestan famulon de ĉiuj privataj agentejaj kontoroj, — lian nomon mi kaŝos pro dankemo. Li prenis multe, tamen jam en la profunda nokto liveris ĉiujn atestojn.
Do, oĉjo, ne estas eraro. Ni parolas pri la fluganta homo, kaptita pro nesciata kaŭzo, kaj mi petas vin klarigi tiun kaŭzon. Malklare kaj, eble, neplene mi konjektas la esencon de la afero, sed, supozante realan kaŭzon, tio estas nekonatan de mi krimon, mi dezirus scii ĉion. Krome, mi petas vin rompi la tutan iron de la ŝtata maŝino, permesinte al mi, ĉu sekrete aŭ malkaŝe — kiel vi deziras, kiel eblas, kiel tolereblas kaj permeseblas — viziti la arestiton. Jen ĉio. Sed, oĉjo, — mi vidas, mi komprenas vian vizaĝon, — respondu al mi ne severe. Mi ankoraŭ ne ĉion diris al vi; tio nedirita estas pri mi mem; min dume premas atendo de la respondo kaj de viaj neeviteblaj demandoj; demandu, al mi estos pli facile, ĉar nur kompreno kaj kompato donos ioman trankvilon; alie apenaŭ sukcesos mi klarigi mian staton. Minuton, unu minuton da silento!
Minuton... Sed pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol la ministro revenis el terura foro de malvarma blindiga kolero, en kiun lin ĵetis tiu konfeso, finita per tiom perpleksiga peto. Li rigardis al la tablo, penante reteni nervan tremon de la manoj kaj de la vizaĝo,
— Ĉu vi finis?
— Jes, — ŝi malforte kapjesis. — Ho, ne rigardu tiel al mi...