— Mi venis, — komencis li kaj daŭrigis pli laŭte, — por esprimi senliman dankon. — La komandanto paŭzis. — Ĉio okazis tiel strange. Sed pri tio mi ne juĝu. — Ekstarinte, li faris duan riverencon, kaj nevola, verŝajne senkonscia rideto de ekstrema kontento brilis sub liaj duongrizaj lipharoj, — por momento; post tio la vizaĝo ree malmoliĝis, kvazaŭ li ridetis por si, konversaciante kun si mem. — Jes, tiun tagon mi ne forgesos. La tuta vivo, — mia kaj de miaj infanoj, — estas savita, aranĝita, sekurigita. Mi povas ne servi. Sed estas cirkonstanco. Mi lasis vin al la intervidiĝo,
— Sed mi ne komprenas. — Runa kunigis la brovojn, komprenigante per facila movo de la mano, ke la parolo de la vizitanto miregigis ŝin. — Nin oni ne subaŭskultas, kaj mi petas paroli klare. Konfirmi por mi estas facile, — jes, mi dankas, vi por ĉiam ŝuldigis min.
— Nun la stato ŝanĝiĝis. Mi ŝuldas al vi, aŭ se vi ne konsentas pensi tiel, mi diru, ke ni estas kvitaj.
Li glatigis la lipharojn, direktis distritan rigardon al la diademo en la haroj de Runa kaj kaptis en brilo de la diamantoj rebrilon de
— Tio okazis je la tria horo tage. Mi volis fermi la fenestron en la kabineto; mia rigardo falis sur la tablon, kie kuŝis ordono pri mia senpostenigo pro la facile divenebla kaŭzo. Mi dum kvin horoj estis pridemandata kaj tre laciĝis. Kion mi povis diri al ili? La homo trabatis la tegmenton kaj forflugis, — sed, konsentu, — kia do tio estas klarigo? Mi mem ne povas kredi al la okazintaĵo, kaj, opiniante la cirkonstancon neklarigita, mia racio kapitulacas. Kion mi klarigu? Kiel mi komprenu? Kion mi kredu? Enigma historio. Pardonu, mi deflankiĝis. Do, sub la papero kuŝis plata lana sako, peza tridek du funtojn, plena de oraj moneroj, sigelitaj po staketoj en blankan paperon per blua vakso. Krome, estis tie ŝama monujo kun kaŝiĝintaj en ties angulo tri briliantoj, kun suma pezo cent dek karatoj. Ne estis duboj, ke la donaco estis destinita al mi, ĉar ĉe ĝi estis letereto, — jen ĝi. — La komandanto donis, elŝirinte el la manumo malgrandan ŝirpecon, sur kiu, larĝe kaj neglekte skribita, staris: «Estu libera ankaŭ vi».
Runa tralegis, redonis; ŝia mirego kvietiĝis pro ĝusta diveno. La komandanto daŭrigis:
— Tiel. Tiu ĉi miraklo, certe, estas el viaj manoj. Cent dek karatoj. Kalkulante ilian prezon nun malkreskinta, laŭ la kurzo mi ricevas ducent kvindek mil plus tridek kvin en oro, entute tricent mil, tio estas preskaŭ triono de miliono. Mi faris tiujn kalkulojn nokte, ĉar mi ne dormis. Pardonu ilin al mi. Ili estas rezulto de la pasintaj fortaj emocioj.
— Tion faris ne mi, — diris Runa, ridante kaj ĝojante, ke la homo estas feliĉa. — Tamen, sciu, ke, se tio ne okazus, mi farus por vi ĉion.
La komandanto, palpebrumante, ĵetis atentan rigardon al ŝi, ridetis, rozkoloriĝis kaj etendis la manon, kun brilo en la okuloj, pensiganta, ke sala akvo ekzistas ankaŭ en lia koro.
— Pardonu, ke mi unua etendas al vi, fraŭlino, mian manon; tio ne decas, sed mi devas premi la vian. Mi kredas ĉiam, se oni diras, rigardante rekte en la okulojn. Mi ĝojas, ke estas tiel. Nun mi estas tute trankvila — inter ni ne estis ombro.
Ŝi donis la manon, sed rememoris sian mensogon kaj forturnis la vizaĝon.
— Ombro estis, — diris ŝi, — sed nur en mi. Inter ni ne estis ombro. Adiaŭ. Pli bone ni jam ne diros, ol estas dirite, — kulpas pri la bono — vi. Iru, estu feliĉa kaj sciu, ke rompaĵoj de vitro povas iĝi briliantoj, se al ili ĵetos rigardon tiu, kiu foriris tiel strange de vi.
La gasto ekstaris, alportis al la lipoj ŝian nervan, aroman manon, turnis sin kaj foriris, same kiel venis, rigardante rekte antaŭ sin. Runa, deŝovinte la kurtenon, per rigardo sekvis lin. Li malaperis, kaj ŝi revenis al si.
XV
Mallumiĝis, sed ŝi ne esprimis la atendon per malpacienco aŭ sopiro kaj ne levadis sin supren. Ŝi sciis — per scio, ĝis nun neklarigebla, ke Drud venos supren; sciis ŝi ankaŭ, ke li sciigos ŝin pri sia apero per iu maniero, karaktera por li. Laciĝinte atendi, ŝi eksidis en la hele prilumita gastoĉambro, legante libron.
Kiel strange estas varti ion ankoraŭ ne fariĝintan per la tuta vero de la animo, vidante kaj antaŭvidante tion en libro, rakontanta pri fremda afero! En sekreta lingvo estas skribita la libro en tiuj momentoj, kia ajn ĝi estu; ĝia teksto, pompa kaj fajna argumentado kaj pitoreska intrigo dormas senmove.