Konforme al viaj stato, celo kaj karaktero de impreso, vi devos preni vivmanieron, efikantan la fantazion — la centran forton de la animo. Mi trovos kaj donos al vi monon. La komandanto scias pri via riĉo, sed ĝi povas evidentiĝi mizera. Tial giganta palaco sur mara bordo respondos al ĉiuj atendoj. Ĝi povu enlokigi homamasojn, procesiojn, loĝantaron de tuta urbo, sen malvasteco kaj kun lukso, plena de helaj koloroj, — la palaco, alta kiel ĉielo, kun kantanta profundo de reĝecaj ĉambraroj.
Tiam komencos venadi al vi, por paroli kun vi, homoj de ĉiuj landoj, rasoj kaj etnoj. «Drud» sonos kiel «aero», «spiro». Vagantoj, serĉantoj de la «senco» de la vivo, revuloj de ĉiuj specoj; kaŝemaj animoj, elreviĝintaj, suferantaj pro spleno aŭ sopiro, kandidatoj al sinmortigo; malekvilibraj mensoj kaj duonfrenezuloj; delikataj — kun infana religio de floroj kaj birdetoj — konsciencaj sciencistoj; viktimoj de ĉiaj plagoj; entreprenistoj kaj aventuristoj; inventistoj kaj fantaziaj projektantoj; almozpetantoj kaj mizeruloj, — kaj virinoj, legioj da virinoj, kun nebuligita vido kaj kun eksplodo de admiro, por kies esprimo en la ordinara vivo ili ne havas lokon. Kaj tio estos via granda armeo.
Samtempe kun tio vi akiros adeptojn, agentojn kaj kapitalojn kun blinda fido al vi: plej malsamaj, kontraŭaj inter si celoj penos fari vin sia apogpunkto. Gazetoj en ĉasado al profito publikigos ĉion, — kaj tion, kion sciigos al ili vi, kaj tion, kion elpensos aliuloj, superante, eble, per absurdeco de la elpensaĵoj la tutan sperton de la pasintaj jarcentoj. Kaj vi verkos libron, kiu estos presita en kvanto de ekzempleroj, sufiĉa, por ke ĉiu familio de la homaro legu ĝin. En tiu libro vi rakontos pri vi, al ĉio doninte tiun sencon, ke la sekreto kaj la kondiĉoj de la feliĉo estas en via volo kaj viaj manoj, — al kio kredos ĉiuj, ĉar sub la feliĉo oni subkomprenas la nerealigeblan.
Post tio al vi venos eĉ pli multe da homoj, kaj vi parolados kun ili, aperante subite. Viaj plej simplaj vortoj faros ne malplian impreson, ol se ekparolus la ŝtona sfinkso. Kaj el nenio, el malplena frazo, ne havanta kroman signifon, ekbrulos legendaj promesoj, ruliĝantaj lavange, renversante la
La
Tiam — sen dinamito, pafado kaj komplikaj cerbaj spasmoj la konstanta, egala konscio de la racia miraklo — en via persono — faros ĉian potencon tiom falema, ke jam ĉe la unua klare esprimita kondiĉo: «mi — aŭ ili», la tero diros: «ci». Nenio haltigos ĝin. Ĝi pensos, ke ĝi ekposedas brilantajn flugilojn.
La junulino eksilentis, tuta jubilanta kaj lumanta; ŝtala, sed ankaŭ belega — en tuta forto de inspirantaj ŝin gigantaj kalkuloj — esprimo ne forlasis ŝian vizaĝon, sed pli mallaŭte, pli malrapide sonis la lastaj vortoj de Runa. Tiam komprenis ŝi, ke Drud interne forturniĝis kaj ke ŝiaj vortoj estas deĵetitaj retroen al ŝi, kun la sama forto. Ŝiaj nervoj estis rompiĝantaj. Ankoraŭ ne sukcesis ŝi eksenti la tutan forton de la bato, kiam aŭdiĝis akra kaj malvarma:
— Ne.
Li daŭrigis: