La boato turniĝis, ekiris laŭ kurbo for, tiel rapide, ke neniu traspuris la direkton, — poste iĝis punkto, paliĝis kaj malaperis. Tiam, tremante kaj plorante pro nekomprenebla fiero, Tavi diris al tiuj, kiuj estis trankviligantaj kaj konsolantaj ŝin, pridemandante samtempe, kiu estas Kruks, ĉar ili pensis, ke ŝi proksime konas lin:
— Kial vi miras? Tiu aparato estas inventita kaj... havas, certe, nu... helicojn, kaj necesajn motorojn. Flugas ja viaj aeroplanoj?! Mi sciis, ke ĝi flugos. Ja tre plaĉis al mi la sonoriletoj!
VIII
Kiel ofte, salutante kvietan lumon de la vivo, ni fideme submetas nin al ĝia trankviliga potenco, pensante pri nenio kaj en la pasinteco, kaj en la estonteco; nur la nuno, simile al folioj antaŭ la okuloj de laca vojaĝanto, eksidinta sub arbo, balanciĝas kaj brilas, kaŝante ĉion foran. Sed mallonga estas tiu kvieto. Ĉu ĉesis aŭ ne ĉesis tiu muziko, kies tondro deŝiradis nian maltrankvilan egoon disde komfortaj momentoj, — ne gravas; reviviĝas, plifortiĝante, kaj ekstarigas nin longa sona tremo, simila al krio. Ĝi potence sonoras, kaj la demono de rememorigo, ĉu en forgesita aspekto de amatino; ĉu en espero, etendinta sian blankan manon el nigraj dezertoj de la estonteco; ĉu en trafinta la penson akra ĉizilo de aliula penso, — eksidas, kunmetinte la flugilojn, ĉe viaj piedoj kaj kisas la okulojn...
Ekde tiu tago, kiam por ĉiam foriris Drud, la vivo de Runa Beguem iĝis malĝusta; ne tuj ŝi rimarkis tion.
Komence senŝanĝe fluis ankaŭ ŝia ekstera vivo, sed, korodante la trankvilan formon, en ŝia aŭtokrata animo iĝis falsa tiu freŝa, malvarma tono, per kies forto ŝi regadis siajn tagojn kaj noktojn. Estis en ŝi nek kolero, nek bedaŭro, nek senreviĝo, nek malgajo, nek envio; malvarme forturniĝis ŝi de la revoj, malvarme rigardis al tio, kio ekstaris malobeema antaŭ ŝia volo, kaj lasis ĝin ekster si. Ŝi ekvivis tiel, kiel ŝi vivis antaŭe; iom pli gaje, nur iomete pli vaste kaj komunikeme. Gall forveturis kun sia regimento en malproksiman kolonion; ŝi bedaŭris tion. Ĉiam pli malofte, pli malvive, kiel malsanon aŭ ekstravagancon, pri kiu ne eblas paroli kun iu tiel, ke tiu komprenu kaj ĝuste taksu ĝin, rememoradis ŝi la tagojn, falintajn kiel disŝiro en ŝaŭmon de ŝia vivo, kaj Drud-on ŝi rememoradis pli kiel vizion, brilerintan per homa formo, ol kiel vivan personon, kies manon ŝi tenis en la sia. Sed tiu unusola monato estis nur ripozo, kaj ĝi forglitis: jam la obskuro estis proksima; ĝi frapis ĉe la pordo kaj eniris.
Ĝi eniris en griza tago de nebulo, — en la cerbon, la nervojn kaj la sangon, tuj, kiel, iomete gutetinte, poste ektorentas pluvo. Tio estis post malkvieta dormo. Ankoraŭ ne komenciĝis tago; Runa vekiĝis kaj eksidis, ne sciante, per kio ŝi revenigu dormon; dormo ne estis, nek pensoj, nek incitiĝo — estis nenio.
Ŝia rigardo vagadis egale, de la planko kaj meblaro direktante sin supren, kiel ni rigardas en serĉado de apoga punkto por penso. Kaj jen ŝi ekvidis, ke la dormoĉambro estas alta kaj hela, ke muzojn kaj geniojn, kunplektiĝintajn sur figura plafonpanelo, tenas bela flugo, kaj en monstra viveco montriĝis al ŝi la senmovaj kreaĵoj de farboj. — «Ili flugas, flugas», — diris, humiliĝinte, la junulino; larĝe malferminte la okulojn, rigardis ŝi per la animo, nun ankoraŭ pli alten kaj malproksimen, trans forflugantajn limojn de la domo, en noktan vakuon de la ĉielo. Tiam, kun akreco de pinglo, almetita al la okuloj mem, Drud rememoriĝis al ŝi tuj, tuta; alte super si ekvidis ŝi lian ombron, liajn moviĝojn kaj vizaĝon. Li flugis, kiel fajfe ĵetita tranĉilo. Tiam ne restis eĉ eta anguleto de la memoro, en kiu ne ekbrulus neeltenebla lumo de la preciza, la
Ŝi skuiĝis, ekstaris, rekonsciiĝis, kaj timo dense alpremiĝis al ŝia rapide ekspirinta brusto. En la certa silento de la dormoĉambro estis velkanta la luksa vakuo; en tiu vakuo leviĝis kaj ekiris el ŝia animo ĉio, egala al alto, — ombroj de birdoj, fumo de nuboj kaj senformaj estaĵoj, similaj al siluetoj, glitantaj ĉirkaŭ kaleŝega lanterno. Ŝi tenis la manon ĉe la koro, timante ĵeti rigardon malantaŭen, kie estis la sonorilo, — kun malvarmaj kaj sensentaj piedoj. Kaj jen rekte kontraŭ ŝi, malklariĝinte, iĝis diafana la muro; el la muro eliris, ridetis kaj, facile vokinte per la mano, malaperis, same kiel venis, Drud.