— Sana homo, kun amanta kaj forta animo, — ne povas esti, ke vi
ne renkontos tian simplan, sed, el certa vidpunkto, plenan feliĉon, — tia homo, — diras mi, — geedzeco kaj infanoj — unuvorte, familio — elkondukos vin per varma kaj fidinda mano al paca lumo de tago. Ni supozu, tamen, ke realigon de tio malhelpas kaŭzoj neforigeblaj. Tiam fuĝu en vilaĝon, manĝadu simplajn manĝaĵojn, baniĝadu, ellitiĝadu frue, trinkadu akvon kaj lakton, forgesu pri libroj, iradu nudpieda, nigriĝadu de la suno, laboradu ĝis elĉerpiĝo sur kampoj, dormadu sur pajlo, interesiĝu pri animaloj kaj vegetaĵoj, ridadu kaj ludadu ĉiujn ludojn, kie ne eblas eviti negravan batbluaĵon aŭ falon en malsekan herbon, vespere, kiam aroma fojno disportas sian odoron, miksitan kun tuba fumo, — kaj vi iĝos sama, kiel ĉiuj. La trankvila parolo gajigis kaj esperigis la junulinon.
— Jes, mi tiel faros, tio estas ĉarma, — diris ŝi kun entuziasmo, plena de pitoreskaj bildoj; kvazaŭ jam iĝinta duonsovaĝa, forta kaj sunbruna, ŝi kuraĝe svingis la manon. — Mi elskuos tie ĉiujn pomarbojn; kaj grimpi trans barilon? Estinte knabino, mi grimpadis sur arboj. Grantom! Bona Grantom! Savu min!
— Mi savos. — Li diris tion kun pensemo kaj severa energio, sed tiel, ke endis atendi ankoraŭ vortojn, eble, kondiĉojn. Poste Grantom turnis la lampon, montriĝinte en ties hela lumo tuta, kun senmove ridetanta vizaĝo. La rideto kuntiris al liaj ĉarme duonfermitaj okuloj de vigla kaj saĝa maljunulo reton da sulkoj, tiuj okuloj nun brilis akre, samkiel rebriloj de la okulvitroj. — Sed aŭskultu, — subite vigliĝante, diris li, — ne al multaj mi diras tion, kion vi aŭdos; nur al tiuj, kiuj respondas al mi per sia anima konstruo. Vi
komprenos la dirotan. Ne miregu kaj ne konfuziĝu pro la demando; ĉu vi estas certa, ke tio estas halucino? Suspektante ruzan elprovon, Runa, iom emociiĝante, diris:
— Jes, mi estas tute certa; estus strange opinii alie; ĉu ne?
— Opinii, — diris Grantom, rigardante al ŝia frunto, — opinii
. Aŭ — scii. Kion scias ni pri ni mem? Tamen ni, vere, scias ion, starantan ekster la limo de pura empirio. Ĉu vi ne opinias, ke nia nervozeco, la entuta sumo de nervozeco, sonanta nun per tia signifa kaj alta tembro, estas fenomeno, karaktera ankaŭ al la pasintaj epokoj? Ni notu nur tiun grandegan diferencon, ne tuŝante la kaŭzojn. La homo de la dekkvina jarcento konis la forton de anima streĉiĝo, sed ne forton de ties disaj branĉoj; ĉiuokaze, de branĉoj tiom sennombraj, tiom similaj al diserigebleco de asbestaj fadenoj; tie, kie la homo de la dekkvina jarcento simple kriis «mi deziras», la nuna «mi deziras» estas vestita en delikataj ŝtofoj de ŝanĝiĝeme kontraŭdiraj animaj inklinoj kaj melodioj, kie ĝia bazo mem estas jam ne deziro, sed — mondopercepto. Nun ni rigardu pli proksimen. Ni tremeras pro falsa noto, sulkiĝas pro malĝusta aŭ erara gesto; infektiĝi aŭ infekti aliulojn per sia humoro estas tiom ordinara afero, ke ĝi oftas en ĉiuj klasoj kaj vivkondiĉoj; la vortoj «mi sciis, ke vi tion diros», «ĝuste tion mi ĵus pensis», kompreno per duonvorto, aŭ eĉ pro unu rigardo; retroturniĝo responde al rigardo al la dorso; sento, ke antaŭ ni iu estis tie, kien ni ĵus eniris; ŝanĝiĝemo kaj profundeco de humoroj — estas nur mizeraj kaj ordinaregaj ekzemploj de povo de nia nerva percepto, akceptanta amplekson de natura forto. Ĉu vi ne opinias nun, ke, eble, baldaŭ venos tempo, kiam en tiu interplektiĝo, en tiu kunfluiĝanta akumulo de la nerva forto malaperos ĉiuj konvenciaj baroj kaj rimedoj de interkomunikado? Ke la vorto iĝos nenecesa, ĉar la penso ekkonados alian penson per silento, ke sentoj ricevos komplikegajn formojn; ke en tiu unueca spirita oceano aperos animoj-ŝipoj, navigantaj kaj direktantaj sin rekte al la celo? En kia do sfero agas tiuj fortoj? — Mi preterlasos, — daŭrigis li, mallevante la voĉon, — ĉiujn miajn konsiderojn rilate de tiu punkto, malgraŭ tuta ilia intereseco, por aliri al la ĉefaĵo, rilate al vi. Ekzistas sfero — aŭ devas ekzisti — simile al tio, kiel devis
ekzisti Ameriko, kiam tion komprenis Kolumbo, — en kiu ĉiuj niaj klaraj imagoj estas sendube realaj. Per tio mi volas diri, ke ili ricevas ekziston en la momento de nia klara peno. Tial mi traktas halucinon, kiel fenomenon de strikta realeco, kapabla perdi formon kaj formiĝi ree. Kvankam por mi estas valora via trankvilo, mi kun ĝeno kompatis vin; mi tremeradis pro via ĝojo dormigi la animon per vilaĝo. Se nur vi havas forton, — paciencon; se vi havas konscion de granda elektiteco de via naturo, al kiu jam estas malfermitaj raraj kaj nekalkuleblaj trezoroj, — enkonduku en vian vivon tiun mondon, kies brilojn jam donis al vi malavara, kaŝita mano. Memoru, ke timo neniigas la realon, distranĉantan ĉi tiun mondon, kiel glavo en ankoraŭ ne firmiĝintaj manoj.