Dum la junulino okupadis sin pri tio, en ŝi kreiĝis letero; sed ne tuj ŝi komprenis, ke tio estas letero. Distriĝeme enprofundiĝante en la florojn kaj ilian aromon, egalan al la amo mem, ŝi aŭdadis vortojn, aperantajn en desegnaĵo de penoj; en la animo de moviĝo de la fingroj kaj rozoj, en la tuŝado mem. Jen malkroĉiĝis la tigoj, kunigi kiujn ŝi deziris por efekto, al tio malhelpis volviĝinta internen florburĝono, kaj sen sono komenciĝis parolo: — «Mi deziras renkontiĝi kun vi, kontroli kaj revizii min». — Tiuj vortoj estis direktitaj al la firma kaj fidinda mano, ne simila al la virineca mano de Lids, sendinta tiun floraron, pri kiu ŝi absorbite estis okupiĝanta nun, — al la imagata mano ŝi estis alparolanta, al la neekzistanta, sed necesa, kaj en
Lasinte la florojn, Runa komencis legi afablan kaj spritan rakonton de brava gajulo: — flato, ŝercoj, observaĵoj, spritaĵoj kaj himnoj, — tiu facila, nur por trankvila koro rimarkebla premo de vira vaporo, per kiu efikas psiĥologoj de la kora sporto. Sen rideto legis ŝi la kutiman kaj artan flaton, sed tie estis postskribo, kie unu nomo —
Ŝi kvazaŭ estis vipita al la okuloj, kaj, tuŝinte ilin per malvarma mano, ankoraŭfoje legis Runa la elokventan postskribon. La samon legis ŝi, — nek pli, nek malpli; nur pli — en sia animo, kompreninte, ke la letero, ĵus naskiĝinta en ŝi, dum ŝi estis dismetanta la florojn, — estas ĉifita jam per tiu bato; ke ĝi estis pensata kaj destinata en Azuĝon, —
XI
Fine de septembro Runa transloĝiĝis en Gvinklon, kie montoj ĉirkaŭas la valon per ĉiela neĝo, strikte ordoninte al la servistaro al neniu sciigi ŝian adreson, kaj al ĉiuj malpermesis skribi al si. Ŝia rondo, eksciinte pri tio, interŝanĝis rigardojn kun ceremonia rideto, salutanta kapricon, iĝintan leĝo.
Ŝi luis de vilaĝa familio ĉambron kun malriĉa meblaro, vivante, kiel vivis ĉirkaŭantaj ŝin homoj, superinte mokajn aŭ malbondezirajn rigardojn, ŝi laboradis en vitejoj kaj en ĝardenoj, lacege trenante korbojn, plenajn de vinberoj kaj prunoj, fosante la teron, lavante sin en rojo, ekdormante kaj ellitiĝante kun ĉielruĝo, nutrante sin per acida pano kaj lakto, ne sciante librojn, malproksime forirante en la arbaron, en kies sovaĝa maso ŝi malgaje pririgardadis sian internan mondon, kiel oni rigardas al valorega vazo, perdanta sian fermitan unuecon pro disiginta ĝin fendo. Malgraŭ tuta ŝia laco, tuta ŝia sopiro en tiu ĉi mondo, kie same sonas kareso kaj insulto, kie emo anstataŭas deziron, kie neniu vidas foliojn kaj florojn tiel, kiel vidas ilin ni, kvazaŭ legante libron, — nenion perdis ŝi kaj el la staturo, kaj el siaj esprimoj kaj, tremante per la maldika ŝultro sub pezo de fruktaj korboj, ŝi iradis same, kiel eniradis al balo. Ŝi sunbruniĝis, ŝiaj manoj ruĝiĝis kaj komencis malboniĝi, sed ŝi sekvis al la plano kun persisto de homo, suferanta pro sendormeco, kiu, turninte la vizaĝon al la muro kaj nombrante ĝis cent, pretas ankoraŭ kaj ankoraŭ ripetadi la nombradon, — ĝis li ekdormos. Tiel pasis semajno, dua, — en la tria ŝi eksentis, ke por ŝi estas bona kaj plaĉa tiu ĉi tero, etendiĝinta sub floranta laboro; ke «mi» kaj «ŝi» kunigeblas en «ni», sen penso, nur per suspiro de trankviliĝo. Ŝi komencis kanteti, pace rideti al preterpasantoj, ŝovadi vergon per la piedpinto. Runa fortikiĝis.
Foje vespere kvietiĝis vento; la okcidenta ĉielo paliĝis kaj sereniĝis, kiel spegulo, reflektinta vakuon. Tri nuboj ekstaris super la ruĝa strio de la horizonto — grandaj, malrapide ruliĝis ili al la malheliĝanta zenito, — ŝirpeco de la belega lando, ne konanta vizitojn. Kiam la imagpovo atribuadis al la monumenta malpezeco de tiuj efemeraĵoj teran formon de pejzaĝo, plena de blanka lumo, tuj ĝi kun sento de vojaĝanto jam vagadis supre, en fabela soleco de nekomprenebla kaj eterna celo. Estis facile enpensiĝi sen deziroj en klara sonĝo de la animo, malferminta la okulojn, super rebriloj de tiu lando, sed ne estis facile reveni al si, — tiam, malgaje kaj fore sonorante, faladis, perdiĝante, io simila al ornamaĵo.