Tiam aperis bluetaj vegetaĵoj, nigra koloro de birdoj kaj bestoj, vivintaj sur malfermitaj spacoj, nigraj ovoj ĉe birdoj, nestintaj en lokoj, ne defenditaj per ombro. Tiutempe nia planedo iĝis nestabila rilate de la akso de sia rotacio pro ŝanĝiĝo de la elektromagneta reĝimo de la sunsistemo. Jam delonge aperis projektoj pri transpumpo de maroj en kontinentajn konkavaĵojn, por rompi establiĝintan ekvilibron kaj ŝanĝi situon de la terglobo rilate de sia akso. Tio estis tiam, kiam astronomoj baziĝis nur sur elementa meĥaniko de gravito, tute ne atentante la elektromagnetan ekvilibron de la sistemo, multe pli ŝanĝiĝeman, ol gravito. Ni devas aliri solvon de la demando ĝuste el tiu flanko, kio estos multe pli simpla, malmultekosta kaj rapida. Ni rememoru, kiel en la komenco de stelnavigado kreado de artefarita gravito postulis tioman malŝparon de energio, ke estis praktike neebla. Nun, post la malkovro de malkompono de mezonaj fortoj, niaj ŝipoj estas ekipitaj per simplaj kaj fidindaj aparatoj de artefarita gravito. Same la eksperimento de Ren Boz skizas ĉirkaŭvojon por efika kaj rapida ŝanĝo de la reĝimo de rotacio de la Tero…
Iva Ĝan eksilentis. Grupo el ses homoj — la herooj de la ekspedicio al Plutono, sidantaj ĉiuj kune en la halo, — komencis saluti ŝin, etendante kunmetitajn manplatojn. La vangoj de la juna virino ruĝiĝis. Sur la ekrano aperis fantomaj konturoj de stereometriaj desegnaĵoj.
— Mi scias, ke la demando povas esti larĝigita. Nun eblas pensi pri ŝanĝo de eĉ planedaj orbitoj, kaj, speciale, pri proksimigo de Plutono al la Suno, por revivigi tiun iam loĝitan planedon de fremda stelo. Sed nun mi parolas nur pri deŝovo de nia Tero rilate de la akso por plibonigo de klimataj kondiĉoj de la kontinenta hemisfero.
La eksperimento de Ren Boz montris, ke eblas konverto de gravita kampo en ĝian duan aspekton — elektromagnetan kampon, kun posta vektora polarizo en jenaj direktoj…
La figuroj sur la ekrano estis plilongiĝantaj kaj turniĝantaj. Iva Ĝan daŭrigis:
— Tiam la rotacio de la planedo perdos stabilecon kaj la Tero povos iĝi turnita al la dezirata situo por plej profita kaj longa prilumo per sunaj radioj.
Sur longa vitro sub la ekrano ektiriĝis vicoj da parametroj, anticipe kalkulitaj per maŝinoj, kaj ĉiu, kiu povis kompreni tiujn signojn, konvinkiĝis, ke la projekto de Iva Ĝan estas, ĉiuokaze, ne senbaza.
Iva Ĝan haltigis la moviĝon de la desegnaĵoj kaj signoj kaj, klininte la kapon, deiris de la tribuno. La aŭskultantoj vigle interrigardis kaj interflustris. Interŝanĝinte nerimarkeblajn gestojn kun Grom Orm, sur la tribuno aperis la juna estro de la ekspedicio al Plutono.
— Estas sendube, ke la eksperimento de Ren Boz kaŭzos ĉenan reakcion — eksplodon de gravegaj malkovroj. Al mi ĝi ŝajnas kondukanta al antaŭe neatingeblaj foroj de scienco. Tiel okazis kun la kvantuma teorio — la unua proksimiĝo al kompreno de repagulumo, aŭ reciproka transiro, kun poste sekvinta malkovro de kontraŭpartikloj kaj kontraŭkampoj. Poste sekvis la repaguluma kalkulo, iĝinta venko super la principo de necerteco de la antikva fizikisto Hajzenberg. Kaj, fine, Ren Boz faris sekvan paŝon al analizo de la sistemo «spaco — kampo», veninte al kompreno de kontraŭgravito kaj kontraŭspaco, aŭ, laŭ leĝo de repagulumo, al nul-spaco. Ĉiuj neagnoskitaj teorioj finfine iĝas fundamento de scienco!
Je la nomo de la esploristoj de Plutono mi proponas transdoni la demandon en la mondan informreton por pridiskuto. Turno de la planedo rilate de la akso malpligrandigos malŝparon de energio por varmigo de la polusaj regionoj, pli mildigos la polusajn frontojn, kreskigos akvan bilancon de la kontinentoj.
— Ĉu klaras la demando por submeti ĝin al voĉdonado? — demandis Grom Orm.
Responde ekbrilis multaj verdaj lumetoj.
— Do, ni komencu! — diris la prezidanto kaj ŝovis la manon sub la pupitron de sia fotelo.
Tie troviĝis tri butonoj de signaloj de kalkula maŝino: la dekstra signifis «jes», la meza — «ne», la maldekstra — «mi ne opinias min kapabla juĝi». Ĉiu ano de la Konsilio same sendis nerimarkeblan por aliaj signalon. Premis la butonojn ankaŭ Evda Nal kaj Ĉara. Aparta maŝino estis kalkulanta opiniojn de aŭskultantoj por kontroli la ĝustecon de la decido de la Konsilio.
Post kelkaj sekundoj ekbrilis grandaj signoj sur la demonstraj ekranoj — la demando estis akceptita por pridiskuto fare de la tuta planedo.
Sur la tribunon suriris Grom Orm mem.
— Laŭ kaŭzo, kiun mi petas permeson kaŝi ĝis fino de la afero, necesas trakti nun la agon de la eksa estro de la eksteraj stacioj de la Konsilio Mven Mas, kaj nur poste solvi la demandon pri la tridek oka stela ekspedicio. Ĉu fidas la Konsilio al seriozeco de miaj motivoj?
Verdaj lumetoj estis unuanima respondo.
— Ĉu ĉiuj scias detalojn de la okazintaĵo?
Ree kaskado de verdaj eklumoj.