— Ni, grupo da kamaradoj-astronomoj, opinias Mven Mas-on kulpa. Lia ago — plenumo de la eksperimento sen la Konsilio — sugestas suspekton, ke Mven Mas agis ne tiel neprofiteme, kiel tion penis montri la parolintoj ĉi tie!
Ĉara ekflamis pro indigno kaj restis sur la loko, nur obeante al malvarma rigardo de Evda Nal.
Pur Hiss eksilentis.
— Viaj akuzoj estas gravaj, sed ne bazitaj, — kontraŭis laŭ permeso de la prezidanto Mven Mas, — precizigu, kion vi nomas profitemo.
— Senmorta gloro ĉe plena sukceso de la eksperimento — jen la profita kaŝita motivo de via ago. Kaj malkuraĝo — vi timis, ke oni al vi rifuzos permeson de la eksperimento, tial vi agis haste kaj sekrete.
Mven Mas larĝe ridetis, infanece dismovis la manojn kaj silente eksidis. En la tuta aspekto de Pur Hiss aperis malica triumfo.
Evda Nal ree petis parolon.
— La eldiro de Pur Hiss estas hasta kaj tro malica por decido de serioza demando. Liaj opinioj pri kaŝitaj motivoj de agoj transportas nin al la tempo de la Malhelaj jarcentoj. Tiel paroli pri ia senmorta gloro povis nur homoj de fora pasinteco. Ne trovante ĝojon kaj plenecon en sia nuna vivo, ne sentante sin ero de la tuta kreanta homaro, ili timis neeviteblan morton kaj kroĉiĝis al plej eta espero de eterniĝo. La sciencisto-astronomo Pur Hiss ne komprenas, ke en la memoro de la homaro vivas nur tiuj, kies pensoj, volo kaj atingoj plu efikas kaj post ĉeso de la efiko forgesiĝas kaj malaperas. Ofte ili renaskiĝas el neekzisto, kiel multaj antikvaj sciencistoj aŭ artistoj, se iliaj verkoj ree iĝas necesaj kaj renovigas sian efikon en socio… speciale en la multmiliarda moderna socio! Mi jam delonge ne renkontis tiom primitivan komprenon de senmorteco kaj gloro kaj miras, renkontinte ĝin ĉe kosma vojaĝanto.
Evda Nal, rektiginte sin je la tuta alto, turnis sin al Pur Hiss, kiu kunpremiĝis en sia fotelo, prilumita per multo da ruĝaj lumoj.
— Ni forlasu absurdaĵojn, — daŭrigis Evda, — kaj rigardu al la ago de Mven Mas kaj Ren Boz, preninte kiel ĉefan kriterion feliĉon de la homaro. Antaŭe homoj ofte ne povis pesi realan valoron de siaj faroj kaj kompari ĝin kun malutila reversa flanko, kiun nepre havas ĉiu ago, ĉiu faro. Ni delonge liberiĝis disde tio kaj povas paroli nur pri efektiva valoro de agoj.
Ankaŭ nun, kiel antaŭe, novajn vojojn palptrovas apartaj homoj, ĉar nur speciala agordo de cerbo, post tre longa preparo, povas rekoni novan direkton, kaŝitan en kontraŭdiraj faktoj. Sed nun, tuj kiam definitiviĝas nova vojo, dekmiloj da homoj ekokupiĝas pri ĝia ellaboro kaj lavango da novaj malkovroj rulas en senfinecon, kreskante, kiel neĝobulo. Ren Boz kaj Mven Mas ekiris la plej neelprovitan vojon. Mi ne posedas sufiĉajn sciojn, sed ankaŭ por mi estas evidenta trofrueco de ilia eksperimento. En tio estas kulpo de ambaŭ kaj responso pri grandega materia damaĝo kaj kvar homaj vivoj. Laŭ la leĝoj de la Tero tio estas krimo, sed ĝi estas farita ne pro personaj celoj kaj, sekve, ne devas esti punita plej grave.
Evda Nal malrapide revenis al sia loko, Grom Orm ne plu trovis dezirantojn paroli. La anoj de la Konsilio postulis de la prezidanto la konkludon. La maldika seka figuro de Grom Orm kliniĝis antaŭen sur la tribuno, kaj la akra rigardo enpikiĝis en profundon de la halo.
— La cirkonstancoj por la fina juĝo estas nekomplikaj. Por Ren Boz mi tute ekskludas responson. Kiu sciencisto ne uzos aperantajn eblojn, speciale se li estas certa pri sukceso? La detrua fiasko de la eksperimento estos leciono. Sed estas senduba ankaŭ utilo de la eksperimento. Ĝi parte kompensas la materian damaĝon, ĉar nun la eksperimento helpos al solvo de multaj demandoj, pri kiuj en la Akademio de Limoj de Scio oni ankoraŭ nur komencis pensi.
Ni solvas problemojn de uzado de produktadaj fortoj en granda skalo, deĵetinte et-utilajn adaptajn tendencojn de la malnova ekonomio. Tamen ankaŭ ĝis nun homoj ne komprenas la faktoron de sukceso, ĉar ili forgesas pri nepreco de la leĝoj de evoluo. Al ili ŝajnas, ke konstruaĵo devas leviĝi sen fino. Saĝeco de estro estas en tio, ke li ĝustatempe ekkonsciu la ŝtupon, superan por nuna momento, haltu kaj atendu, aŭ ŝanĝu la vojon. Tia estro sur sia tre responsa posteno ne sukcesis esti Mven Mas. La elekto de la Konsilio estis erara. La Konsilio devas responsi pri tio egale kun sia elektito. Antaŭ ĉio kulpas mi mem, ĉar la iniciativo de invito de Mven Mas, apartenanta al du anoj de la Konsilio, estis subtenita de mi.
Mi proponas al la Konsilio absolvi Mven Mas-on pri personaj motivoj de la ago, sed malpermesi al li okupi postenojn en responsaj organizoj de la planedo. Mi same devas esti forigita el la posteno de prezidanto de la Konsilio kaj sendita al likvido de sekvoj de mia nesingardo — al konstruado de la sputniko.
Grom Orm ĉirkaŭigis per la rigardo la halon, legante sinceran ĉagrenon, speguliĝintan sur multaj vizaĝoj. Sed homoj de la epoko de la Ringo evitis persvadi, estimante decidojn de aliuloj kaj fidante al ties praveco.