Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj sekaĵo, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avantaĝa koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj ĉiu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por ĝia disloĝiĝo kaj plua perfektiĝo.
Jam delonge la homaro ĉesis timi spontanan troloĝatecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en kosmon, ĉiam pli disvastigante la regionon de loĝado de homoj, ĉar ankaŭ en tio estas moviĝo antaŭen, la neevitebla leĝo de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondiĉoj, estis tiom granda, ke ĝi jam delonge naskis projektojn pri loĝigo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstruaĵoj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita antaŭ la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankoraŭ loĝas negranda kolonio de homoj… Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgraŭ tuta kuraĝeco de ilia konstrua ideo.
La ĝemelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne taŭgas aŭ estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj loĝantoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.
La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stelŝipo. Atinginte ĝiajn planedojn, ni antaŭiĝos malproksime en la kosmon. Kaj ni antaŭiĝos ne sur malgranda mondeto de artefarita konstruaĵo, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca teĥniko.
Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili ŝajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stelŝipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al Aĥernaro!
Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.
Anstataŭ la prezidanto de la Konsilio antaŭ la spektantoj leviĝis malgranda ekrano, sur kiu ĝis nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per neaŭdeblaj salutoj de verdaj lumetoj.
— Dar Veter troviĝas nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpaŝi antaŭ vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.
— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — aŭdiĝis la gaja voĉo, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!
La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidiĝis pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan paŭzon.
— La origina plano de sendo de ambaŭ stelŝipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723…
Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ruĝa steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu ĉi sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase ĝi egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu ĉi stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj ĥemiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri danĝero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruciĝantaj meteorŝtonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj ŝtonpecoj. Ĝuste tiam, antaŭ tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.
— …prezentas nun, post la eksperimento de Mven Mas kaj Ren Boz, — estis parolanta tiutempe Dar Veter, — tiom gravan valoron, ke rezigni pri ĝi ne eblas.
Sed esploro de la fremda, fora stelŝipo, trovita fare de la tridek sepa ekspedicio, povas doni al ni tiajn sciojn, kiuj ege superos malkovrojn de la unua esploro.