La kvar amikoj aliris la maron. La oceano spiris per malvarmo, rulante sur la malkrutan bordon vicojn da senŝaŭmaj ondoj, pezajn ondojn de ŝtorma Antarkto. Veda Kong kun intereso rigardis al la ŝtala akvo, rapide malheliĝanta en profundo kaj sub radioj de la malalta suno akceptinta liletan koloron de glacio.
Niza Krit staris apude en helblua peltaĵeto kaj en sama pelta ronda ĉapeto, el sub kiu elŝoviĝis maso da malhel-rufaj haroj. Laŭ kutimo, la junulino iom levetis la kapon. Dar Veter, rigardante al ŝi, sulkigis la brovojn.
— Veter, ĉu al vi ne plaĉas Niza? — kun troigita indigno ekkriis Veda Kong.
— Vi scias, ke ŝi ravas min, — morne respondis Dar Veter. — Sed nun ŝi ŝajnis al mi tia malgranda kaj frakasebla kompare kun…
— Kun tio, kio min atendas? — defie demandis Niza. — Ĉu nun vi transportis la atakon disde Erg al mi?..
— Mi tute ne intencas tiel agi, — serioze kaj malgaje respondis Dar Veter, — sed mia ĉagreno estas natura. Bela kreaĵo de mia kara Tero devas malaperi en abismoj de la kosmo kun ĝia mallumo kaj terura malvarmo. Tio estas ne bedaŭro, Niza, sed malgajo de perdo.
— Vi sentis same kiel mi, — konsentis Veda, — hela lumeto de vivo — Niza — kaj glacia senviva spaco!
— Ĉu mi ŝajnas frakasebla floro? — demandis Niza. Stranga intonacio de ŝia voĉo maltrankviligis Veda-n.
— Kiu pli ol mi ŝatas ĝojon de lukto kontraŭ malvarmo? — Kaj la junulino deŝiris la ĉapeton, skuinte la rufajn buklojn, demetis la peltaĵeton.
— Kion vi faras, Niza? — unua komprenis Veda Kong, ĵetante sin al la astronavigaciistino.
Sed Niza surkuris sur rokon, pendantan super la ondoj, rapide malvestis sin kaj transdonis al Veda siajn vestaĵojn.
Malvarmaj akvoj akceptis Niza-n, kaj Veda tuta tremeregis, imaginte al si senton de tia bano. Niza estis trankvile fornaĝanta malproksimen, per fortaj puŝoj penetrante ondojn. Leviĝinte sur eĝon de ondo, ŝi komencis mansvingi al la restintoj sur la bordo, defie invitante sekvi sin.
Veda Kong observis ŝin kun admiro.
— Veter, Niza estas amikino ne al Erg, sed al polusa urso. Ĉu vi, nordulo, retiriĝos?
— Laŭ la deveno mi estas nordulo, sed mi preferas varmajn marojn, — vee diris Dar Veter, sen deziro proksimiĝante al plaŭdoj de maraj ondoj.
Malvestinte sin, li tuŝis la akvon per la piedo, kaj kun kriego «hu!» ĵetis sin kontraŭ ŝtalan ondegon. Per tri larĝaj svingoj li surflugis sur pinton de la ondo kaj glitis en malhelan kavon de la dua. Nur multjara trejnado kaj tutjara sinbanado savis la prestiĝon de Dar Veter. Lia spirado interrompiĝis, kaj ruĝaj rondoj ekturniĝis en la okuloj. Per kelkaj abruptaj plonĝoj kaj saltoj li revenigis la kapablon spiri. Dar Veter alnaĝis reen bluiĝinta, frostotremanta kaj ekkuris supren kune kun Niza. Post kelkaj minutoj ili ĝuis varmon de la peltaj vestaĵoj. Eĉ la frostiga vento, ŝajnis, nun portis spiron de koralaj maroj.
— Ju pli mi ekkonas vin, — flustris Veda, — des pli mi konvinkiĝas, ke Erg Noor ne eraris en elekto. Vi, kiel neniu alia, vigligos lin en malfacila horo, ĝojigos, konservos…
La sensunbrunaj vangoj de Niza dense rozkoloriĝis.
Dum matenmanĝo sur alta, vibranta pro vento vitra teraso Veda ofte renkontis penseman kaj teneran rigardon de la junulino. Ĉiuj kvar estis silentemaj, kiel ordinare estas homoj antaŭ longa disiĝo.
— Estas amare ekkoni tiajn homojn kaj tuj adiaŭi ilin! — subite ekkriis Dar Veter.
— Eble, vi?.. — komencis Erg Noor.
— Mia libera tempo finiĝis. Tempas grimpi alten! Grom Orm atendas min.
— Tempas ankaŭ por mi, — aldonis Veda. — Mi mergiĝos en mian abismon, en antaŭnelonge malkovritan kavernon — konservejon de la erao de la Disa Mondo.
— «Cigno» estos preta ĝis mezo de la sekva jaro, kaj ni komencos prepariĝon post ses semajnoj, — mallaŭte diris Erg Noor. — Kiu nun estras la eksterajn staciojn?
— Dume Junio Ant, sed li ne deziras forlasi la memormaŝinojn, kaj la Konsilio ankoraŭ ne konfirmis la kandidaton Emb Ong-on — inĝenieron-fizikiston de labradora F-instalaĵo.
— Mi ne konas lin.
— Oni lin malmulte konas, ĉar li okupiĝas en la Akademio de Limoj de Scio pri demandoj de megaonda meĥaniko.
— Kio estas tio?
— Grandaj ritmoj de la kosmo — gigantaj ondoj, malrapide propagiĝantaj en la spaco. En ili, ekzemple, manifestiĝas kontraŭdiroj de frontaj lumaj rapidoj, donantaj relativajn valorojn pli grandajn ol la absoluta unuo. Sed tio ankoraŭ tute ne estas ellaborita…
— Kaj Mven Mas?
— Verkas libron pri emocioj. Li same havas nemultan tempon en persona dispono — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco faris lin konsilisto pri flugo de via «Cigno». Tuj kiam oni preparos materialojn, li devos forlasi la libron.
— Domaĝe! La temo estas grava. Nun venis tempo por ĝuste kompreni realecon kaj forton de la mondo de emocioj, — respondis Erg Noor.
— Mi timas, ke Mven Mas apenaŭ kapablas al malvarma analizo, — diris Veda.
— Ĝuste tiel devas esti, alie li verkos nenion elstaran, — kontraŭis Dar Veter kaj levis sin, por adiaŭi.
— Ĝis revido! Finu pli baldaŭ viajn aferojn, alie ni ne intervidiĝos, — etendis la manojn Niza kaj Erg.