— Ni revidiĝos, — certe promesis Dar Veter. — En ekstrema okazo ni faru tion en la dezerto El Homra, antaŭ la ekflugo.
— Antaŭ la ekflugo, — konsentis la astronaŭtoj.
— Ni iru, anĝelo de alta ĉiel'. — Veda Kong enŝovis sian manon sub la kubuton de Dar Veter, afekte ne atentante sulkon inter liaj brovoj. — Al vi, verŝajne, tedis la Tero?
Dar Veter staris, larĝe dismetinte la piedojn, sur ŝanceliĝema bazo de apenaŭ fiksita konstrua skeleto kaj rigardis malsupren, en teruran abismon inter disiĝintaj tavoloj de nuboj. Tie videblis la supraĵo de la planedo. Ĝia giganteco, kun sinuaj grizaj konturoj de kontinentoj kaj malhel-lilaj konturoj de maroj, estis akre sentebla eĉ el distanco je kvin ĝiaj diametroj.
Dar Veter rekonis la konturojn, konatajn ekde la infaneco laŭ fotoj el sputnikoj. Jen konkava linio kun direktitaj transverse de ĝi malheliĝantaj strietoj de montoj. Dekstre brilas maro, kaj rekte sub la piedoj estas mallarĝa antaŭmonta valo. Hodiaŭ fortunis al li: nuboj disiris super tiu loko de la planedo, kie nun loĝas kaj laboras Veda. Tie, ĉe piedo de rektaj ŝtupegoj de krudfere grizaj montoj, situas ie antikva kaverno, per vastaj etaĝoj forirante en profundon de la Tero. Tie Veda elektas el mutaj kaj polvaj rompaĵoj de la pasinta vivo de la homaro tiujn erojn de historia vero, sen kiuj oni povas nek kompreni la nunon, nek antaŭvidi la estontecon.
Dar Veter, kliniĝinte de sur la platformo el gofritaj lamenoj de zirkonia bronzo, sendis pensan saluton al la dubinde divenita punkto, kaŝiĝinta sub alrampanta el la okcidento flugilo de plumecaj, netolereble brilantaj cirusoj. Nokta mallumo staris tie kiel muro, prisemita per brilado de steloj. Tavoloj de nuboj estis elŝoviĝantaj kiel gigantaj flosoj, pendantaj unu super la alia. Sub ili en la malheliĝanta abismo la supraĵo de la Tero ruliĝis sub la muron de mallumo, kvazaŭ por ĉiam forirante en neekziston. Kovraĵo de milda zodiaka lumo vestis la planedon ĉe la ombrita flanko, lumante en nigro de la kosma spaco.
Super la prilumita flanko de la planedo sterniĝis lazura nuba kovraĵo, reflektanta la potencan lumon de la ŝtal-griza Suno. Ĉiu, kiu rigardus al la nuboj sen malheligaj filtriloj, perdus la vidkapablon, samkiel tiu, kiu devus turniĝi al la minaca suno, troviĝante ekster la defendo de mil kilometroj da tera atmosfero. Mallongondaj malmolaj radioj de la Suno — la ultraviolaj kaj la rentgenaj — verŝiĝis per potenca torento, mortiga por ĉio vivanta. Al ili aldoniĝis oftaj pluvoj de kosmaj partikloj kaj konstanta radiado de la zono de Van Allen. Nove eklumintaj steloj sendadis en la spacon mortigajn radiojn. Nur fidinda defendo de skafandro savadis la laborantojn de pereo.
Dar Veter transĵetis la gardan ŝnuregon sur alian flankon kaj ekmoviĝis laŭ apoga trabo direkte al la brilanta ĉerpilo de la Granda Ursino. Giganta tubo estis muntita laŭ la tuta longo de la estonta sputniko. Ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremaĵoj elstaris akraj trianguloj, subtenantaj grandegajn diskojn de radiiloj de magneta kampo. Kiam oni instalos bateriojn, transformantajn bluan radiadon de la Suno en elektran kurenton, eblos liberiĝi disde ŝnuroj kaj moviĝi laŭ magnetaj fortolinioj kun direktantaj platoj sur brusto kaj dorso.
— Ni deziras labori nokte, — subite eksonis en lia helmo voĉo de juna inĝeniero Kad Lajt. — La lumon promesis doni la estro de «Altajo»!
Dar Veter rigardis maldekstren kaj malsupren, kie, kiel ekdormintaj fiŝoj, pendis kelkaj kunkroĉitaj ŝarĝaj raketoj. Pli supre, sub plata ombrelo — defendo kontraŭ meteorŝtonoj kaj la Suno, — ŝvebis muntita el lamenoj de interna ŝelo provizora platformo, kie oni dismetadis kaj muntadis pecojn, venintajn en la raketoj. Tie, kiel malhelaj abeloj, kolektiĝis laborantoj, ekbrilantaj lampire, kiam reflekta surfaco de skafandro elŝoviĝas el ombro de la defenda ombrelo. Araneaĵo de ŝnuregoj estis disiranta de nigre gapantaj aperturoj en flankoj de la raketoj, el kie tra demetita ŝelo oni estis malŝarĝantaj grandajn pecojn. Pli alte, rekte super la muntita skeleto, grupo da homoj en strangaj, ofte ridindaj pozoj klopodis super grandampleksa maŝino. Nur unu ties ringo el berilia bronzo kun borazona kovraĵo pezus sur la Tero ne malpli ol cent tunojn. Ĉi tie tiu grandaĵo obeeme pendis apud la metala skeleto de la sputniko sur maldika ŝnuro, kies celo estis egaligi integrajn rivoluajn rapidojn ĉirkaŭ la Tero de ĉiuj ĉi ankoraŭ ne muntitaj partoj.
La laborantoj iĝis lertaj kaj certaj, kiam kutimiĝis al malesto — pli ĝuste, al malgrandegeco — de gravitforto. Sed tiujn spertajn laborantojn baldaŭ necesos anstataŭigi per novaj. Longa fizika laboro sen pezeco kondukas al rompo de sangocirkulado, kiu povus iĝi persista kaj ĉe reveno sur la Teron fari homon invalido. Tial ĉiu laboradis sur la sputniko dum ne pli ol cent kvindek laborhoroj kaj revenadis sur la Teron, ripozinte sur stacio «Intera», rivoluanta sur alto je naŭcent kilometroj super la planedo, kaj pasinte kuracan regravitigon en la Palaco de Ekstera Atmosfero en Karakorumo.