Ekzercante la korpon, laciĝintan pro la skafandro, Dar Veter estis firme paŝanta laŭ la interna ferdeko, ĝuante revenon al duono de normala gravito. La artefarita gravito de la planedŝipo funkciis seninterrompe. Estas neesprimeble agrable senti sin homo, firme staranta sur grundo, sed ne malpeza muŝeto, flirtanta en ŝanceliĝema kaj malfidinda vakuo! Milda lumo, varma aero, oportuna fotelo logis sterniĝi kaj fordoniĝi al senpensa ripozo. Dar Veter estis travivanta la ĝuon de siaj prauloj, iam mirigintan lin en antikvaj romanoj. Post longa vojo en malvarma dezerto, malseka arbaro aŭ glacikovritaj montoj homoj eniradis en varman loĝejon — domon, terkabanon, feltan jurton. Kaj tiam, kiel ĉi tie, maldikaj muroj estis disigantaj ilin disde la grandega kaj danĝera mondo, malamika al la homo, konservante al li varmon kaj lumon, permesante ripozi, restarigi fortojn, pripensi postajn aferojn.
Dar Veter rezignis la tenton de fotelo kaj libro. Li devis komunikiĝi kun la Tero — la prilumo, ŝaltita en la alto por tuta nokto, povis timigi observatoriajn observantojn de la konstruejo. Krome, necesis averti, ke novaj laborantoj necesos pli frue, ol estis planite.
Hodiaŭ la komunikado estis sukcesa — Dar Veter parolis kun Grom Orm ne per koditaj signaloj, sed per TVF, tre potenca, kiel en ajna interplaneda ŝipo. La eksa prezidanto restis kontenta kaj tuj zorgis pri kompletigo de nova labora skipo kaj pri pli intensa liverado de pecoj.
Elirinte el la stirejo de «Altajo», Dar Veter iris tra la biblioteko, nun farita dormoĉambro per instalitaj laŭ la muroj du etaĝoj da litoj. Kajutojn, manĝejojn, kuirejon, flankajn koridorojn kaj antaŭan halon de motoroj oni same provizis per aldonaj litoj. La planedŝipo, transformita en konstantan bazon, estis troplenigita. Dar Veter iris, apenaŭ trenante la piedojn, laŭ koridoro, tegita per brunaj platoj el palpe varma plasto, kaj pigre malfermadis kaj fermadis pezajn hermetikajn pordojn.
Li estis pensanta pri astronaŭtoj, pasigintaj jardekojn ene de simila ŝipo sen ajna espero forlasi ĝin kaj eliri eksteren antaŭ mortige longa limdato. Li vivas ĉi tie sesan monaton, ĉiutage forlasante malvastajn ejojn kaj laborante en premanta vasto de la interplaneda vakuo. Kaj li jam sentas sopiron pri la kara Tero — pri ĝiaj stepoj, maro, pri bolantaj per vivo centroj de la loĝaj zonoj. Sed Erg Noor, Niza kaj ankoraŭ dudek homoj de ŝipanaro de «Cigno» devos pasigi en la stelŝipo naŭdek du dependajn jarojn, aŭ cent kvardek terajn jarojn, kalkulante kun reveno de la ŝipo al la gepatra planedo. Neniu el ili povos vivi tiom! Iliaj korpoj estos forbruligitaj kaj entombigitaj tie, en senfina foro, sur la planedoj de la verda zirkonia stelo…
Aŭ ilia vivo finiĝos dum la flugo, kaj tiam, ŝlositaj en sepultan raketon, ili forflugos en la kosmon… Tiel fornaĝadis en maron sepultaj boatoj de liaj foraj prauloj, forportante sur si mortintajn batalantojn. Sed tiaj herooj, kiuj kuraĝas dumvivan fermitecon en la ŝipo kaj forflugas sen espero al persona reveno, ankoraŭ ne estis en la historio de la homaro. Ne, li ne pravas, Veda riproĉus lin! Ĉu li forgesis pri sennomaj luktantoj por justeco kaj libero de la homo en antikvaj tempoj, kiuj kuraĝis multe pli teruran — dumvivan malliberon en humidaj keloj, terurajn torturojn. Jes, tiuj herooj estis pli fortaj kaj indaj, ol eĉ liaj samtempanoj, prepariĝantaj fari la plej grandan flugon en la kosmon, al esploro de foraj mondoj!
Kaj li, Dar Veter, kiu ankoraŭ neniam forlasis por longe la gepatran planedon, estas eta homo kompare kun ili kaj tute ne anĝelo en alta ĉiel', kiel lin moke nomas la senfine kara Veda Kong!
Ĉapitro 14
Ŝtala pordo
Dum dudek tagoj baraktis en humida mallumo la aŭtomata borilo-roboto, ĝis ĝi sukcesis dismeti la dekmiltunan obstrukcon kaj firmigi la faligitajn volbojn. La vojo internen de la kaverno iĝis trairebla. Restis nur kontroli ĝian sendanĝerecon. Ĉaroj-robotoj, movataj per raŭpoj kaj per arĥimeda ŝraŭbo, senbrue glitis malsupren. Aparatoj informadis post ĉiuj cent metroj da antaŭiĝo pri konsisto de aero, temperaturo kaj humido. Lerte ĉirkaŭirante obstaklojn, la ĉaroj malleviĝis ĝis kvarcent-metra profundo. Tiam Veda Kong kun grupo da kunlaborantoj penetris en la kaŝitan kavernon. Antaŭ naŭdek jaroj, dum esploro de subteraj akvoj, inter kalkoŝtonoj kaj sabloŝtonoj de tute ne erca karaktero indikiloj subite montris grandan kvanton da metalo. Baldaŭ evidentiĝis, ke la loko koincidas kun priskribo de situo de legenda antikva kaverno Den-Of-Kul, kio en la malaperinta lingvo signifis «Kaŝejo de kulturo». Ĉe minaco de terura milito popoloj, opiniintaj sin la plej progresaj en scienco kaj kulturo, kaŝis en la kaverno trezorojn de sia civilizo. En tiuj malproksimaj jarcentoj sekreteco kaj mistereco estis tre disvastiĝintaj…
Veda emociis ne malpli ol ŝia plej juna kunlaborantino, kiam ŝi glitis malsupren laŭ malseka ruĝa argilo, kovranta la plankon de la oblikva trairejo.