Erg Noor turniĝis kaj, ne retrorigardante, direktis sin al la diska stelŝipo. La «kanonon» oni elmetis antaŭen. Ekstarinta ĉe ĝi inĝeniero-meĥanikisto ŝaltadis riveron de fajro dum ĉiuj dek minutoj, ĉirkaŭirante tutan duonrondon ĝis la rando mem de la disko. La roboto alportis la tranĉilegon al eĝo de dua ekstera spiralero de la spirala elstaraĵo, kiu ĉi tie, ĉe la enprofundigita en la grundon rando de la disko, troviĝis sur nivelo de la brusto de la aŭtomato.
Laŭta zumado penetris eĉ tra la skafandroj de supera defendo. Laŭ la elektita zono de la malakita tavolo eksinuis etaj fendoj. Pecoj de tiu malmola maso estis deflugantaj, sonore batiĝante je la metala korpo de la roboto. Flankaj movoj de la tranĉilego disigis tutan platon de la tavolo, nudiginte grajnecan supraĵon de lazura koloro, agrabla eĉ en lumo de la lumĵetilo. Skizinte kvadraton, sufiĉan, por tralasi homon en skafandro, Kej Ber devigis la roboton per energia premo fari en la lazura metalo profundan tranĉon, kiu ne trabatis tutan ĝian dikon. La roboto strekis duan linion sub angulo al la unua kaj komencis movi la akraĵon de la tranĉilego tien kaj reen, pligrandigante premon. La tranĉo en la metalo profundiĝis je pli ol metro. Kiam la meĥanika asistanto strekis la trian flankon de kvadrato, tiam la tranĉoj komencis disiri, fleksiĝante eksteren.
— Gardu vin! Ĉiuj malantaŭen! Falu! — ekkriegis en la mikrofonon Erg Noor, malŝaltante la roboton kaj forŝanceliĝinte.
La dikega peco de metalo subite forturniĝis, kiel kovrilo de konservujo. Strio de neimageble hela plurkolora flamo batis el la truo tanĝe laŭ la spirala elstaraĵo. Nur tio savis la malsukcesajn esploristojn, kaj ankoraŭ tio, ke la blua metalo tuj fandiĝis kaj refermis la tratranĉitan truon. De la potenca roboto restis bulo da fandita metalo, el kiu kompatinde elstaris mallongaj metalaj kruroj. Erg Noor kaj Kej Ber restis nevunditaj nur danke al la antaŭvideme surmetitaj skafandroj. La eksplodo deĵetis ilin malproksime de la stranga stelŝipo, disĵetis la ceterajn, renversis la «kanonon» kaj ŝiris la alttensiajn kablojn.
Rekonsciiĝinte de la ŝoko, la homoj komprenis, ke ili restis sendefendaj. Feliĉe, ili kuŝis en lumo de la restinta lumĵetilo. Neniu estis vundita, sed Erg Noor decidis, ke por ili estas sufiĉe. Lasinte nenecesajn instrumentojn, kablojn kaj la lumĵetilon, la esploristoj ŝarĝiĝis sur la nedifektitan ĉareton kaj haste retiriĝis al sia stelŝipo.
La sukcesa koincido de cirkonstancoj dum la nesingarda malfermo de la fremda stelŝipo tute ne dependis de antaŭvidemo de la estro. Dua provo fari tion devus finiĝi multe pli plorinde… Kaj Niza, kara astronavigaciisto, kiel ŝi?.. Erg Noor esperis, ke la skafandro devis malfortigi la mortigan forton de la nigra kruco. Ja la biologon ne murdis la tuŝo al nigra meduzo. Sed ĉi tie, malproksime de potencaj teraj kuracistaj institutoj, ĉu povos ili venki la efikon de nekonata armilo?..
En la transira kamero Kej Ber alproksimiĝis al la estro kaj almontris la malantaŭan flankon de la maldekstra surŝultraĵo. Erg Noor turniĝis al speguloj, kiuj ĉiam troviĝis en transiraj kameroj por nepra pririgardo de si mem dum reveno el fremda planedo. Maldika folio de la zirkoni-titana surŝultraĵo estis distranĉita. El la ŝirita truo elstaris peco da ĉielblua metalo, enpikiĝinta en la izolan tavolon, sed ne trapikinta la internan tavolon de la skafandro. Li kun peno sukcesis elŝiri la metalan pecon. Je prezo de granda danĝero, kaj finfine hazarde, specimeno de la mistera metalo de la spiraldiska stelŝipo nun estos liverita sur la Teron.
Finfine Erg Noor, liberigita de la skafandro, sukcesis eniri — pli ĝuste, engrimpi sub premanta gravito de la terura planedo — en sian ŝipon.
La tuta ekspedicio atendis lin kun grandega malpacienco. La katastrofon ĉe la disko oni observis per stereovideofonoj, kaj ne necesis demandi pri rezultoj de la provo.
Ĉapitro 4
Rivero de tempo
Veda Kong kaj Dar Veter staris sur ronda malgranda placeto de platforma helikoptero,[21] malrapide naĝanta super senfinaj stepoj. Facila venteto pelis vastajn ondojn laŭ florantaj densaj herboj. Malproksime maldekstre videblis grego da nigra-blanka brutaro — posteuloj de animaloj, breditaj per hibridigo de poefagoj, bovoj kaj bubaloj.
Nealtaj montetoj, kvietaj riveroj kun larĝaj valoj — vasto kaj trankvilo sentiĝis en tiu stabila kaj plata tereno de la tera krusto, kiun oni iam nomis la Okcident-Siberia malaltaĵo.
Dar Veter penseme rigardis al la tero, iam kovrita per senfinaj mornaj marĉoj kaj per maldensaj malfortaj arbaroj de la siberia nordo. Li pense vidis pentraĵon de antikva majstro, kiu jam en la infanaĝo por ĉiam impresis lin.