Kaj samtempe li nenion timis. Venos nokto, tiam la nearmita okulo vidos pli malproksime; ili nepre vidos iajn lumojn kaj iros al ili. Ili flugis malpeze, kunpreninte nek raditelefonon, nek lanternojn, nek manĝon.
«Iam en stepo eblis perei pro malsato, se ne veturigi kun si grandan rezervon da manĝo… Kaj akvo!» — pensis la eksa estro de la eksteraj stacioj, ŝirmante la okulojn kontraŭ hela lumo. Li rimarkis pecon da ombro de la ĉerizarbusto apud Veda kaj senzorge kuŝiĝis sur la teron, pikantan la korpon tra la maldika vesto per sekaj tigetoj de herboj. Mallaŭta susuro de vento kaj varmego mergis la animon en forgeson: malrapide fluis pensoj; nehaste ŝanĝante unu la alian, pasis en la memoro bildoj de delonge pasintaj tempoj — per longa vico iris antikvaj popoloj, triboj, apartaj homoj… Kvazaŭ fluis el tie, el la pasinteco, grandega rivero de ĉiusekunde ŝanĝiĝantaj okazoj, vizaĝoj kaj vestoj.
— Veter! — aŭdis li tra dormeto vokon de la amata voĉo, rekonsciiĝis kaj eksidis.
La suno kiel ruĝa globo jam estis tuŝanta la malheliĝintan linion de la horizonto, eĉ eta blovo ne senteblis en la kvietiĝinta aero.
— Sinjoro mia, Veter, — petole kliniĝis antaŭ li Veda, imitante antikvajn virinojn de Azio, — ĉu vi ne bonvolos vekiĝi kaj rememori pri mi?
Farinte kelkajn gimnastikajn ekzercojn, Dar Veter definitive forskuis de si la dormon. Veda konsentis kun liaj planoj atendi nokton. La mallumo atingis ilin dum vigla pridiskutado de farita laboro. Subite Dar Veter rimarkis, ke Veda tremetas. Ŝiaj manoj iĝis malvarmaj, kaj li komprenis, ke la facila robo de Veda tute ne defendas ŝin kontraŭ nokta malvarmo de tiuj nordaj lokoj.
La somera nokto de la sesdeka paralelo estis hela — ili sukcesis kolekti grandan amason da branĉetaĵo.
Laŭte klakis elektra sparko, kiun Dar Veter eligis el la potenca akumulilo de la helikoptero, kaj baldaŭ hela flamo de lignofajro densigis la ĉirkaŭantan mallumon, saturante la homojn per sia viviga varmo.
Ĝibetiĝinta Veda ree rektiĝis, kiel floro sub suno, kaj ilin ambaŭ ekregis preskaŭ hipnota meditemo. Ie profunde en la animo de la homo dum tiuj centmiloj da jaroj, en kiuj la fajro estis lia ĉefa azilo kaj savo, restis nevenkebla sento de komforto kaj trankvilo, kreata de fajro dum horoj, kiam malvarmo kaj mallumo ĉirkaŭas la homon…
— Kio premas vin, Veda? — rompis la silenton Dar Veter.
— Mi rememoris tiun, kun la tuko… — mallaŭte respondis Veda, ne deŝirante la okulojn de ore disŝutiĝantaj braĝoj.
Dar Veter tuj komprenis. Antaŭ sia flugo ili finis en la altajaj stepoj malfermon de granda tombomonteto de skitoj. Ene de konserviĝinta ligna trabaĵo troviĝis skeleto de maljuna tribestro, ĉirkaŭigita per ostaroj de ĉevaloj kaj sklavoj, kovritaj per rando de la monteta grundo. La maljuna tribestro kuŝis kun glavo, ŝildo kaj kiraso, kaj ĉe liaj manoj troviĝis kurbigita skeleto de tute juna virino. Al la ostaj trajtoj de ŝia kranio almetiĝis silka tuko, iam strikte volvita ĉirkaŭ la vizaĝo. Konservi la tukon oni ne sukcesis, malgraŭ ĉiuj penoj, sed dum kelkaj minutoj, dum ĝi ne dispolviĝis, oni sukcesis precize restarigi konturojn de la bela vizaĝo, enpremiĝinta sur la teksaĵon antaŭ miloj da jaroj. La tuko transdonis ankoraŭ unu teruran detalon — premspuron de la elorbitiĝintaj okuloj de la virino, sendube sufokita per tiu ĉi tuko kaj ĵetita en la tombon de sia edzo, por akompani lin sur nesciataj vojoj de la postĉerka mondo. Ŝi aĝis ne pli ol dek naŭ jarojn, li — ne malpli ol sepdek, maljuna aĝo por tiuj tempoj.
Dar Veter rememoris disputon, komenciĝintan pri la trovaĵo inter junaj kunlaborantoj de la ekspedicio de Veda. Ĉu propravole aŭ perforte sekvis la virino sian edzon? Por kio? Pro kio? Se pro granda, fidela amo, do kiel eblis mortigi ŝin, sed ne konservi kiel la plej bonan memoron pri si en la forlasita mondo de vivuloj?
En la disputon enmiksiĝis Veda Kong. Ŝi longe fiksrigardis la malhelan bulon de la tombomonteto per la ekfajrintaj okuloj, penante penetri per mensa rigardo en profundon de la pasintaj tempoj.