Mven Mas, kiel ĉiam, eliris sur la balkonon de la observatorio kaj komencis rapide iradi. En la lacaj okuloj ankoraŭ lumis foraj galaksioj, sendantaj al la Tero ondojn de ruĝa lumo kiel signalojn, petantajn pri helpo, vokojn al ĉiovenka penso de la homo. Mven Mas ekridis mallaŭte kaj certe. Tiuj ĉi ruĝaj radioj iĝos same proksimaj al la homo, kiel tiuj, kiuj ĉirkaŭkovris per ruĝa lumo de vivo la korpon de Ĉara Nandi en la festo de Flamaj Tasegoj, de Ĉara, neatendite montriĝinta al li kiel kupra filino de la stelo Epsilono de la Tukano, la junulino de liaj revoj.
Kaj li direktos la vektoron de Ren Boz ĝuste al la Epsilono de la Tukano jam ne nur en espero ekvidi la belan mondon, sed ankaŭ omaĝe al ŝi — ĝia tera reprezentantino!
Ĉapitro 9
Lernejo de la tria ciklo
La kvarcent deka lernejo de la tria ciklo situis sude de Irlando. Vastaj kampoj, vinberĝardenoj kaj kverkaj bosketoj estis malleviĝantaj de sur verdaj montetoj al la maro. Veda Kong kaj Evda Nal alveturis dum leciona horo kaj estis malrapide irantaj laŭ ringa koridoro, ĉirkaŭanta lernoĉambrojn, disvolvitajn laŭ perimetro de la ronda domo. Estis malserena tago kun eta pluvo, kaj la lecionoj okazis en la ĉambroj, sed ne sur gazonoj sub arboj, kiel ordinare.
Veda Kong, eksentinta sin lerneja knabino, ŝteliradis kaj subaŭskultadis ĉe enirejoj, aranĝitaj, kiel en plej multaj lernejoj, sen pordoj, kun muraj elstaraĵoj, kulise ŝovitaj unu post la alia. Evda Nal eniris en la ludon. La virinoj singarde kaŝrigardadis en klasĉambrojn, penante trovi la filinon de Evda kaj resti nerimarkitaj.
En la unua ĉambro ili trovis desegnitan je tuta muro per blua kreto vektoron, ĉirkaŭitan de spiralo, disvolviĝanta laŭ ĝi. Du pecoj de la spiralo estis ĉirkaŭitaj per transversaj elipsoj kun enskribita en ilin sistemo de ortaj koordinatoj.
— La dupolusa matematiko! — kun ŝerca teruro ekkriis Veda.
— Ĉi tie estas io pli granda! Ni atendu minuton, — kontraŭis Evda.
— Nun, kiam ni konatiĝis kun la ombraj funkcioj de koĥlea, alivorte spirala propaga moviĝo, aperantaj laŭ vektoro, — estis klariganta maljuna instruisto kun profunde sidantaj brulantaj okuloj, — ni aliras la nocion «repaguluma kalkulo». La nomo de la kalkulo devenas de antikva latina vorto, signifanta «baro, fermilo», pli ĝuste, transiro de unu kvalito en la alian, prenita en duflanka aspekto. — La instruisto almontris al la larĝa elipso transverse de la spiralo. — Alivorte, tio estas matematika esploro de reciproke transformiĝantaj fenomenoj.
Veda Kong kaŝiĝis malantaŭ la elstaraĵo, fortreninte la amikinon je la mano.
— Tio estas nova! El tiu fako, pri kiu parolis via Ren Boz sur la mara bordo.
— Lernejo ĉiam donas al lernantoj la plej novan, konstante deĵetante la malnovan. Se nova generacio ripetados malnoviĝintajn nociojn, do kiel ni garantios rapidan moviĝon antaŭen? Kaj eĉ sen tio por transdono de stafeto de scio al infanoj perdiĝas tiel senfine multe da tempo. Jardekoj pasos, ĝis infano iĝos plenvalore edukita, taŭga por plenumo de gigantaj aferoj. Tiu pulsado de generacioj, kie oni faras paŝon antaŭen kaj naŭ dekonojn malantaŭen, dum kreskas kaj lernas nova generacio, — estas la plej malfacila por la homo biologia leĝo de morto kaj renaskiĝo. Multo el tio, kion ni lernis pri matematiko, fiziko kaj biologio, malnoviĝis. Alia afero estas via historio: ĝi malnoviĝas malpli rapide, ĉar ĝi mem estas tre malnova.
Ili rigardis en alian ĉambron. Instruistino, starinta per la dorso al ili, kaj absorbitaj de la lekcio lernejanoj nenion rimarkis. Ĉi tie estis altaj gejunuloj deksepjaraj. Iliaj rozkoloriĝintaj vangoj atestis, kiom ili estas interesitaj de la leciono.
— Ni, la homaro, pasis grandegajn elprovojn. — La voĉo de la instruistino sonoris per emocio. — Kaj ĝis nun la ĉefa afero en la lerneja historio estas esploro de historiaj eraroj de la homaro kaj de iliaj konsekvencoj. Ni pasis neelteneblan komplikiĝon de vivo kaj ĉiutagaj aferoj, por veni al pleja simpleco. La komplikiĝo de ĉiutaga vivo kondukis al simpligo de spirita kulturo. Devas esti neniaj superfluaj aĵoj, ligantaj homon, kies travivaĵoj kaj perceptoj estas multe pli fajnaj kaj komplikaj en simpla vivo. Ĉio, kio rilatas al priservo de ĉiutaga vivo, same estas pripensata de la plej bonaj cerboj, kiel gravegaj problemoj de scienco. Ni sekvis la ĝeneralan vojon de evoluo de animala menso, kiu estis direktita al liberigo de atento per aŭtomatigo de movoj, evoluigo de refleksoj en laboro de nerva sistemo de organismo. Aŭtomatigo de produktadaj fortoj kreis analogian refleksan sistemon de regado en ekonomia produktado kaj permesis al multegaj homoj okupiĝi pri tio, kio estas la ĉefa afero de la homo, — pri sciencaj esploroj. Ni ricevis de la naturo grandan esploreman cerbon, kvankam komence ĝi estis destinita nur por serĉado de nutraĵo kaj esploro de ĝia manĝebleco.
— Bone! — flustris Evda Nal kaj tiam ekvidis la filinon.