Rea komencis konfesi al la patrino siajn intimajn pensojn kun malfermita fidemo de infano de la erao de la Ringo, neniam spertinta ofendan mokon aŭ nekomprenon. La junulino estis enkorpiĝo de juneco, ankoraŭ nenion scianta pri la vivo, sed jam plena je pensema atendo. Kun deksepjariĝo la junulino estis finonta la lernejon kaj enironta en la trijaran periodon de Heraklaj heroaĵoj, plenumante laboron jam inter plenaĝuloj. Post la heroaĵoj oni definitive difinas emojn kaj kapablojn. Tiam sekvas dujara supera lernado, donanta rajton al memstara laboro en elektita fako. Dum longa multjara vivo homo sukcesas pasi superan lernadon pri kvin-ses fakoj, ŝanĝante specon de laboro, sed de elekto de la unua kaj malfacila agado — la Heraklaj heroaĵoj — dependas multo. Tial ili estis elektataj post skrupula pripensado kaj nepre kun pli aĝa konsilanto.
— Ĉu vi jam pasis la finajn psikologiajn testojn? — kunŝovante la brovojn, demandis Evda.
— Pasis. Mi havas de dudek ĝis dudek kvar en la unuaj ok grupoj, dek ok kaj dek naŭ en la deka grupo kaj en la dektria, kaj eĉ dek sep en la deksepa grupo! — fiere ekkriis Rea.
— Tio estas bonega! — ekĝojis Evda. — Por vi estas malfermita ĉio. Ĉu vi ne ŝanĝis elekton de la unua heroaĵo?
— Ne. Mi estos flegistino sur la insulo de Forgeso, kaj poste tuta nia rondeto, la rondeto de viaj adorantoj, laboros en la Jutlanda psikologia hospitalo.
Evda bonkore ŝercis pri la fervoraj psikologoj, sed Rea elpetis la patrinon iĝi la mentoro por la anoj de la rondeto, same starantaj antaŭ elekto de la heroaĵoj.
— Mi devos loĝi ĉi tie ĝis fino de la ferioj, — ekridis Evda. — Kion faros Veda Kong?
Rea rememoris pri la kunulino de la patrino.
— Ŝi estas bona, — serioze diris Rea, — kaj preskaŭ same bela, kiel vi!
— Multe pli bela!
— Ne, mi scias… Tute ne pro tio, ke vi estas mia panjo, — insistis Rea. — Eble, per unua rigardo ŝi ŝajnas pli bona. Sed vi portas en vi internajn fortojn, kiujn Veda Kong ankoraŭ ne havas. Mi ne diras, ke ne havos. Kiam havos — tiam…
— Ĉu eklipsos vian panjon, kiel luno stelon?
Rea nege ekskuis la kapon.
— Kaj ĉu vi restos surloke? Vi pasos eĉ pli malproksime ol ŝi!
Evda movis la manon laŭ la glataj haroj, rigardinte en la levitan al ŝi vizaĝon de la filino.
— Ĉu ne sufiĉas da laŭdoj, filino? Ni perdos tempon!..
Veda Kong kviete iris laŭ aleo, enprofundiĝante en boskon de larĝfoliaj aceroj, susurantaj per humida peza foliaro. Unuaj signoj de vespera nebulo penis leviĝi de sur proksima herbejo, sed estis momente disblovataj de vento. Veda Kong pensis pri moviĝema kvieto de la naturo kaj pri tio, kiel sukcese oni ĉiam elektas lokojn por konstruado de lernejoj. Gravega flanko de edukado estas evoluigo de akra percepto de la naturo kaj de delikata interrilato kun ĝi. Obtuziĝo de atento al la naturo estas, propre, halto de evoluo de homo, ĉar, mallernante observi, homo perdas kapablon ĝeneraligi. Veda pensis pri scipovo instrui — valorega kapablo en la epoko, kiam oni finfine komprenis, ke instruado, propre, estas ĝuste edukado kaj ke nur tiel eblas prepari infanon al malfacila vojo de homo. Certe, fundamenton donas denaskaj ecoj, sed ili povas resti nerivelitaj sen fajna prilaboro de homa animo, farata de instruisto.
La historiistino revenis al tiuj jam foraj tagoj, kiam ŝi mem estis modlita el kontraŭdiroj juna estaĵo de la tria ciklo, tremanta pro deziro oferi sin kaj samtempe juĝanta pri la tuta mondo nur laŭ si mem, kun egocentrismo de sana juneco. «Kiom multe faris tiam la instruistoj — vere ne ekzistas pli nobla afero en nia mondo!»
En la manoj de instruisto estas estonteco de lernanto, ĉar nur per liaj penoj homo leviĝas ĉiam pli alte kaj iĝas ĉiam pli potenca, plenumante la plej malfacilan taskon — venkon de si mem, de memama avideco kaj nebriditaj deziroj.
Veda Kong turnis sin al borderita de pinoj malgranda golfo, de kie aŭdiĝis junulaj voĉoj, kaj baldaŭ renkontis dekon da knaboj en plastaj antaŭtukoj, diligente prilaborantajn longan kverkan trabon per hakiloj — instrumentoj, inventitaj jam en kavernoj de la ŝtonepoko. La junaj konstruantoj respekte salutis la historiistinon kaj klarigis, ke ili, imite al historiaj herooj, deziras konstrui ŝipon sen helpo de aŭtomataj segiloj kaj muntaj stabloj. La ŝipo estas destinita por marveturo al ruinoj de Kartago, kiun ili deziras plenumi dum ferioj kune kun la instruistoj de historio, geografio kaj slojdo.
Veda deziris sukceson al la ŝipistoj kaj intencis iri pluen. Antaŭen eliris alta kaj maldika junulo kun tute flavaj haroj.
— Ĉu vi alveturis kune kun Evda Nal? Tiuokaze ĉu mi povas fari kelkajn demandojn?
Veda konsentis.
— Evda Nal laboras en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo. Ni lernis socian organizon de nia planedo kaj de kelkaj aliaj mondoj, sed al ni oni ankoraŭ ne diris pri celoj de tiu Akademio.