Vin ekde la infaneco oni instruas pri dialektika filozofio, iam en sekretaj libroj de antikveco nomita «La mistero de la Duobla». Oni opiniis, ke ĝian potencon povas posedi nur «inicitoj» — fortaj, mense kaj morale altaj homoj. Nun vi ekde la juneco komprenas la mondon tra la leĝoj de dialektiko, kaj ĝia potenca forto servas al ĉiu. Vi venis en la vivon en la bone aranĝita socio, kreita de generacioj de miliardoj da famaj laborantoj kaj luktantoj por pli bona vivo. Kvincent generacioj pasis post la tempo de kreiĝo de unuaj socioj kun divido de laboro. Dum tiu tempo miksiĝis diversaj rasoj kaj etnoj. Guto da sango, kiel oni diris antikve, — heredaj meĥanismoj, diros ni nun, — estas en ĉiu el vi de ĉiu etno. Estis farita giganta laboro por purigi la heredecon disde konsekvencoj de nesingarda uzado de radiado kaj de malsanoj, oftaj en la pasinteco, penetrantaj en ĝiajn meĥanismojn.
Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontentiĝadis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per denaska naturo de homo. Nun ĉiu malbone edukita homo estas riproĉo al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj.
Sed vi, ankoraŭ ne liberiĝintaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj ĉe vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas ankaŭ plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sovaĝa naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Antaŭ la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: aŭ submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, aŭ perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam ĝia naturo estas sufiĉe malavara, ne ekzistas! Filozofaĉoj, revintaj pri reveno malantaŭen, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius ĝian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de ĉio, ne obeinta al ĝiaj leĝoj.
Antaŭ homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de menso kaj volo nun estas same nepra por ĉiu el ni, kiel edukado de korpo. Esploro de leĝoj de la naturo kaj la socio, de ĝia ekonomio anstataŭigis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas».
Jam antaŭ jarmiloj antikvaj helenoj diris:
Kun kresko de kultura nivelo malfortiĝis strebo al kruda feliĉo de posedo, al avida kvanta pligrandigo de posedo, rapide malakriĝanta kaj lasanta malhelan nekontentecon.
Ni instruas vin pri multe pli granda feliĉo de rezigno, pri feliĉo de helpo al aliulo, pri vera ĝojo de laboro, flamiganta la animon. Ni estis helpantaj al vi liberiĝi de potenco de etaj streboj kaj etaj aĵoj kaj transporti viajn ĝojojn kaj malĝojojn en la superan regionon — la kreadon.
Zorgo pri fizika edukado, pura, regula vivo de dekoj da generacioj liberigis vin de la tria terura malamiko de la homa psiko — de indiferenteco de malplena kaj pigra animo. Ŝargitaj per energio, kun ekvilibra, sana psiko, en kiu pro natura proporcio de emocioj estas pli da bono, ol da malbono, vi eniras en la mondon por laboro. Ju pli bonaj estos vi, des pli bona kaj alta estos la tuta socio, ĉar ĉi tie estas reciproka dependo. Vi kreos altan spiritan medion kiel konsistaj eroj de la socio, kaj ĝi levos vin mem. La socia medio estas la plej grava faktoro por edukado kaj instruado de la homo. Nun la homo estas edukata kaj instruata dum la tuta vivo, kaj leviĝo de la socio iras rapide.
Evda Nal paŭzis, glatigis la harojn per sama gesto, kiel sidanta, ne deŝirante de ŝi la okulojn, Rea, poste ree ekparolis:
— Iam homoj nomis revoj la strebon al ekkono de la realo de la mondo. Vi tiel revos dum tuta vivo kaj estos ĝojaj en ekkono, moviĝo, en lukto kaj laboro. Ne atentu falojn post ekflugoj de la animo, ĉar tio estas samaj naturaj turnoj de la spiralo de moviĝo, kiel en la tuta cetera materio. La realo de libero estas severa, sed vi estas preparitaj al ĝi per disciplino de via eduko kaj lerno. Tial al vi, konsciantaj la responson, estas permesitaj ĉiuj tiuj ŝanĝoj de agado, ĝuste kiuj konsistigas personan feliĉon. Revojn pri kvieta senagado de paradizo ne pravigis la historio, ĉar ili kontraŭas al la naturo de homo-luktanto. Estis kaj restis propraj malfacilaĵoj por ĉiu epoko, sed feliĉo por la tuta homaro iĝis la senĉesa kaj rapida leviĝo al ĉiam pli granda alto de scio kaj sentoj, scienco kaj arto.