Читаем Patroj kaj filoj полностью

Paŭlo Petroviĉ restis sola, kaj nun tre atente ĉirkaŭrigardis. La malgranda, malalta ĉambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En ĝi odoris la planko, antaŭ nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris seĝoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis aĉetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontraŭa angulo brulis lampo antaŭ malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun ruĝa rubando pendis ligita al la aŭreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Féniĉka propramane skribis per grandaj literoj: «grosoj.» Nikolao Petroviĉ tre amis tiun ĉi konfitaĵon. Sub la plafono, sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo; ŝi senĉese pepis kaj saltis kaj la kaĝo senĉese balanciĝis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petroviĉ en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografaĵo de Féniĉka mem: senokula vizaĝo nenature ridis en nigra kadro — nenion plu oni povis distingi. Super Féniĉka la generalo Jermolov, en ĉerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kaŭkazo el sub silka ŝueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

Pasis kvin minutoj; en la najbara ĉambro estis aŭdebla bruo de paŝoj kaj murmureto. Paŭlo Petroviĉ prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto — Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da paĝoj … La pordo malfermiĝis, kaj eniris Féniĉka kun Mitja sur la brakoj. Ŝi surmetis al li ruĝan ĉemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj viŝis lian vizaĝon: li malfacile spiris, penis sin elŝiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras ĉiuj sanaj infanoj; sed la eleganta ĉemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizaĝo. Féniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed ŝi povis resti, kia ŝi estis. Efektive, ĉu estas en la mondo io pli ĉarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

— Kia bravulo, — diris karese Paŭlo Petroviĉ kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

— Tio estas via onklo, — diris Féniĉka, klininte al li sian vizaĝon kaj delikate balancis lin, dum Dunjaŝa kaŝe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub ĝi kupran groŝon.

— Kiom da monatoj li havas? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ses monatojn; la dek unuan de ĉi tiu monato li komencos la sepan.

— Ĉu ne la okan, Feodosia Nikolavna? — ne sen konfuzo sin miksis Dunjaŝa en la interparolon.

— Ne, la sepan; kion vi diras! — La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj. — Petolulo, — diris Féniĉka, ne forigante sian vizaĝon de liaj fingroj.

— Li similas mian fraton, — rimarkis Paŭlo Petroviĉ.

«Kiun li povus simili?» — pensis Féniĉka.

— Tio estas via onklo, — ripetis ŝi, jam per murmureto.

— A! Paŭlo! Jen kie vi estas! — eksonis subite la voĉo de Nikolao Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel ĝoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.

— Bravan knabon vi havas, — diris li kaj ekrigardis la horloĝon: — mi venis ĉi tien, por mendi teon…

Kaj prenante indiferentan esprimon, Paŭlo Petroviĉ tuj forlasis la ĉambron.

— Ĉu li venis ne invitite? — demandis Féniĉkan Nikolao Petroviĉ.

— Jes. Li ekfrapis kaj eniris.

— Kaj Arkaŝa ne estis plu ĉe vi?

— Ne. Ĉu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petroviĉ?

— Por kio?

— Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo.

— N… ne, — diris Nikolao Petroviĉ kun ŝanceliĝo kaj frotis sian frunton. — Tion oni devis pri frue … Bonan tagon, grasulo, diris li subite viviĝante kaj proksimiĝinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Féniĉka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la ruĝa ĉemizo de Mitja.

— Nikolao Petroviĉ! Kion vi faras! — murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste ŝi malrapide relevis ilin … Ĉarma estis la esprimo de ŝiaj okuloj, kiam ŝi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза