Читаем Patroj kaj filoj полностью

Nikolao Petroviĉ koniĝis kun Féniĉka en la sekvanta maniero. Foje, antaŭ tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la ĉambro, kiun oni donis al li, la freŝeco de la lita tolaĵo: «Ĉu la mastrino estas germanino?» pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun ŝi, trinkante teon; ŝi tre plaĉis al li. Nikolao Petroviĉ tiam ĵus transloĝiĝis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn, kiel servistojn, serĉis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al ŝi plenumi en lia domo la rolon de l’ ekonomino; ŝi konsentis. Ŝia edzo mortis antaŭ longe, lasinte al ŝi unu filinon Féniĉkan. Post du semajnoj Arina Saviŝna, tiel oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj ekloĝis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petroviĉ estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Féniĉka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj ŝin vidis: ŝi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimanĉoj en la paroĥa preĝejo Nikolao Petroviĉ rimarkis la delikatan profilon de ŝia blanka vizaĝo. Tiel pasis pli ol unu jaro.

Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, ĉu li povas helpi al ŝia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petroviĉ kiel ĉiuj bienuloj, vivantaj ĉiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj eĉ venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas ŝin, Féniĉka forte ektimis, ŝi iris tamen kun la patrino. Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj. Esplorinte bone ŝian okulon, ruĝan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj disŝirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Féniĉka atente aŭskultis lin kaj kiam li finis, ŝi volis foriri. «Kisu la manon de la sinjoro, malsaĝa infano!» diris al ŝi Arina. Nikolao Petroviĉ ne donis al ŝi la manon, kaj konfuzita mem kisis ŝian klinitan kapon je la hardisiĝo. La okulo de Féniĉka baldaŭ resaniĝis, sed la impreso, farita de ŝi je Nikolao Petroviĉ, malaperis ne baldaŭ. Li senĉese vidis spirite ĉi tiun puran, delikatan, time levitan vizaĝon; li sentis sub siaj manoj ŝiajn molajn harojn, vidis ŝiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’ suno ŝiaj malsekaj, perlaj dentoj.

Li komencis tre atente rigardi ŝin en la preĝejo, penis plej ofte ekparoli kun ŝi. En la komenco ŝi estis iom sovaĝa, kaj foje, antaŭ la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, ŝi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Ŝi kaŝis sin tie, por ke li ne vidu ŝin. Li rimarkis ŝian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie ŝi rigardis, kiel sovaĝa besteto, kaj amike kriis al ŝi:

— Bonan tagon, Féniĉka! Mi ne mordas.

— Bonan tagon, — respondis ŝi, ne forlasante sian kaŝejon.

Iom post iom ŝi komencis kutimi al li, sed ĉiam ankoraŭ estis konfuzita en lia ĉeesto. Subite ŝia patrino Arina mortis pro ĥolero. Kion devis fari Féniĉka? Ŝi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed ŝi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petroviĉ estis tiel bona kaj delikata … Senutile estus rakonti la ceteron …

— Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi? — demandis ŝin Nikolao Petroviĉ. — Li ekfrapis kaj eniris?

— Jes.

— Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos.

Nikolao Petroviĉ komencis levi la filon preskaŭ ĝis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu ĉe ĉiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudiĝintaj piedetoj.

Paŭlo Petroviĉ revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovaĝa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapiŝo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun libroŝranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo … Li sin ĵetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaŭ kun malespero rigardante la plafonon. Ĉu tial, ke li deziris kaŝi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizaĝo, aŭ pro alia kaŭzo, li leviĝis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin ĵetis sur la kanapon.

IX

En la sama tago Bazarov koniĝis kun Féniĉka. Li promenis kun Arkadio en la ĝardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis.

— Oni devas planti ĉi tie pli da arĝentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la laŭbo bele kreskas, — aldonis li, — ĉar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза