Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Ĉu vi scias? — diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. — Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaŭ, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaŭ vin. Vi vidas, kia vetero estas nun ĉi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!

— Kaj de tie vi revenos tien ĉi?

— Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li loĝas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo.

— Longe vi gastos ĉe ili?

— Ne. Mi kredeble enuos tie.

— Kaj revenante vi vizitos nin?

— Mi ne scias … eble. Do? Ĉu ni veturu?

— Bone, — respondis Arkadio indiferente.

En la fundo de sia koro li tre ekĝojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kaŝi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.

En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedaŭris ilian forveturon; Dunjaŝa verŝis kelke da larmoj … sed la maljunuloj pli libere ekspiris.

XII

La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpaciĝi ne sole kun la marŝalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia ĉevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaŭ kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem. La registaro elektis por ĉi tiu rolo Mateon Iljiĉ Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’ fratoj Kirsanov. Ankaŭ li apartenis al la «junaj», tio estas, li antaŭ nelonge atingis la aĝon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta ŝtata posteno kaj portis ordenan stelon sur ĉiu flanko de l’ brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte ŝatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis juĝi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, aŭskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li eĉ akiris reputacion de «bona knabo.» En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.

«La energio estas nepre necesa, — diradis li tiam, — l’energie est la première qualité d’un homme d’état[32]»; sed malgraŭ ĉio ĉi li estis plej ofte trompata kaj ĉiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljiĉ parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki ĉiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton … ĉiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li eĉ observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenaĝa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligas iafoje al ĝi. En la realeco Mateo Iljiĉ ne multe diferencis de la ŝtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno ĉe sinjorino Sveĉina, kiu loĝis tiam en Peterburgo, legis matene paĝon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava.

Mateo Iljiĉ akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaŭ povus diri ŝerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. «Via patro ĉiam estis strangulo», diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negliĝa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: «Kio?» La juna homo, kies lipoj kungluiĝis pro longa silento, leviĝis kaj konfuzita rigardis sian ĉefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljiĉ ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj ĝenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: «is quite a favourite[33]», kiel diras la angloj. La ĉefo subite ĉesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaŭ perdas la aŭdkapablon. Li demandas ekzemple: «Kia tago estas hodiaŭ?» Al li oni plej respekte respondas: «Vendredo, via ekscelenco.»

— Kio? Kio? Kion vi diras? — pene ridetas la ĉefo.

— Hodiaŭ estas vendredo, via ekscelenco.

— Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?

— Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno.

— Kio? Ĉu vi volas doni al mi lecionojn?

Mateo Iljiĉ kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза