Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro, — diris li al Arkadio. — Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaŭ la ŝtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il faut[34]; krom tio, sendube vi deziras koniĝi kun ĉi tiea societo … Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon.

— Vi estos tie? — demandis Arkadio.

— Por mi li donos la balon, — respondis Mateo Iljiĉ, preskaŭ kun kompato. — Ĉu vi dancas?

— Mi dancas, sed malbone.

— Domaĝe. Ĉi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps[35].

— Ne, onklo, ne pro la mi…

— Mi konigos vin kun la ĉi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon, — interrompis Mateo Iljiĉ kaj ekridis kun kontenta mieno. — Estos varme al vi, ĉu ne?

Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolĉa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laŭ liaj vortoj: «Ĉiu abeleto prenas tributon de ĉiu floreto» … Arkadio foriris.

Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. «Kion fari!» diris fine Bazarov, «kion oni kuiris, tion oni devas manĝi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin.», La guberniestro akceptis la junulojn ĝentile, sed ne invitis ilin sidiĝi kaj mem ne sidiĝis. Li ĉiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate manĝi kaj trinki, senĉese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan «burda.» Li invitis Arkadion kaj Eŭgenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.

Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laŭ la modo de la slavofiloj[36], kaj kun ekkrio: «Eŭgeno Vasiliĉ!» ekkuris al Bazarov.

— Ah! tio estas vi, Herr Sítnikov, — diris Bazarov, ne interrompante sian paŝadon sur la trotuaro. — Kiel vi venis tien ĉi?

— Imagu, tute okaze, — respondis Sítnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: — Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas ĉi tie negocon, — daŭrigis li, transsaltante kaveton, — li petis min … Hodiaŭ mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis ĉe vi … (Efektive, la amikoj, reveninte en sian ĉambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sítnikov france, kaj de la alia — per slavaj literoj) … Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?

— Ne esperu, ni venas rekte de li.

— En tia okazo ankaŭ mi iros al li … Eŭgeno Vasiliĉ, konigu min kun via … kun la sinjoro …

— Sítnikov, Kirsanov, — murmuris Bazarov, ne haltante.

— Mi estas ĉarmita, — komencis Sítnikov, paŝante kun la flanko antaŭen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, — Mi multe aŭdis … Mi estas malnova konato de Eŭgeno Vasiliĉ, mi eĉ povas diri: lia lernanto. Al li mi ŝuldas mian renaskiĝon.

Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaŭ lekita vizaĝo; malgrandaj, kvazaŭ enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaŭ lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.

— Ĉu vi kredas al mi, — daŭrigis li, — ke kiam Eŭgeno Vasiliĉ diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la aŭtoritatojn, mi eksentis tian ĝojon … mi kvazaŭ retrovis la vidkapablon! «Jen, — pensis mi, — fine mi trovis homon!» A propos, Eŭgeno Vasiliĉ, vi nepre devas viziti unu ĉi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube aŭdis pri ŝi.

— Kiu ŝi estas? — demandis tedite Bazarov.

— Kukŝin, Eudoxie, Eŭdoksio Kukŝin. Rimarkinda naturo, emancipée en la vera senco de l’ vorto, progresema virino. Ĉu vi scias? Ni iru al ŝi nun, ĉiuj kune. Ŝi loĝas du paŝojn de ĉi tie. Vi ankoraŭ ne matenmanĝis?

— Ne ankoraŭ.

— Do bonege. Ŝi, vi komprenas, disiĝis de la edzo, ŝi dependas de neniu.

— Ĉu ŝi estas bela? — interrompis Bazarov.

— N… ne, tion oni ne povas diri.

— Kial do, por kia diablo vi invitas nin al ŝi?

— Ah, vi ŝerculo … Ŝi regalos nin per ĉampano.

— Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Ĉu via patro ĉiam, ankoraŭ sin okupas per branda negoco?

— Jes, — rapide respondis Sítnikov kaj akre ekridis … — Do? Vi iros?

— Vere, mi ne scias.

— Vi volis rigardi la homojn, iru, — diris duonvoĉe Arkadio. — Kaj vi, sinjoro Kirsanov, interrompis Sítnikov. — Ankaŭ vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза