Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Ĉu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas verŝajna. Al aliaj personoj en ĉi tiu domo? Ankaŭ tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?

— Mi amas.

— Per via tuta animo, per via tuta koro?

— Mi amas Nikolaon Petroviĉ per mia tuta koro.

— Vere? Ekrigardu min, Féniĉka (la unuan fojon li tiel nomis ŝin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!

— Mi ne mensogas, Paŭlo Petroviĉ. Se mi ne amus Nikolao Petroviĉ, mi ne meritus vivi.

— Kaj vi ŝanĝus lin je neniu?

— Je kiu mi povus lin ŝanĝi?

— Je kiu? Ĉu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu ĵus forlasis nin.

Féniĉka leviĝis.

— Dio Sinjoro, pro kio vi, Paŭlo Petroviĉ turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?

— Féniĉka, — rediris Paŭlo Petroviĉ per malĝoja voĉo, — mi ja vidis…

— Kion vi vidis?

— Tie … en la laŭbo.

Féniĉka ruĝiĝis ĝis la haroj.

— Ĉu tio estis mia kulpo? — respondis ŝi penege.

Paŭlo Petroviĉ leviĝis.

— Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?

— Mi amas la solan Nikolaon Petroviĉ en la tuta mondo kaj ĝis mia morto mi amos lin! — diris kun subita forto Féniĉka, dum ploregoj bolis en ŝia gorĝo. — Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio eĉ en la tago de la lasta juĝo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi … al mia bonfaranto, Nikolao Petroviĉ …

Ŝia voĉo estingiĝis kaj samtempe ŝi eksentis, ke Paŭlo Petroviĉ prenis ŝian manon kaj premis ĝin … Ŝi ekrigardis lin kaj ŝtoniĝis pro miro… Li estis ankoraŭ pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraŭ pli miriga, peza, unuopa larmo ruliĝis sur lia vango.

— Féniĉka! — diris li per stranga murmuro, — amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, aŭskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfeliĉan Nikolaon.

Sekiĝis la larmoj de Féniĉka kaj pasis ŝia timo — tiel granda estis ŝia miro. Sed kion ŝi sentis, kiam Paŭlo Petroviĉ, Paŭlo Petroviĉ mem alpremis ŝian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis ĝin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo …

«Granda Dio!» diris ŝi al si, «ĉu tio ne estas atako de la malsano?»

En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo.

La ŝtuparo ekkrakis sub rapidaj paŝoj … Li forpuŝis Féniĉkan kaj ĵetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermiĝis, kaj gaja, freŝa, ruĝvanga aperis Nikolao Petroviĉ. Mitja same freŝa kaj ruĝvanga, kiel la patro, saltis sole en ĉemizo sur lia brusto, alkroĉante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.

Féniĉka sin ĵetis al li kaj ĉirkaŭpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la ŝultro de Nikolao Petroviĉ. Li ekmiris; Féniĉka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la ĉeesto de aliaj personoj.

— Kio estas al vi? — demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al ŝi Mitjan. — Vi ne fartas pli malbone? — li sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ kaŝis la vizaĝon en batistan naztukon.

— Ne … nenio … Kontraŭe, mi fartas multe pli bone.

— Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras? — aldonis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al Féniĉka; sed ŝi jam brufermis la pordon. — Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial ŝi forportis lin? Sed kio estas al vi? Ĉu io okazis inter vi?

— Frato! — solene ekparolis Paŭlo Petroviĉ.

Nikolao Petroviĉ ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.

— Frato, — ripetis Paŭlo Petroviĉ, — promesu al mi plenumi mian peton.

— Kian peton? Parolu!

— Ĝi estas tre grava; de ĝi, laŭ mia opinio, dependas la tuta feliĉo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi … Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Ĉesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!

— Kion vi volas diri, Paŭlo?

— Edziĝu kun Féniĉka … Ŝi amas vin, ŝi estas la patrino de via filo.

Nikolao Petroviĉ reiris unu paŝon kaj brubatis la manojn.

— Vi diras tion, Paŭlo? Vi, kiun mi opiniis ĉiam la plej nefleksebla kontraŭulo de tiaj edziĝoj! Vi diras tion! Sed ĉu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?

— Vane vi estimis min en ĉi tiu okazo, — rediris kun malgaja rideto Paŭlo Petroviĉ. — Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riproĉis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni ĉesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken ĉian vantaĵon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaŭ la feliĉon.

Nikolao Petroviĉ sin ĵetis por ĉirkaŭpreni la fraton.

— Vi definitive malfermis al mi la okulojn, — ekkriis li. — Prave mi asertis ĉiam, ke vi estas la plej bona kaj saĝa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima.

Перейти на страницу:

Похожие книги