— Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin ĉi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li ĉiam petas min pri tio. Oni alportis por vi ŝuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraŭ rimarkis, ke viaj antaŭaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne sufiĉe vin okupas per tio ĉi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaŭ viaj manoj estas belaj … sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa.
Anna Sergéevna iris antaŭen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja leviĝis de l’ benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaŭ foriris, sed ne por provvesti la ŝuojn.
«Belaj piedoj, pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras … Nu, li genuos ĉe ili.»
Sed ŝi tuj ekhontis kaj ŝi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian ĉambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke ĉe li sidas sinjoro Bazarov.
— Eŭgeno! — balbutis Arkadio preskaŭ kun timo, — ĉu li estas ĉi tie jam longe?
— Ĵus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergéevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi.
«Eble hejme okazis ia malfeliĉo?» — pensis Arkadio, rapide trakuris la ŝtuparon kaj larĝe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviliĝis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antaŭe, sed iom malgrasiĝinta vizaĝo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun ĉapo sur la kapo, li sidis ĉe la fenestra breto; li ne leviĝis eĉ tiam, kiam Arkadio kun laŭta ekkrio sin ĵetis al lia kolo.
— Jen surprizo! Kio alkondukas vin ĉi tien? — ripetis li, paŝante en la ĉambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li ĝojas. — Ĉe ni ĉio estas en ordo, ĉiuj fartas bone, ĉu ne vere?
— Ĉio estas ĉe vi en ordo, sed ne ĉiuj estas sanaj, — respondis Bazarov. — Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da «kvas»[89]
, sidigu kaj aŭskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en sufiĉe fortaj esprimoj.Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ. Arkadio tre ekmiris, eĉ ĉagreniĝis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, ĉu efektive la vundo de lia onklo ne estas danĝera, kaj ricevinte la respondon, ke ĝi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaŭ komprenis lin.
— Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub feŭda tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj, — tiel finis Bazarov sian rakonton, — kaj survoje mi turnis ĉi tien … por ĉion ĉi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsaĝaĵo. Ne, mi venis ĉi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaŭ kelke da tagoj … Sed mi ekdeziris ankoraŭ unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita.
— Mi esperas, ke ĉi tiuj vortoj ne koncernas min, — respondis Arkadio kun maltrankvilo; — mi esperas, ke vi ne intencas disiĝi
Bazarov fikse, preskaŭ penetre, ekrigardis lin.
— Ĉu tio vere tiel ĉagrenus vin? Ŝajnas al mi, ke
— Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergéevna?
— Ĉu ne por ili vi venis ĉi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimanĉaj lernejoj? Ĉu vi ne amas ŝin? Aŭ eble jam venis por vi tempo esti modesta?
— Eŭgeno, vi scias, mi ĉiam estis malkaŝa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras.
— Hm! Nova vorto, — rimarkis Bazarov duonvoĉe. — Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disiĝi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian.
— Eŭgeno …
— Mia kara, la malfeliĉo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, ĉu ni ne devus adiaŭi unu la alian? De l’ momento, kiam mi venis ĉi tien, mi sentas min abomene, kvazaŭ mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la ĉevalojn.
— Kion vi diras! Tio estas ne ebla!
— Kial?
— Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado neĝentila al Anna Sergéevna, kiu nepre deziros vin vidi.
— En tiu ĉi punkto vi eraras.
— Kontraŭe, mi estas certa, ke mi estas prava, — rediris Arkadio. — Sed kial vi ŝajnigas? Se ni jam tuŝis la aferon, ĉu ne pro ŝi vi venis ĉi tien?
— Eble, tamen vi eraras.
Sed Arkadio estis prava. Anna Sergéevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov ŝanĝis la vestojn: lia nova kostumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tuŝi en la valizo, por elpreni ĝin.