Читаем Patroj kaj filoj полностью

Sinjorino Odincóv akceptis lin ne en tiu ĉambro, kie li tiel neatendite deklaris al ŝi sian amon, sed en la salono. Ŝi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed ŝia vizaĝo havis nevole streĉitan esprimon.

— Anna Sergéevna, — rapidis diri Bazarov, — antaŭ ĉio mi devas vin trankviligi. Antaŭ vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaŭ la aliaj forgesis liajn malsaĝaĵojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estaĵo, tamen vi devas konsenti, ke malĝoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno.

Anna Sergéevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu ĵus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis ŝian vizaĝon. Ŝi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.

— «Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan»[90], — diris ŝi; — tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaŭ … iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antaŭe. Tio estis sonĝo, ĉu ne vere? Kaj kiu rememoras la sonĝojn?

— Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento.

— Ĉu vere? Estas al mi tre agrable aŭdi tion.

Tiel diris Anna Sergéevna, tiel diris Bazarov; ili ambaŭ kredis, ke ili diras la veron. Ĉu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la aŭtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaŭ ili plene kredis unu al la alia.

Anna Sergéevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaŭ komencis rakonti al ŝi sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ, sed detenis lin la penso, ke ŝi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al ŝi, ke la tutan tempon li laboris.

— Kaj mi, — rediris Anna Sergéevna, — komence mi havis la spleen’on[91]! Dio scias kial; mi eĉ intencis forveturi eksterlandon, imagu! … Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaiĉ, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo.

— Kia estas ĉi tiu rolo, permesu demandi vin.

— La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas. Ĉu vi scias, ke antaŭe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaiĉ; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkiĝis, ke li estas inteligenta … Kaj, la ĉefa afero, li estas juna, juna … ne kiel mi kaj vi, Eŭgeno Vasiliĉ.

— Ĉu li ĉiam ankoraŭ estas konfuzita en via ĉeesto?

— Ĉu … — komencis Anna Sergéevna kaj pripensinte iom, aldonis: — Nun li fariĝis pli konfidema, li parolas kun mi. Antaŭe li evitis min. Cetere, ankaŭ mi ne serĉis lian societon. Li estas pli amika kun Katja.

Bazarov malpacienciĝis. «La virino ne povas ne ruzi!» — pensis li.

— Vi diras, ke li evitis vin, — diris li kun malvarma rideto, — sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto?

— Kiel? ankaŭ li? — nevole ekkriis Anna Sergéevna.

— Ankaŭ li, — ripetis Bazarov kun humila saluto. — Ĉu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novaĵon?

Anna Sergéevna mallevis la okulojn.

— Vi eraras, Eŭgeno Vasiliĉ.

— Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio. «Vi ne ruzu plu», — diris li al si.

— Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaŭ tie ĉi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo.

— Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergéevna.

— Kial? — rediris Anna Sergéevna, kaj ŝi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Ŝi ne estis tute trankvila en la ĉeesto de Bazarov, kvankam ŝi diris al li kaj certigis sin mem, ke ĉio estas forgesita. Interŝanĝante kun li plej simplajn parolojn, eĉ ŝercante kun li, ŝi sentis iom da timo. Same sur vaporŝipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaŭ sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur ĉiuj vizaĝoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta danĝero.

La interparolo de Anna Sergéevna kun Bazarov daŭris ne longe. Ŝi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.

— Kie estas Arkadio Nikolaiĉ? — demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaŭ pli ol unu horo, ŝi sendis serĉi lin.

Ne baldaŭ oni trovis lin: li sin kaŝis en la densaĵo de la ĝardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malĝojaj. Li sciis, ke Anna Sergéevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis ĵaluzon, kiel iam; kontraŭe, lia vizaĝo pli kaj pli sereniĝis; ŝajnis, ke li miras pro io, ĝojas kaj decidiĝis al io.

XXVI

Перейти на страницу:

Похожие книги