Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Ĉu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu … kun vi gaje estas paroli … oni paŝas kvazaŭ sur la rando de senfundaĵo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuraĝo, oni ne scias de kie. Restu.

— Mi dankas por la invito, Anna Sergéevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed ŝajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fiŝoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaŭ ili devas fali en la akvon; permesu ankaŭ al mi profundiĝi en mia elemento.

Sinjorino Odincóv ekrigardis Bazarovon. Maldolĉa rideto skuis ŝian palan vizaĝon. «Li amis min!» pensis ŝi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.

Sed ankaŭ li komprenis ŝin.

— Ne! — diris li kaj reiris unu paŝon. — Mi estas mizera homo, sed ĝis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaŭ kaj fartu bone.

— Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian, — diris Anna Sergéevna kun nevola movo.

— Kio ne okazas en la mondo! — respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.


— Vi do decidis fari al vi neston? — diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kaŭrante antaŭ sia kofro. — Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Aŭ eble tio surprizis ankaŭ vin mem?

— Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiaŭis vin, — respondis Arkadio; — sed kial vi mem ruzas kaj diras: «bona ideo», kvazaŭ mi ne konus vian opinion pri edziĝo?

— Eh, mia kara amiko, — respondis Bazarov, — kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi ĝin per io ajn, nur por ke ne restu en ĝi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi ĉiam havis pri Katerino Sergéevna. Ekzistas fraŭlinoj, kiujn nur tial oni opinias saĝaj, ke ili saĝe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel ŝi ĝin akiros, ke ankaŭ vi estos ŝia humila servanto; sed tio estas tute en ordo. — Li brufermis la kofron kaj leviĝis de la planko. — Kaj nun mi ripetas al vi por la adiaŭo … (Ĉar senutile estus trompi unu la alian, ni disiĝas por ĉiam, kaj vi mem sentas tion…), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolĉa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravaĉon, nek malicon; anstataŭe vi havas junan kuraĝon kaj junan fajron; por nia afero tio ne taŭgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur ĝis nobla rezignacio aŭ ĝis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo ruĝigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraŭ tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou[92], kiel diras mia patro.

— Ĉu vi adiaŭas min por ĉiam, Eŭgeno? — malĝoje demandis lin Arkadio, — kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?

Bazarov gratis sian nukon.

— Mi havas, Arkadio, ankaŭ aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, ĉar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edziĝu: plej baldaŭ, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos saĝaj jam tial, ke ili naskiĝos ĝustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la ĉevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo … Mi jam ĉiujn adiaŭis … Arkadio, ĉu ni ĉirkaŭprenos unu la alian?

Arkadio sin ĵetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj ŝprucis el liaj okuloj.

— Jen la juneco! — diris trankvile Bazarov. — Mi multon esperas de Katerino Sergéevna. Vi vidos, kiel rapide ŝi konsolos vin!

— Adiaŭ, frato! — diris li al Arkadio, jam sidiĝinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: — Jen modelo por vi!

— Kion tio signifas? — demandis Arkadio.

— Kion? Ĉu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Ĉu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu ŝatas la familian vivon! Imitu ĝin! … Adiaŭ, signor[93]!

La veturilo ekkrakis kaj forruliĝis.

Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al ŝi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petroviĉ. Anna Sergéevna ne volis ĝeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Ŝi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novaĵo pri la estonta edziĝo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergéevna timis, ke la spektaklo de ilia feliĉo ŝajnos al ŝi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis ŝin; ĝi interesis ŝin, fine kortuŝis. Anna Sergéevna ĝojis kaj samtempe malĝojis pro tio. «Ŝajnas, ke Bazarov estas prava, — pensis ŝi. — La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo …»

Перейти на страницу:

Похожие книги