— Infanoj, — diris ŝi voĉe, — ĉu la amo estas afekta sento?
Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis ŝin. Ili evitis ŝin; la interparolo, nevole aŭdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergéevna baldaŭ trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por ŝi: ŝi mem trankviliĝis.
XXVII
La reveno de Bazarov tiom pli ĝojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis ĝin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivánoviĉ komparis ŝin kun «perdrikino»; la malgranda trenaĵo de ŝia mallonga kaftano efektive faris ŝin simila al birdo. Vasilij Ivánoviĉ mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aŭ preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaŭ provante, ĉu ĝi estas bone ŝraŭbita, kaj subite larĝe malfermis la buŝon, ridante senbrue.
— Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo, — diris al li Bazarov; — mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas.
— Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin! — respondis Vasilij Ivánoviĉ.
Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antaŭe, en sian kabineton, li preskaŭ sin kaŝis de li kaj la edzinon li detenis de ĉiu superflua esprimo de ŝiaj amaj sentoj. «Ni, mia maljuna», diris li al ŝi, «dum la unua gastado de Enjuŝka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj.» Arina Vlasievna konsentis kun la edzo, sed ŝi ne multe gajnis, ĉar ŝi vidis la filon nur ĉe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. «Enjuŝenka!» iafoje diras ŝi al li kaj Eŭgeno ne havas ankoraŭ la tempon sin turni, kiam ŝi jam turnas la laĉojn de sia triksaketo kaj murmuretas: «Nenio, tio estas nenio!» kaj poste ŝi iras al Vasilij Ivánoviĉ kaj apoginte la vangon sur la mano: «Kiel ni povas ekscii, kion Enjuŝa preferus hodiaŭ por la tagmanĝo, barĉon aŭ ŝĉi[94]
?» — «Kial vi mem ne demandis lin?» — «Mi timas tedi lin.»Cetere, Bazarov mem baldaŭ ĉesis sin ŝlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstataŭita de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en ĉiuj liaj movoj; eĉ lia paŝmaniero, firma kaj rapide kuraĝa, ŝanĝiĝis. Li ĉesis promeni sola kaj komencis serĉi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma ĝardeno kun Vasilij Ivánoviĉ kaj fumis kun li la pipon «de la silento»; foje li eĉ demandis pri la patro Alekso. Komence ĉi tiu ŝanĝo ĝojigis lian patron, sed lia ĝojo ne estis longedaŭra. «Enjuŝa ĉagrenas min», li plendis konfidencie al la edzino, «li ne estas malkontenta aŭ kolera, mi eĉ preferus tion, sed li estas ĉagrenita, malĝoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasiĝas, la koloro de lia vizaĝo estas malbona.» — «Dio Sinjoro!» murmuretis la maljunulino, «mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos.» Vasilij Ivánoviĉ provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio…
Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, ŝteliras al io, li kolere diris al li: «Vi kvazaŭ paŝas ĉirkaŭ mi sur la fingroj. Ĉi tiu maniero estas ankoraŭ pli malbona, ol la antaŭa.» — «Nenio, mi nenion!…» — rapide respondis la malfeliĉa Vasilij Ivánoviĉ. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivánoviĉ ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: «Hieraŭ, pasante preter la ĉirkaŭbaro, mi aŭdis kiel la buboj anstataŭ ia malnova kanto, krias: „Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro“ … jen via progreso.»
Iafoje Bazarov iris en la vilaĝon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: «Nu», diris li al li, «prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komenciĝos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la leĝojn.» La kamparano aŭ respondis nenion, aŭ diris vortojn, en la speco de jenaj: «Ni povas … efektive, ĉar … tio dependas …»
— Vi klarigu al mi, kio estas via
— Tio estas la tero, kiu staras sur tri fiŝoj, — klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, — kaj super nia
Aŭdinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la ŝultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen.
— Pri kio li parolis? — demandis la lastan alia kamparano de meza aĝo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. — Pri la ŝuldata farmpago?
— Pri kia farmpago, mia amiko! — respondis la unua, kaj en lia voĉo ne estis plu aŭdebla patriarka bonkoreco, sed kontraŭe malestima severeco, — li babilis kun mi, ĉar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, ĉu ili komprenas ion?