Читаем Patroj kaj filoj полностью

Patroj kaj filoj

Ĉi tiu eldono laŭeble sekvas la originalan tekston de Kabe laŭ la eldono de la jaro 1909ª. Estas forigitaj diversaj ŝanĝoj fare de postaj redaktoroj.

Ivan Turgenev

Русская классическая проза18+

Patroj kaj filoj
<empty-line></empty-line>
Romano de <emphasis>I. S. Turgenev</emphasis>

Tradukis Kabe
<empty-line></empty-line>

[Dediĉita al la memoro pri Besariono Belinskij]

I

— Nu, Petro? Vi vidas ankoraŭ nenion? — demandis la 20-an de majo de l’ jaro 1859 viro ĉirkaŭ kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita ŝtofo, elirante sen ĉapo sur la malaltan peronon de gastejo ĉe la ŝoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.

Ĉe la servisto ĉio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, ĉio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:

— Nenion, absolute nenion!

— Nenion? — diris la mastro.

— Nenion absolute! — ripetis la servisto.

La sinjoro eksopiris kaj sidiĝis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite ĉirkaŭrigardante.

Oni nomas lin Nikolao Petroviĉ[1] Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aŭ farmbienon de du mil «desiatinoj»[2], kiel li nomas ĝin de l’ tempo, kiam li aranĝis siajn rilatojn kun la kamparanoj laŭ la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l’ jaro 1812, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, griziĝis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis sufiĉe gravan rolon dank’ al sia rango. Nikolao Petroviĉ naskiĝis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli aĝa frato Paŭlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme ĝis la aĝo de dek kvar jaroj, ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita fraŭlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino — Agatokleo Kuzmíniŝna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l’ superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la preĝejo unua proksimiĝis al la kruco, parolis laŭte kaj multe, etendis ĉiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, — unuvorte vivis plene por sia plezuro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сочинения
Сочинения

Иммануил Кант – самый влиятельный философ Европы, создатель грандиозной метафизической системы, основоположник немецкой классической философии.Книга содержит три фундаментальные работы Канта, затрагивающие философскую, эстетическую и нравственную проблематику.В «Критике способности суждения» Кант разрабатывает вопросы, посвященные сущности искусства, исследует темы прекрасного и возвышенного, изучает феномен творческой деятельности.«Критика чистого разума» является основополагающей работой Канта, ставшей поворотным событием в истории философской мысли.Труд «Основы метафизики нравственности» включает исследование, посвященное основным вопросам этики.Знакомство с наследием Канта является общеобязательным для людей, осваивающих гуманитарные, обществоведческие и технические специальности.

Иммануил Кант

Философия / Проза / Классическая проза ХIX века / Русская классическая проза / Прочая справочная литература / Образование и наука / Словари и Энциклопедии