Ĉapitro I. Sur la montoj de Arizono
Mi estas nun tre maljuna viro: ĝuste kiomaĝa mi ne scias. Eble mi estas centjara, eble pli: sed mi ne povas diri, neniam mi maljuniĝis kiel aliaj homoj, kaj nenian infanaĝon mi memoras. Laŭ mia memoro ĉiam mi estis viro — viro proksimume tridekjara. Mi aspektas nun, kiel mi aspektis antaŭ pli ol kvardek jaroj, kaj tamen mi sentas, ke ne ĉiam mi povos vivi, ke en iu tago mi mortos laŭ la vera morto, kiun sekvas nenia reviviĝo.
Mi ne scias, kial mi timas la morton, mi, kiu dufoje mortis kaj ankoraŭ vivas: tamen mi sentas pri ĝi saman timegon kiel vi, kiu neniam mortis; kaj verŝajne pro tiu timego pri morto mi estas tiel konvinkita pri mia mortonteco.
Kaj pro tiu konvinko mi decidis skribi la historion pri la interesaj periodoj de mia vivo kaj de mia morto. Mi ne povas klarigi la fenomenojn; mi povas nur ĉi tie skribi, per vortoj de ordinara aventuristo, kronikon pri la strangaj okazaĵoj, kiujn mi travivis dum la dek jaroj, kiam mia morta korpo kuŝis netrovita en kaverno de Arizono.
Neniam mi rakontis pri tio, kaj neniu homo vidos ĉi manuskripton ĝis post kiam mi iros al la eterneco. Mi scias, ke ordinara homa menso ne kredas, se ĝi ne komprenas, tial mi ne intencas esti piloriata de la publiko, de la pastroj kaj de la prespotenculoj, kaj montrata kiel kolosa mensoganto, kiam mi ja diras nur simplajn verojn, kiujn iam la scienco konstatos. Eble la ideoj lernitaj sur Marso, kaj la scio, kiun mi povas kroniki ĉi tie, helpos al pli frua kompreno pri la misteroj de nia fratina planedo: misteroj viaj, ne plu misteraj por mi.
Mia nomo estas Johano Carter; oni pli bone konas min kiel Kapitanon Jack Carter el Virginio. Je la fino de la usona interna milito mi trovis min posedanto de kelkcentmil dolaroj (Konfederaciaj) kaj rango de kavaleria kapitano en armeo ne plu ekzistanta. Sen mastro, sen mono; kaj mia sola vivrimedo, la militado, ne plu bezonata.
Mi decidis haki vojon sudokcidenten kaj rebonigi mian sorton, serĉante oron.
Dum preskaŭ unu jaro mi esploris kun alia Konfederacia oficiro, Kapitano James K. Powell el Richmond. Ni estis tre bonŝancaj; en la vintro de 1865, post multaj severaj travivaĵoj, ni trovis rimarkindan kvarcan vejnon, pli riĉan ol ni kuraĝis eĉ imagi. Powell, mina inĝeniero laŭ eduko, diris, ke ni malkaŝis mineralon de valoro superanta unu milionon da dolaroj.
Ĉar nia ilaro estis ege kruda, ni decidis, ke unu el ni devas reiri al civilizo, aĉeti la necesan maŝinaron kaj reveni kun sufiĉe da laboristoj por bone ekspluati la minon. Powell bone konis la regionon, kiel ankaŭ la mekanikajn bezonaĵojn, kaj ni decidis, ke plej bone li faros la vojaĝon. Ni konsentis, ke prefere mi gardu nian pretendon al la terpeco, okaze de la ebleco, ne tre granda, ke iu alia esploristo pretendaĉos ĝin.
Je la tria de marto, 1866, Powell kaj mi pakis liajn manĝaĵojn sur du el niaj ĉevaloj, kaj adiaŭinte min li ekiris sian vojon malsupren sur la montdeklivo al la valo, trans kiu iris la unua etapo de lia vojaĝo. La mateno de lia foriro estis bela, kiel kutime en Arizono. Mi povis vidi lin kaj liajn bestojn trovantaj sian vojon al la valo, kaj tiel dum la tuta mateno mi foje videtis ilin. Mia lasta rigardo estis je proksimume la tria posttagmeze, kiam li eniris la ombron de la montaro aliflanke de la valo.
Post eble duonhoro mi hazarde rigardis trans la valon, kaj kun surprizo rimarkis tri etajn punktojn en preskaŭ sama loko, kie lastfoje mi vidis mian amikon kaj liajn du ŝarĝbestojn. Mi ne kutimas turmenti min senkaŭze, sed ju pli mi penis konvinki min, ke ĉio bonas ĉe Powell, kaj ke la tri punktoj estas antilopoj aŭ sovaĝaj ĉevaloj, des malpli mi povis serenigi min.
Post kiam ni venis en la regionon, ni vidis neniun malamikan indianon, kaj tial iĝis ege sengardemaj, kaj kutimis priridi rakontojn pri la granda nombro da tiaj ŝtelistoj kaj iliaj mortigaj moroj kaj torturaj kutimoj al kaptitoj.
Powell, mi sciis, estas bone armita, kaj sperta batalanto kontraŭ indianoj; sed ankaŭ mi estis vivinta kaj batalinta dum multaj jaroj inter la Sioŭa raso de indianoj en la nordo, kaj mi sciis, ke li havos nur etan forton kontraŭ aro da sekvantoj tiaj. Fine mi ne plu povis toleri la necertecon, kaj armante min per du revolveroj kaj karabeno, mi fiksis al mi du zonojn da kartoĉoj kaj surĉevale eksekvis la vojon prenitan matene de Powell.
Tuj kiam mi atingis ebenan teron, mi plirapidigis mian ĉevalon, kaj tiel daŭris ĝis krepusko, kiam mi trovis la lokon, kie aliaj postsignoj aliĝis al tiu de Powell.
Ĉiuj tri estis postsignoj de senŝuaj ĉevaletoj, kaj la ĉevaletoj estis galopintaj.