Mi sekvis rapide, ĝis mallumiĝis, kiam mi devis atendi la lunleviĝon: do mi havis tempon por konsideri la saĝecon aŭ malsaĝecon de mia postsekvo. Eble estis, ke mi estis imaginta al mi neeblajn danĝerojn, kvazaŭ timema domedzino, kaj ke kiam mi atingos al Powell, li donos bonan priridon donace pro mia klopodo. Sed mi ne estas tipo trosentema, kaj la devosento ĉiam dum la vivo estis por mi ia fetiĉo; kio eble klarigas la honorojn ricevitajn de tri respublikoj, kaj la amikecon de potenca imperiestro, en kies servo mia glavo ofte estis sangruĝa.
Ĉirkaŭ la naŭa horo la luno sufiĉe brilis, kaj mi povis ekiri laŭ la spuroj sufiĉe rapide sur mia ĉevalo. Je noktomezo mi atingis la akvotruon, kie Powell intencis tendumi.
La loko estis senhoma, kun neniuj signoj de lastatempa homokupo. Interesis min rimarki, ke la spuroj de la postsekvantaj ĉevalrajdantoj (mi nun konvinkiĝis, ke tiaj ili estas) daŭris post tiuj de Powell.
Nun mi iĝis certa, ke la sekvantoj estas indianoj, kaj ke ili volas kapti Powell viva, por demona plezuro de torturo. Do mi rapidigis mian ĉevalon eĉ danĝere, esperante senespere, ke mi trafos la ruĝajn friponojn antaŭ ol ili atakos lin.
Subite mi aŭdis, malproksime antaŭ mi, neklaran sonon de du pafoj. Sciante ke nun, se iam, Powell bezonos min, mi kiel eble plej rapidigis mian ĉevalon supren sur la mallarĝa kaj malfacila montovojo. Dum proksimume mejlo mi aŭdis nenion plu, kaj subite la vojo larĝiĝis en malgrandan senkreskaĵan altebenaĵon apud la supro de la montpasejo. Ĵus mi estis pasinta tra mallarĝa superpendata kanjono, kiam mi eniris la ebenaĵon, kaj tio, kion mi vidis, plene konsternis min.
La etendaĵo ebena plene blankis pro indianaj tendoj, kaj kelkcento da ruĝaj batalantoj densĉirkaŭis iun objekton apud la centro. Ilia atento estis tiel fiksita al tiu punkto, ke min ili ne rimarkis, kaj facile mi povus reiri en la mallumon de la kanjono kaj forfuĝi kun plena sekureco.
La fakto, ke tia penso ne venis al mi antaŭ la posta tago, forigas ajnan pretendon al heroismo, kiun la rakonto pri ĉi tiu epizodo povus rajtigi al mi.
Kompreneble, mi bone divenis, ke Powell estas la punkto interesa al ili, sed ĉu la penso aŭ la ago venis unue, mi ne scias. Certe estas, ke senhezite mi eltiris miajn revolverojn, kaj ĉevalkure aliris la tutan indianaron, pafante rapide, kaj plenpulme hurlante. Estante tute sola, mi bone faris taktikon, ĉar la ruĝuloj, konvinkitaj, pro la surprizo, ke ne malpli ol regimento atakas ilin, sin turnis fuĝe por siaj arĉoj, sagoj, kaj pafiloj.
Tio, kion mi vidis pro ilia disiĝo, plenigis min de timo kaj kolero. En la klaraj lunradioj de Arizono kuŝis Powell; lia korpo estis plena de indianaj sagoj. Mi certis, ke li jam mortis, sed mi tiel rapidis, por savi lian korpon de indiana mutilado, kiel mi farus por savi la viron mem de morto. Apude preterrajdante lin, mi klinis min, kaj kaptante lian kartoĉzonon tiris lin sur la interŝultron de mia ĉevalo. Unu rigardo malantaŭen sufiĉis por konvinki min, ke reiro laŭ la sama vojo estus pli danĝera ol daŭrigo trans la altebenaĵo. Mi spronis mian kompatindan beston, kaj kurigis ĝin al la pasejo kiun mi povis vidi aliflanke.
Nun la indianoj jam estis konstatintaj, ke mi solas, kaj iliaj malbenoj, sagoj kaj kugletoj eksekvis min; sed la lunlumo lasis nur la malbenojn atingi min. Mia ĉevalo, konante la lokon pli bone ol mi, eniris vojon kondukanta al la supro de la montaro, evitante la pasejon kiun mi vidis; kaj al tio, verŝajne, mi ŝuldas ne nur mian vivon, sed ankaŭ la rimarkindajn travivaĵojn kaj aventurojn de la postaj dek jaroj.
Mi konstatis, ke mi trafis malĝustan vojon, kiam la hurloj de la persekutantaj sovaĝuloj malfortiĝadis maldekstre de mi. Tiam mi sciis, ke ili iris maldekstren preter la ŝiritaj rokoj ĉe la rando de la ebenaĵo, dum la ĉevalo kondukis min dekstren, kaj efektive, haltante momenton, mi povis vidi ilin malaperantaj ĉirkaŭ apuda monto. Mi sciis, ke ili baldaŭ konstatos sian eraron, kaj retrovos la ĝustan spuron post mi.
Mi iris pluen je mallonga distanco, kaj trovis bonan voĵeton ĉirkaŭ alta klifo. La klifo altiĝis dekstre de mi je kelkcent metroj, kaj maldekstre, perpendikle malsupren, iris rokplena kanjoneto. La voĵeton mi sekvis dum eta tempo, ĝis subite ĝi kondukis dekstren al faŭko de kaverno, kie ĝi finiĝis.
Nun jam estis mateno, kaj, laŭkutime en Arizono, plena taglumo venis subite kaj senaverte. Deĉevaliĝinte, mi kuŝigis Powell sur la teron. Plej zorga esploro tamen rivelis neniun signon de vivo. Mi aplikis diversajn rimedojn, kaj longe klopodis pri li, malgraŭ mia interna konvinko, ke li estas morta.
Powell estis viro tre amata de mi: li estis ĉiel vireca, ĉiel ĝentlemana, fidela kaj vera amiko: kun sentoj kiel eble plej ĉagrenaj mi ĉesigis la klopodojn pri li.