”En tiu momento el la nigro de la tura ĉambro venis eklumo, kaj tie staris Sarkoja. Ŝiaj brilantaj okuloj estis direktataj al mia patrino en freneza malŝatego. La fluego de insultoj, kiujn ŝi elverŝis, igis mian junan koron malvarma de timego. Estis evidente, ke ŝi aŭskultis la tutan historion, kaj ke ŝi ion suspektis jam de longe pro la ĉiunoktaj forestoj de mia patrino, kaj hodiaŭ nokte sekvis ŝin ĝis nia ejo.”
”Unu aferon ŝi ne aŭdis kaj ne sciis — la flustritan nomon de mia patro. Tio evidentiĝis pro ŝia postulado, ke mia patrino malkaŝu la nomon de sia kunpekinto. Sed ĉiuj minacoj de Sarkoja ne povis eltiri de mia patrino lian nomon, kaj por evitigi al mi torturon, mia patrino mensogis, dirante, ke nur ŝi konas lian nomon kaj neniam ŝi diros ĝin eĉ al la propra infano.”
”Ĵetinte kelkajn lastajn malbenojn, Sarkoja forrapidis por raporti al Tal Hajus sian eltrovon. Mia patrino, volvinte min per la silkoj kaj peltoj de siaj noktaj kovraĵoj, tiel ke mi apenaŭ estis videbla, malsupreniris al la stratoj kaj kuregis al la periferio de la civito, al la vojo kondukanta suden, laŭ direkto al la viro kies protekton ŝi ne povis pretendi, kies vizaĝon tamen ŝi volis unufoje ankoraŭ vidi antaŭ ol morti.”
”Kiam ni alproksimiĝis al la suda limo de la civito, venis al ni sono transe de la muska ebenaĵo, el la direkto de la sola trairejo tra la montoj, kiu kondukis al la pordegoj, la trairejo, tra kiu karavanoj el ĉiuj direktoj eniras la civiton. La sonoj estis pro la fajfkriado de la toatoj kaj la gruntado de la zitidaroj, kun kelkfoje tintado de armiloj, kiu anoncis la alproksimiĝon de militistaro. La ĉefa penso en ŝia menso estis, ke jen estas mia patro, revenanta de sia ekspedicio, sed pro la konata ruzeco de la Tarkanoj ŝi juĝis plej prudente ne kure aliri por saluti lin.”
”Retirante sin en la ombrojn de pordo, ŝi atendis la alvenon de la kavalkado, kiu baldaŭ eniris la avenuon, disiĝante kaj plenigante la vojon inter la muroj. Dum la kapo de la procesio preterpasis nin, la malpli granda luno aperis post la superpendantaj tegmentoj, kaj heligis la scenon per la tuta brilo de sia mirinda lumo. Mia patrino ankoraŭ pli multe retiris sin en la amikajn ombrojn, kaj el sia kaŝejo vidis, ke la ekspedicio ne estas tiu de mia patro; ĝi estis la revenanta karavano, portanta la junajn Tarkanojn. Tuj ŝi formis sian planon, kaj kiam granda ĉaro svingiĝis proksime de nia kaŝejo, ŝi glitigis sin sur la trenatan vostotabulon, kaŭris en la ombro de la altaj flankoj, kaj premis min al sia brusto, en ama paroksismo.”
”Ŝi sciis, kion mi ne sciis, ke neniam denove post tiu nokto ŝi tenos min al sia brusto, kaj neniam, verŝajne, ni denove vidos unu la alian.”
”Kiam ni atingis la placon, en la ĝenerala konfuzo ŝi enmiksis min inter la aliajn infanojn, kies dumvojaĝaj gardantoj nun libere povis forlasi sian respondecon. Oni gregigis nin en unu granda ĉambro, kaj virinoj, kiuj ne estis kun la ekspedicio nutris nin. La postan tagon oni disdonis nin inter la sekvantaroj de la ĉefuloj.”
”Neniam post tiu nokto mi vidis mian patrinon. Tal Hajus enkarcerigis ŝin. Ĉiamaniere, ankaŭ per la plej terura kaj hontiga torturo, oni penis ŝiri el ŝi la nomon de mia patro. Sed ŝi restis fidela kaj lojala, kaj fine mortis inter la ridegado de Tal Hajus kaj liaj ĉefuloj, dum nepriskribebla torturo.”
”Mi poste eksciis, ke ŝi diris al ili, ke ŝi mortigis min por evitigi al mi similan morton sub iliaj manoj, kaj ĵetis mian korpon al la blankaj simioj. Nur Sarkoja malkredis ŝin, kaj mi sentas ĝis hodiaŭ, ke ŝi suspektas mian originon, kaj tamen ne kuraĝas malkaŝigi min, almenaŭ nun, ĉar ŝi certe divenas ankaŭ la nomon de mia patro.
”Kiam li revenis de sia ekspedicio kaj aŭdis la historion pri la sorto de mia patrino el la buŝo de Tal Hajus mem, mi ĉeestis. Mi povis vidi, ke neniam eĉ per tremeto de muskolo li montris la plej etan emocion; kaj li ne ridis, kiam Tal Hajus ĝoje rakontis pri ŝia agonio. De tiu momento li iĝis pli kruela ol la plej kruelaj homoj, kaj mi atendas la tagon, kiam li atingos sian celon, kaj tretos la kadavron de Tal Hajus. Mi estas tiel certa, ke li atendas la okazon por venĝegi sin, ankaŭ ke lia amo estas tiel forta en lia brusto, kiel kiam ĝi unue transformis lin antaŭ kvardek jaroj, kiel mi estas, ke ni sidas tie ĉi sur la rando de la praoceano, dum saĝaj homoj dormas, Johano Carter.”
”Kaj via patro, Solla, ĉu li estas inter ni ĉiuj nun?” mi demandis.
”Jes,” ŝi respondis, ”sed li ne scias, kiu mi estas. kaj li ne scias, kiu perfidis mian patrinon al Tal Hajus. Mi sola scias la nomon de mia patro, kaj nur mi kaj Tal Hajus kaj Sarkoja scias, ke ŝi estas tiu, kiu portis la rakonton destinontan morton kaj torturon al lia amatino.”
Dum kelkaj momentoj ni sidis silentaj, ŝi, absorbita de pensoj pri sia terura pasinteco, kaj mi, kompatante la homojn kondamnitajn pro la senkoraj moroj de sia raso al senamaj vivoj de kruelemo. Baldaŭ ŝi parolis.