”Johano Carter, se iam vera homo paŝis sur la malvarma, mortinta brusto de Barsumo, vi estas tia. Mi scias, ke mi povas fidi vin, kaj ĉar la scio eble povos iun tagon helpi al vi, aŭ al li, aŭ al Deja Toris, aŭ al mi, mi diros al vi la nomon de mia patro, kaj ne ordonos ligon aŭ kondiĉojn al via lango. Kiam venos la oportuna horo, parolu la veron, se tiel ŝajnos al vi plej bone. Mi fidas al vi, ĉar laŭ mia scio vi ne estas dotita de tiu terura trajto, la konstanta kaj senescepta verdiremo, mi scias, ke vi povus mensogi kiel vera ĝentlemano de Virginio, se tiel vi povus evitigi al aliaj doloron aŭ suferon. La nomo de mia patro estas Tars Tarkas.”
Ĉapitro XVI. Ni planas forkuri
La cetero de nia vojaĝo al Tark estis seneventa. Dum dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn, kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.
Kiam ni proksimiĝis al ili, oni sendis militiston antaŭen kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de ruĝMarsanaj militistoj, ni proksimiĝis kiel eble plej proksime kaj kamploĝis ĝis mallumiĝo. Tiam ni malrapide aliris la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj larĝaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj, silente kaj sinkaŝeme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte, kaj duafoje tuta nokto, ĉar kiam la suno montris sin, ni nur ĵus forlasis la altmurajn kampojn.
Ĉar ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn de la pejzaĝo, montranta ĉirkaŭmuritajn kampojn kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufiĉe similajn al niaj Teraj farmbienoj. Troviĝis multaj arboj, orde aranĝitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la enfermaĵoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ĉeeston per fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn, sovaĝajn bestojn kaj la pli sovaĝajn homojn.
Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la interkruciĝo de nia vojo kun la larĝa, blanka vojo kiu tratranĉas ĉiun kulturitan regionon laŭlonge, ĝuste je ĝia centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, ĉar, kiam mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj freneze forkuris laŭ la vojo, por fine suprengrimpi apudan muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn, kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus.
Eĉ ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Ŝi sendis al mi neniun komunikaĵon por diri, ke mi estos bonvena al ŝia ĉaro, kaj mia malsaĝa fiero malhelpis min fari ian alproksimiĝon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu viro al la virinoj ekzistas laŭ inversa proporcio je lia braveco inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro, kiu povas sentime alrigardi milon da veraj danĝeroj, sidas kaŝante sin en la ombroj, kiel timplena infano.
Ĝuste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj ŝtelis eĉ la nomon.
La hordoj de Tark laŭnombre estas proksimume tridek mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ĉiu komunumo havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn ĉefojn, sed ĉiuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de Tark. La civito Tark estas ĉefsidejo de kvin el la komunumoj, la ĉefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus pretendas.
Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.
Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis, ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.
Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj.
Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi.