Читаем Princino de Marso полностью

La ebenaĵo antaŭ la civito iĝis vera buĉejo, antaŭ ol la lasta ano de Zodanga cedis sin, sed fine la mortigado ĉesis, la kaptitojn oni retroen marŝigis al Heliumo, kaj ni eniris la pordegojn de la pli granda civito kiel venkintaj herooj.

Kiel du linioj flanke de la larĝaj avenuoj dense staris virinoj kaj infanoj, kaj kelkaj viroj, kies devoj necesigis ilian ĉeeston en la civito dum la batalado. Senĉesa aplaŭdo salutis nin, kaj oni ŝutis al ni donace ornamaĵojn de oro, plateno kaj arĝento. Miaj sovaĝaj Tarkanoj elvokis la plej grandan entuziasmon; neniam antaŭe okazis, ke verdaj militistoj trairis la pordojn de Heliumo, kaj la ruĝMarsanoj ĝojis, ke nun ili venas kiel amikoj kaj aliancanoj.

Laŭte oni elkriis mian nomon, atestante, ke en Heliumo oni jam scias pri miaj modestaj servoj al Deja Toris.

Kiam ni alproksimiĝis al la belega palaco, aro da oficiroj renkontis nin kaj petis, ke Tars Tarkas kun siaj jedoj, kaj la jedakoj de liaj aliancanoj kun siaj jedoj, kune kun mi, deiĝu de siaj toatoj, kaj akompanu ilin por ricevi de Tardos Mors la esprimon de lia dankemo pro niaj servoj. Supre de la granda ŝtuparo, kiu kondukis al la ĉefpordego de la palaco, staris la reĝa aro, kaj kiam ni atingis la malsuprajn ŝtupojn, unu el ili venis por renkonti nin. Li estis preskaŭ perfekta specimeno de vireco: altkreska, rektstatura kiel sago, kun belegaj muskoloj, kaj kun mieno de denaska reganto super la homoj.

Mi komprenis tuj, ke li estas Tardos Mors, Jedako de Heliumio.

La unua ano de nia aro, kiun li renkontis, estis Tars Tarkas, kaj liaj unuaj vortoj por ĉiam sigelis la novan amikecon inter la du popoloj. ”Estas ja granda honoro por Tardos Mors renkonti la plej grandan militiston sur Barsumo, sed ankoraŭ pli granda estas por li la honoro, meti sian manon sur la ŝultron de amiko kaj aliancano.”

”Jedako de Heliumio,” respondis Tars Tarkas, ”estas destinite, ke viro el alia mondo instruu al la verdaj militistoj, kion signifas la amikeco; al li ni dankas pro tio, ke la Tarkaj hordoj povas kompreni vin, ke ili povas ĝuste taksi kaj reciproki la sentimentojn tiel bele esprimitajn.”

Nun Tardos Mors salutis aparte al ĉiu verda jedako kaj jedo, kaj al ĉiu diris vortojn de amikeco kaj ŝato.

Kiam li venis al mi li metis ambaŭ manojn sur miajn ŝultrojn. ”Estu bonvena, filo mia! Sufiĉe mi montras mian ŝaton al vi, donante al vi tutkore kaj ĝoje la plej altvaloran juvelon en tuta Heliumio, jes, kaj en tuta Barsumo.”

Poste oni prezentis nin al Mors Kajak, jedo de la pli malgranda Heliumo, la patro de Deja Toris. Li ŝajnis eĉ pli kortuŝita ol la patro pro la renkonto. Dekfoje li penis esprimi al mi sian dankemon, sed li sufokiĝis pro emocio kaj ne povis paroli. Malgraŭ tio, mi poste trovis, ke kiel feroca kaj sentima militisto li havas reputacion neordinaran eĉ sur la militema Barsumo. Kiel ĉiu Heliumiano li adoris sian filinon, kaj tio forte emociis lin, kiam li pensis pri la suferoj, de kiuj ŝi estas savita.

Ĉapitro XXVII. De ĝojo al morto

Dum dek tagoj oni regalis la hordojn de Tark kaj iliajn sovaĝajn aliancanojn. Poste, ŝargitaj de multekostaj donacoj kaj eskortataj de dek mil soldatoj de Heliumio sub komando de Mors Kajak, ili komencis sian reenvojaĝon al la propraj landoj. La jedo de la pli malgranda Heliumo, kun aro de nobeloj, akompanis ilin la tutan vojon al Tark, por sigeli eĉ pli firme la novan pacon kaj amikecon. Ankaŭ Solla estis akompananto de Tars Tarkas, kiu, antaŭ ĉiuj ĉefuloj, jam konfesis ŝin sia filino.

Tri semajnojn poste Mors Kajak kaj liaj oficiroj, kune kun Tars Tarkas kaj Solla, reiris al Heliumio, sur grandega aviadilo, sendita al Tark por alporti ilin por la ceremonio, kiu faros unu homon el Deja Toris kaj mi.

Dum naŭ jaroj mi servis en la konsilantaroj kaj batalis en la armeoj de Heliumio, kiel princo de la familio de Tardos Mors. Ŝajnis, ke neniam la popolo enuas, verŝante sur min honorojn, kaj neniu tago pasis, kiu ne alportis novan pruvon pri ilia amo al mia princino, la unika, la unusola Deja Toris.

En ora kovejo sur la tegmento de nia palaco kuŝis neĝblanka ovo. Dum preskaŭ kvin jaroj dek soldatoj el la jedaka gvardio konstante staris apud ĝi, kaj kiam mi estis en la civito, ĉiutage Deja Toris kaj mi staris manon en mano antaŭ nia sanktejo, pensante pri la estonteco, kiam la delikata ŝelo rompiĝos.

Neta en mia memoro estas la nokto, kiam ni sidis tie, babilante pri la romanca sorto, kiu kunligis niajn du vivojn, kaj pri la mirigaĵo venonta por pliintensigi nian feliĉon kaj plenumi niajn esperojn. En la malproksimo ni vidis la brilblankan lumon de alvenonta aviadilo, sed neniel ni atribuis grandan signifon al vidindaĵo tiel ordinara.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сердце дракона. Том 10
Сердце дракона. Том 10

Он пережил войну за трон родного государства. Он сражался с монстрами и врагами, от одного имени которых дрожали души целых поколений. Он прошел сквозь Море Песка, отыскал мифический город и стал свидетелем разрушения осколков древней цивилизации. Теперь же путь привел его в Даанатан, столицу Империи, в обитель сильнейших воинов. Здесь он ищет знания. Он ищет силу. Он ищет Страну Бессмертных.Ведь все это ради цели. Цели, достойной того, чтобы тысячи лет о ней пели барды, и веками слагали истории за вечерним костром. И чтобы достигнуть этой цели, он пойдет хоть против целого мира.Даже если против него выступит армия – его меч не дрогнет. Даже если император отправит легионы – его шаг не замедлится. Даже если демоны и боги, герои и враги, объединятся против него, то не согнут его железной воли.Его зовут Хаджар и он идет следом за зовом его драконьего сердца.

Кирилл Сергеевич Клеванский

Фантастика / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Героическая фантастика / Фэнтези