Li ne atendis por min demandi, kaj tuj pluraj gvardianoj kuregis al la plej proksima doko; malgraŭ la jama maldenseco de la aero ili sukcesis venigi al la palaca tegmento la plej rapidan unuopulan aviadilon, kiun sur Barsumo oni iam konstruis.
Kisinte dekfoje mian amatinon, kaj ordoninte al Ula, kiu volis sekvi min, ke ĝi restu kaj gardu ŝin, mi saltis, laŭ mia malnova facilmoveco kaj forteco, al la altaj remparoj de la palaco. Post momento mi estis vojaĝanta al la celo de ĉiuj esperoj de Barsumo.
Mi devis flugi malalte por akiri sufiĉan aeron por spiri, sed mi elektis rektan vojon super la fundo de la mortinta maro, kaj tiel devis esti nur unu-du metrojn super la tero. Mi veturis laŭ rapideco preskaŭ malsaniga. La vizaĝo de Deja Toris restis ĉiam antaŭ mi. Mi konsciis, ke se ne renoviĝos la aerprovizo, ŝi falos en la finan komaon antaŭ la morto. Forĵetinte al la ventoj ĉian ornamaĵon, ĉian superfluaĵon, ĉion krom motoro kaj kompaso, kaj forlasinte ĉian singardemon, mi kuŝis surventre laŭlonge de la ferdeko, kun unu mano sur la gvidilo kaj la alia pusanta la rapidumilon al ĝia plejalto.
Unu horon antaŭ la mallumiĝo mi subite vidis la grandajn murojn de la atmosfera fabrikejo altantaj antaŭ mi. Mi subite frapiĝis al la tero kaj trovis min antaŭ la pordeto, kiu detenas la vivrimedojn de la loĝantaro de tuta planedo. Apud la pordo granda aro da viroj estis laborintaj por penetri la muregon, sed apenaŭ ili sukcesis fari cikatron sur la siliksimila surfaco, kaj nun ili plejparte kuŝis en la lasta dormo, nevekeblaj eĉ de aero. Kelkaj ankoraŭ estis konsciaj, kaj mi parolis al unu el ili.
”Se mi povos malfermi la pordojn, ĉu ekzistas viro kapabla funkciigi la motorojn?”
”Mi mem kapablas,” li respondis, ”se vi rapidos. Nur kelkajn momentojn mi povos elteni ankoraŭ. Ne utilas tamen. Ili ambaŭ mortis, kaj neniu alia sur Barsumo konas la sekreton de tiuj teruraj seruroj. Dum tri tagoj jam, viroj frenezaj pro timo amasiĝis ĉe tiu ĉi pordeto, vane provante solvi ĝian enigmon.”
Ne restis tempo por parolo. Jam mi iĝis tre malforta, kaj nur malfacile regis mian menson. Sed per fina penego, dum miaj genuoj cedis sub mi, mi ĵetegis la naŭ pensradiojn antaŭ min. La Marsano trenis sin al mia flanko, kaj en la silento de morto ni atendis kun la okuloj fiksitaj al la pordo.
Malrapide la pordo retiris sin. Mi provis leviĝi kaj sekvi, sed jam tro malfortis. ”Sekvu ĝin!” mi kriis al la alia, ”kaj se vi atingos la pumpejon liberigu ĉiujn pumpilojn. Nur tio povos ebligi por Barsumo la morgaŭan ekziston.”
Kuŝante en la sama loko mi sukcesis malfermi la duan pordon, poste la trian. Mi vidis, ke tiu, kiu portas la esperojn de tuta Barsumo, rampas malforte, sur manoj kaj genuoj, tra la lasta pordo. En tiu momento mi falis en la senkonscion.
Ĉapitro XXVIII. En la kaverno en Arizono
Kiam mi denove malfermis la okulojn, jam estis mallume.
Sur mi estis strangaj, rigidaj vestoj, kiuj pulvore falis de mi, kiam mi levigis. Mi palpis min de kapo al piedoj, kaj de kapo al piedoj trovis min vestita, malgraŭ tio, ke kiam mi falis senkonscia apud la pordo, mi estis tute nuda. Antaŭ miaj okuloj estis peceto de lunluma ĉielo, videbla tra neregula aperturo.
Dum mi palpis mian korpon, miaj fingroj kontaktiĝis kun poŝoj, kaj en unu el ili mi trovis ujeton da alumetoj.
Per la nebrila flamo de unu el ili mi povis vidi grandegan kavernon, kaj esplorante la fonon, mi trovis strangan, senmovan homfiguron, kurbiĝantan al malgranda stablo.
Kiam mi aliris ĝin, mi trovis mumisimilan kadavron de eta, maljuna virino, kun longaj nigraj haroj. Tio, super kio ŝi kurbiĝis, estis bruligilo por lignokarbo, sur kiu estis ronda kupra ujo enhavanta iom da verda pulvoro.
Malantaŭ ŝi, pendante de la plafono per felaj rimenoj, etendiĝante de unu flanko de la kaverno al la alia, estis vico da homaj skeletoj. De la rimeno, sur kiu ili pendis, alia rimeno kondukis ĝis la morta mano de la maljuna virineto; kiam mi tuŝis la rimenon, la skeletoj balanciĝis, farante susuron kiel sekfoliaro. Ĉio kune faris makabran vidaĵon, kaj ĝoje postlasante tiun groteskaĵon, mi forrapidis en la freŝan aeron.
Tio, kion mi vidis, kiam mi paŝis sur la malgrandan montrandon antaŭ la kaverno, mirigis kaj konsternis min. Nova ĉielo kaj nova pejzaĝo renkontis miajn okulojn.
La arĝentaj montoj en la malproksimo, la senmova luno en la ĉielo, la kaktoplena valo flube de mi, tiuj ne estis Marso. Apenaŭ mi povis kredi la okulojn, sed baldaŭ la vero konvinkis min. Mi rigardas al Arizono, de tiu sama rando, de kiu antaŭ dek jaroj mi sopire rigardis al Marso.
Mi metis mian vizaĝon en la manojn, kaj turnis min, malgaja kaj ĉagrenplena, for de la kaverno, kaj malsupreniris laŭ la voĵeto.