Читаем Robinsono Kruso полностью

<p>Daniel Defo</p><p>ROBINSONO KRUSO</p><p>Parto I</p>

         Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infano, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.

         Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.

         Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.

         Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.

         Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.

         Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.

         La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”

         Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.

         Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.

         Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian ŝipon.

         Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.

         La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, kion mi intencas fari!

         Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.

         Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.

         Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

100 великих загадок Африки
100 великих загадок Африки

Африка – это не только вечное наследие Древнего Египта и магическое искусство негритянских народов, не только снега Килиманджаро, слоны и пальмы. Из этой книги, которую составил профессиональный африканист Николай Непомнящий, вы узнаете – в документально точном изложении – захватывающие подробности поисков пиратских кладов и леденящие душу свидетельства тех, кто уцелел среди бесчисленных опасностей, подстерегающих путешественника в Африке. Перед вами предстанет сверкающий экзотическими красками мир африканских чудес: таинственные фрески ныне пустынной Сахары и легендарные бриллианты; целый народ, живущий в воде озера Чад, и племя двупалых людей; негритянские волшебники и маги…

Николай Николаевич Непомнящий

Приключения / Научная литература / Путешествия и география / Прочая научная литература / Образование и наука