Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.”
Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.
Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.
Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.
Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.
Parto II
Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.
Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.
Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.
La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.
Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.
Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.